Noor Inayat Khan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Noor-un-Nisa Inayat Khan (naskiĝis la 2-an de januaro 1914 en Moskvo, mortis la 13-an de septembro 1944 en germana koncentrejo Dachau) – barata verkistino, dum la dua mondmilito spionino de Special Operations Executive (SOE), en 1943 transportita al okupata Francio. Ŝi servis en franca rezistado kiel radiotelegrafistino. Malkonspirita kaj arestita de germanoj estis pafekzekutita en koncentrejo Dachau. Postmorte distingita per George Cross.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estis sufia mistikulo kaj instruisto Hazrat Inayat Khan, la patrino usonanino Ora Ray Baker. Flanke de la patro estis malproksima posteulino de Tipu Sultan, la 18-jarcenta reganto de Majsur. Ŝi naskiĝis en Kremlo, kie ŝia patro estis instruisto. Baldaŭ post ŝia nasko la familio forveturis al Londono, kaj kiam ŝi estis 6-jara, translokiĝis al Francio kaj setliĝis apud Parizo. Ŝi ĉiuflanke edukiĝis laŭ eŭropa eduksistemo (partoprenis konservatorion, finis infanan psikologion en Sorbono), kaj laŭ la tradicia hinda. Ŝi verkis rakontojn por infanoj kaj gvidis infan-programojn en pariza radio. En 1939 publikigis kolekton da rakontetoj Twenty Jataka Tales.

Post germana invado al Francio en 1940 ŝi kune kun la familio fuĝis al Britio. La 19-an de novembro 1940 eniris al Women's Auxiliary Air Force, kie instruiĝis kiel radiooperatoro. En 1942 estis varbita fare de SOE, edukiĝis pri specialaj operacoj kaj la 16-an de junio 1943 estis, kiel la unua virino-radiotelegrafistino, translokigita al Francio. Ŝi ricevis pseŭdonomon „Madeleine”. Baldaŭ, post ŝia alveno al Parizo la rezisto-grupo, kun kiu ŝi kunlaboris, estis parte malkonspirita, kaj multaj batalantoj estis arestitaj. Malgraŭ tio ŝi forĵetis proponon forlasi Parizon kaj restis sur la posteno. Kiel unusola aktiva radiooperatorino certigis al Résistance ligitecon kun Londono. Oktobre 1943 estis perfidita kaj arestita de gestapo.

Enketata en la ĉefa sidejo de Sicherheitsdienst en Parizo, dufoje provis fuĝi. Dum la eketado estis torturata. Poste kadre de la agado Nacht und Nebel (Nokto kaj nebulo) transportita al Nazia Germanio, al malliberejo en Pforzheim, kie dum preskaŭ dek monatoj restis en nehomaj kondiĉoj, kun ligitaj manoj kaj piedoj, batita kaj verŝajne seksperfortata. La 11-an de septembro 1944 kune kun tri agentinoj de SOE estis transportita al koncentrejo en Dachau kaj du tagojn poste pafmortigita. Ŝia korpo estis kremaciigita.

Postmorte distingita per George Cross, la plej alta brita civila distingo atribuata pro kazoj de aparta kuraĝo. Distingita ankaŭ per la Ordeno de la Brita Imperio kaj la franca Croix de Guerre. Novembre 2012 Princess Royal malkovris en Londono ŝian buston, faritan de Karen Newman.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boyd Tonkin, Noor Anayat Khan: The princess who became a spy. The Independent, 20-a de februaro 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • David Wilkes, [1] „Mail Online”, 8-a de novembro 2012.