Nikolaj Gumilov
| Nikolaj Gumilov | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 3-an de aprilo 1886 en Kronŝtato | ||||
| Morto | 26-an de aŭgusto 1921 (35-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
| Mortis per | pafvundo | ||||
| Lingvoj | rusa vd | ||||
| Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko | ||||
| Alma mater | Universitato de Parizo | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Anna Engelhardt (en) Anna Aĥmatova (1910–1918) | ||||
| Infanoj | Lev Gumiljov ( | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Анатолий Грант vd | ||||
| Okupo | poeto • literaturkritikisto • afrikologo • esploristo • tradukisto • verkisto • oficiro • duelisto | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikolaj GUMILJOV (ruse Николай Степанович Гумилёв, n. 15-an de aprilo 1886 Kronŝtadto, Rusio — m. 24-an de aŭgusto 1921, Petrogrado) estis rusa poeto, fondinto kaj ĉefa teoriisto de la akmeisma movado.
La patro de Gumilov estis kuracisto ĉe la mararmeo.
De 1906 ĝis 1908 li loĝis en Parizo kaj partoprenis en nord- kaj orient-afrikaj ekspedicioj.
En 1909 li estis kunfondinto de la literaturo-arta periodaĵo "Apollon". Li estis, kun Sergej Gorodeckij, la iniciatinto de la poezia movado akmeismo kiu aperis en 1912. La movado estis kunigita de poetoj kiel Osip Mandelŝtam, Anna Aĥmatova, Miĥailo Kuzmin kaj aliaj. La ĉefa ĝia revuo estis "Apollon".
En 1910 li geedziĝis kun poetino Anna Aĥmatova, sed ili disiĝis post unu jaro kaj oficiale divorcis en 1918.
Li batalis kiel volontulo en la Unua mondmilito, post la februara revolucio de 1917 estis politika komisiito en Parizo. Li revenis al Rusio en 1918 kaj okupiĝis pri literaturo en Petrogrado.
Ĉar li neniam kaŝis sian kontraŭsenton rilate al bolŝevikoj, oni arestis lin en aŭgusto de 1921, suspektante partoprenon en kontraŭŝtata konspiro kaj ekzekutis lin. La akuzo estis plene falsa, oni rehabilitis la poeton nur 67 jarojn post la morto, dum la perestrojko.
Nikolaj Gumilov estis elstara poeto, brila poemtradukisto el diversaj lingvoj al la rusa.
Unu el la ĉefaj fakuloj pri la vivo kaj laboro de Nikolaj Gumilov estas la rusa eksperto pri arĝenta epoko de la rusa literaturo kaj afrikologo, Apollon Davidson. Li verkis tri librojn pri Gumilov kaj faris multajn prelegojn pri li. Ĉi tiuj libroj estas: Муза странствий Николая Гумилёва („La muzo de vojaĝoj de Gumilov“, 1992), Николай Гумилёв. Поэт, путешественник, воин („Nikolaj Gumilov, poeto, vojaĝanto, batalanto“, 2001) kaj Мир Николая Гумилёва — поэта, путешественника, воина („La mondo de Nikolaj Gumilov — de la poeto, vojaĝanto, batalanto“, 2008).
- Mortintoj en Sankt-Peterburgo
- Naskiĝintoj en 1886
- Mortintoj en 1921
- Ruslingvaj verkistoj
- Ruslingvaj poetoj
- Rusiaj literaturkritikistoj
- Rusiaj dramistoj
- Rusiaj monarkiistoj
- Rusiaj poetoj
- Rusiaj tradukistoj
- Rusiaj afrikistoj
- Esploristoj de Afriko
- Tradukistoj al la rusa lingvo
- Rusiaj militistoj de la Unua Mondmilito
- Homoj de la Rusia enlanda milito
- Studentaro de la Universitato de Parizo
- Duelantoj
- Viroj

