Nikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikon
transnacia firmao • camera manufacturer • publika kompanio vd
Dum 1917 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Kvartalo Minato
Lando Japanio
Agokampo programaroSpegula fotilofotilo
ISIN-kodo JP3657400002
filiaj kompanioj Nikon UK • Nikon (United States) vd
Posedataj kompanioj Nikkormat • Nikon vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Nikon (japane 株式会社ニコン, Kabushiki-gaisha) estas japana transnacia firmao situanta en Tokio, kiu specialiĝas pri optiko kaj fotografio. La firmao estas grava produktanto de fotiloj, mikroskopoj kaj binokloj [1].

Nikon estis fondita en 1917 sub la nomo Japan Optical Industries Corporation (Nippon Kōgaku Kōgyō Kabushikigaisha) kaj nuntempe estas parto de la giganta japana korporacio Mitsubishi [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Nikon korporacio estis fondita en 1917 kiam tri gvidaj optikaj fabrikoj kunfalis por krei unu gvidan kaj ampleksan firmaon por krei optigajn produktojn. Dum la sekvaj jardekoj, la firmao iĝis optika potenco kaj tiel lasis sian markon en tiu kampo dum la 20-a jarcento. Dum la Dua Mondmilito, la firmao pliigis la nombron da ĝiaj fabrikoj al proksimume 19 kaj dungis proksimume 23 000 laboristojn liverante binoklojn, lensojn, periskopojn kaj malpezajn bombojn al la japana armeo. Post la milito, la firmao revenis al fabrikformato kaj en 1948 liberigis la markprodukton, Nikon fotilon, al la merkato.

Nikon F FTN Fotilo

En 1982, la firmao komencis establi filiojn en Usono. Unue en la nordo de Usono en Belmont, Viskonsino. Post mallonga tempo, Nikon altiris multajn klientojn, kaj malfermis filion en Novjorko kiu inkluzivas vendadon kaj evolucentron. Nuntempe, Nikon laborigas proksimume 17,000 homojn tutmonde. En 2006, la kompanio anoncis, ke ĝi ĉesos produkti filmajn fotilojn kaj ŝanĝos al nur ciferecaj fotiloj.

Nuntempe la firmao produktas gamon da fotografia ekipaĵo, kiel ekzemple ciferecaj fotiloj, lensoj, fulmlumiloj, kaj binokloj.

En marto 2011, kelkaj ĉefaj fabrikoj posedataj de Nikon estis difektitaj dum la tertremo kaj cunamo en Sendai (2011) kiuj okazis en Japanio, kaj kiel rezulto la produktadagado de la fotproduktoj destinitaj por la profesia fotistspektantaro estis ĉesigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikon Group Companies. Nikon Corporation. Arkivita el la originalo je 2019-10-16. Alirita 2010-02-05.
  2. Nikon Company Profile. mitsubishi.com committee. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2011-01-27. Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]