Normandio-Nemano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Normandio-Nemano
emblemo
aerarmea eskadrono
Komenco 1942 vd
Fino junio 1945 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Mont-de-Marsan Air Base
vdr
Standardo de la regimento "Normandio-Nemano"

Normandio-Nemano (france Normandie-Niémen, ruse Нормандия-Неман) estas franca aviada regimento batalinta dum la Dua Mondmilito kontraŭ la nazia Germanio kiel speciala ingredienco de la Ruĝa armeo de Sovetunio en 1943-1945 jaroj.

Apero[redakti | redakti fonton]

seskopeka poŝtmarko de USSR emisiita en 1967 omaĝe al Normandio-Nemano

Laŭ propono de generalo Charles de Gaulle la ĉefo de la Libera Francio (eksterlanda rezista organizaĵo fondita en Londono), la 25-an de novembro 1942 aperis la sovetia-franca interkonsento pri formado de la franca aviada eskadro en Sovetunio. Ĝi estis establita la 4-an de decembro 1942 en urbo Ivanovo laŭ petoj de la francaj aviadistoj kiel "Normandio", ĉar samnoma provincio de Francio pleje suferis pro la nazia okupado.

Personaro[redakti | redakti fonton]

Personaron de la eskadro konsistigis 72 francaj volontuloj (14 pilotoj kaj 58 makanikistoj) kaj 17 sovetiaj specialistoj. En ilia dispono estis ĉasaviadiloj Jak-1, Jak-3 kaj Jak-9.

La eskadro prenis la blazonon de Normandio - ruĝa ŝildo kun du oraj leonoj. Poste ĝi estis replenigita per novaj volontuloj kaj la 5-an de julio 1943 aperis la regimento "Normandio", kiu konsistis el tri eskadroj portintaj la nomojn de tri ĉefaj tieaj urboj: "Rouen", "Le Havre" kaj "Cherbourg".

Ekde la 21-a de julio 1943 ĝis la 12-a de decembro 1944 la regimenton estris majoro Pierre Pouyade kaj poste ĝis la 20-a de junio 1945 majoro/subkolonelo Louis Delfino.

Bataloj[redakti | redakti fonton]

Francaj kaj sovetiaj aviadistoj de Normandio-Nemano

La regimento "Normandio" partoprenis en la Batalo ĉe Kursko okazinta somere de 1943, Belorusia Strategia Ofensiva Operacio aŭ "Operacio Bagration" (1944), frakaso de la germanaj milittrupoj en Orienta Prusio (1945) kaj en multaj ceteraj bataloj.

Dum la dujara batalado pilotoj de la regimento okazigis 5240 flugatakojn, inkluzive ĉ. 900 aerajn batalojn, venkis 309 fojoj (273 venkoj konfirmitaj kaj 36 nekonfirmitaj), vundis pli ol 80 germanajn aviadilojn. Pereis 42 francaj pilotoj.

La 29-a de novembro 1944 pro militaj meritoj kaj kuraĝo dum la bataloj por liberigo de Litovio kaj transiro de la rivero Nemano laŭ ordono de Josif Stalin - la Supera Ĉefkomandanto de Sovetunio la regimento ricevis la honoran nomon "Nemano" kaj ekde tiam, ĝi estis nomita: la regimento "Normandio - Nemano"

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

La Sovetia registaro dekoraciis la regimenton per Ordeno de Ruĝa Standardo kaj Ordeno de Aleksander Nevskij. Ĉiuj francaj pilotoj kaj aviadistoj estis dekoraciitaj per gravaj sovetiaj ordenoj. Kvar pilotoj: leŭtenantoj Marcel Albert, Roland de La Poype, Jacques André kaj (postmorte) la komandanto de la Tria eskadro "Cherbourg" ĉefleŭtenanto Marcel Lefèvre, ricevis la titolon Heroo de Sovetunio (la plej alta distingo}.

La Franca registaro aljuĝis al la regimento: ordenon La Honora Legio, la Ordenon de la Liberigo, Militan Medalo, Militkruco 1939-1945 (Francio) kun 6 palmaj branĉoj.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Tomboj de francaj kaj sovetiaj aviadistoj en Vvedenskoe tombejo (Moskvo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2] de Geoffre F. "Normandie Niemen.Souvenirs d'un pilote" — Paris: Editions Andre Bonne, 1952 ruse - Жоффр Ф., де "Нормандия-Неман. Воспоминания военного летчика / Перевод с французского Г. П. Загревского".М.: Воениздат, 1960.
  • [3] libraro pri Normadio-Nemano ruse

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]