Noktomeza ofico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moni Arkadiou (Monaĥejo Arkadi). Kandeloj en la preĝejo.

La Noktomeza Ofico (greke Μεσονύκτικον, Mesonýktikon; slavone: Полунощница, Polúnoshnitsa; rumane: Miezonoptică) estas unu el la Kanonaj Horoj el kiuj kunmetiĝas la ciklo de ĉiutaga adoro en la Bizanca Rito. La oficejo devenis kiel pure monaĥa sindediĉo inspirita de Psalmo 118(119):62, En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj, kaj ankaŭ de la Evangelia Parabolo de la Saĝaj kaj Malsaĝaj Virgulinoj (Mateo 25:1–13).

La nomo de la Noktomeza Ofico estas foje tradukita kiel "Nokturnoj"; sed tio ĉi estas erariganta, ĉar en la Okcidento "Nokturno" plu-gvidas al divido ene de la tute malsama ofico Matutino.

Originale, monaĥoj leviĝus en la mezo de la nokto por kanti laŭdojn al Dio. Sankta Simeono la Nova Teologo mencias Psalmon 118(119), grava ero de la Noktomeza Ofico por labortagoj, dirate private en la ĉeloj antaŭ Matutino.[1] Hodiaŭ, en la plejparto de la lokoj kie la Ĉiutaga Ciklo estas observata, la Noktomeza Ofico estas kombinita kun Matutino kaj la Unua Horo en unu el la tri ĉiutagaj agregaĵoj petitaj en la Tipiko.[2]

Koncerne al la Noktomeza Ofico, Sankta Marko de Efezo diras: "La komenco de ĉiuj la himnoj kaj preĝoj al Dio estas la tempo (kairos) de la noktomeza preĝo. Ĉar, leviĝante de dormo por ĝi, ni signifas la transportadon de la vivo de la trompo de mallumo al la vivo kiu estas, laŭ Kristo, libera kaj brila, kun kiu ni komencas adori Dion. Ĉar estas skribite, Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon" (Jesaja 9:2 kaj Mateo 4:16).[3] La ĝenerala tono de la ofico estas unu de pentofarado, moderigita de sinteno de esperema atendo.

En la rusa tradicio la Noktomeza Ofico ofte komenciĝas kun la legado de la Matenaj Preĝoj komune, kiuj alie estus diritaj private de la fratoj en iliaj ĉeloj. Ĉe la konkludo de la Noktomeza Ofico, samkiel fine de Kompletorio, estas tradicie en multaj lokoj por ĉiu ĉeestantoj kulti la ikonojn kaj relikvojn de la sanktuloj kiuj ĉeestas en la templo (preĝeja konstruaĵo).

En la grekaj Preĝlibroj, modifita formo de la Noktomeza Ofico estas uzata por Matenaj Preĝoj por laikoj, dum modifita formo de Malgranda Kompletorio estas uzata por vesperaj preĝoj.

En Orienta Ortodoksa kristanismo kaj Orienta protestanta kristanismo, la ofico estas preĝata je la 12-a matene, konate kiel Lilio en la siriaj kaj barataj tradicioj; ĝi estas preĝata de ĉiuj membroj en ĉi tiuj konfesioj, kaj pastraroj kaj laikoj, estanta unu el la sep fiksitaj preĝtempoj.

Ortodoksa Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Strukturo de la Diservo[redakti | redakti fonton]

La Noktomeza Ofico povas esti disigita en kvar partojn:[4]

  1. Malfermo—La kutimaj komencaj preĝoj kiuj malfermas la plejparton de la Ortodoksaj oficoj: beno de la pastro kaj preĝoj de la leganto, inkluzive de la Trisagio kaj la Preĝo de la Sinjoro, finante kun la voko al adorado, "Venu, ni adoru Dion nian Reĝon...."
  2. Unua PartoPsalmo 50(51) kaj Katismo de la Psalmaro (diferencante laŭ la tago de la semajno—vidu malsupre), Nicea Simbolo, Trisagio kaj Preĝo de la Sinjoro sekvita de la Troparioj kaj preĝoj, konkludanta kun beno de la Pastro. Dum Karesmaj diservoj tie sekvas la Preĝo de Sankta Efremo.[5]
  3. Dua Parto—"Venu, ni adoru..." kaj Psalmoj 120(121) kaj 133(134), sekvitaj de la Trisagio, Troparioj de Pento, propeto, kaj beno de la pastro.
  4. Konkludo—Poste sekvas reciproka peto de pardono inter la pastro kaj ĉiuj la fratoj. Tiam la pastro diras litanion dum kiu ĉiu malrapide kaj mallaŭte kantas "Sinjoro, kompatu", konkludante kun fina beno de la Pastro.

Je la nuna tempo, la Noktomeza Ofico prenos unu el kvar formoj, dependanta de la specifa tago: (a) labortagoj, (b) sabato, (c) dimanĉo, kaj (d) unika formo kiu estas observita nur je Sankta Sabato kiel parto de la Paska Vigilio.

Labortagoj[redakti | redakti fonton]

La distinganta trajto de la Noktomeza Ofico je labortagoj estas la legado de la Deksepa Katismo konsistanta el Psalmo 118(119), la plej longa Psalmo en la Biblio, en la Unua Parto de la ofico. La troparioj kantitaj en la Unua Parto estas la Troparioj de la Edziĝonto: "Jen, la Edziĝonto venas je noktomezo...", memorante la Parabolon de la Saĝaj kaj Malsaĝaj Virgulinoj. La unua el ĉi tiuj troparioj estas ankaŭ solene kantita dum Matutino dum Sankta Semajno, de kiu la diservo Matutino je ĉi tiuj tagoj derivas ties nomon "Preĝo de la Edziĝonto".

Sabato[redakti | redakti fonton]

Sabate, Psalmo 118(119) estas ĉiam legita ĉe Matutino kiel katismo, do ĉi tie ĝi estas anstataŭigita de la Naŭa Katismo, konsistanta el Psalmoj 64-69(65-70).[6] La troparioj en la Unua Parto estas malsamaj ol tiuj uzataj je labortagoj. Antaŭ la Dua Parto, speciala Preĝo de Sankta Eŭstratio estas legita.

Dimanĉo[redakti | redakti fonton]

Dimanĉe, Psalmo 118(119) estas ofte (kvankam ne ĉiam) legita dum Matutino, do ĝi ne estas legita ĉe la Noktomeza Ofico. La psalmo estas normale anstataŭigita de Kanono al la Sankta Triunuo, komponita de S-ta Teofano, laŭ la tono de la semajno en la Octoechos. Ĉar la dimanĉaj diservoj, kiuj festas la Resurekton de Kristo, estas normale pli longaj ol la labortagaj diservoj, la Noktomeza Ofico estas mallongigita. La Nicea Simbolo, Troparioj, kaj preĝoj de la Unua Parto, kaj ankaŭ la tuta Dua Parto de la diservo estas preterlasitaj. Anstataŭe, post la kanono, specialaj himnoj al la Triunuo de Sankta Gregorio de Sinajo estas kantitaj, sekvitaj de la Trisagio, la Preĝo de la Sinjoro, kaj releviĝa himno nomita la Ypakoë en la tono de la semajno. La Preĝo al la Plej Sankta Triunuo de Marko la Monaĥo estas legita kaj poste la reciproka peto de pardono, Litanio, kaj forsendo.

En la rusa tradicio, Tutnokta Vigilio estas festita ĉiun dimanĉon (komencanta en la vespero sabate) kaj do la Noktomeza Ofico kaj Kompletorio estas kutime preterlasitaj. En kelkaj lokoj la Noktomeza Ofico estas legita dimanĉe matene antaŭ la Malgrandaj Horoj kaj Dia Liturgio. La grekoj ne normale festas Tutnoktan Vigilion dimanĉe, do ili legas la Noktomezan Oficon en ties kutima loko antaŭ Matutino dimanĉe matene.

Sankta Sabato[redakti | redakti fonton]

Je Granda kaj Sankta Sabato, la Noktomeza Ofico prenas tre aparta formo en kiu ĝi estas festita je nur ĉi tiu unu nokto de la jaro. Sankta Sabato estas ofte la sola tempo kiam la Noktomeza Ofico estos legita en parokoj. Ĝi estas la lasta ofico trovita en la liturgia libro kiu enhavas la diservojn de Granda Karesmo, la Karesma Triodo. La Ofico estas legita ĉirkaŭ la epitaphios, mortotuko brodita kun la bildo de Kristo preparita por entombigo en la Tombo, kiu estis lokita sur Katafalko en la centro de la preĝejo. Post la Komenco kaj Psalmo 50(51), la Kanono de Granda Sabato estas kantita (ripetita de la diservo de Matutino de la nokto antaŭa) kiel pripensado al la signifo de la morto de Kristo kaj Lia Malsupreniro al Infero. Dum la lasta Odo de la Kanono, la pastro kaj diakono portas la epitaphios en la sanktejon kaj metas ĝin sur la Altaron, kie ĝi restos dum la Paska sezono kiel rememorigilo de la entombiga tuko lasita en la Malplena Tombo (Johano 20:5). Poste mallonga litanio estas legita kaj la pastro diras la forsendon. Ĉiuj lumoj en la preĝejo estas estingitaj, kaj ĉiu atendas en silento kaj mallumo por la streko de noktomezo, kiam la Resurekto de Kristo estas proklamota.

Pro la tut-graveco de la Pasiono kaj Resurekto de Kristo, la Noktomeza Ofico ne estas legita en preĝejo ekde ĵaŭdo en Sankta Semajno ĝis post la Tomasa Dimanĉo (la dimanĉo post Pasko), krom la Paska Vigilio. Se la Ofico estas kantita dum ĉi tiu tempo, ĝi estas farita private. Se oni legas la Noktomezan Oficon private dum Brila Semajno la formato uzita estas tiu de la Paskaj Horoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bishop Hilarion Alfeyev, St. Symeon the New Theologian and Orthodox Tradition (Oxford University Press, 2000), p. 79.
  2. Kovalchuk, Feodor S., Abridged Typicon, 2nd ed. (St. Tikhon’s Seminary Press, South Canaan, PA, 1985), pp 17-19.
  3. Patrologia Graeca 160, 1165D [Tr. Protopresbyter George Dion. Dragas, On the Priesthood and the Holy Eucharist (Orthodox Research Institute, Rollinsford, NH, 2004) p. 48].
  4. The Festal Menaion (Tr. Mother Mary and Archimandrite Kallistos Ware, Faber and Faber, London, 1984), p. 74.
  5. Normally, the Prayer of Saint Ephrem is said once, with three prostrations; but on the first day of Great Lent (Clean Monday) it is said twice, with four prostrations and twelve bows.
  6. Krom dum Brila Semajno (Paska Semajno), dum neniuj ajn psalmoj estas legitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]