Noronja vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Noronja vireo
Noronja vireo
Noronja vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. gracilirostris'
Vireo gracilirostris
(Sharpe, 1980)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Noronja vireo (Vireo gracilirostris) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Tiu estas endemia de la insulo de Fernando de Noronha (18.4 km2), Brazilo. Ĝi troviĝas kiel komuna specio en arbaroj, arbustaroj kaj ĝardenoj, ĉefe kie estas malgrandaj figarboj; ne estas en klarigataj eksarbaraj zonoj, sed ja en duarangaj arbaroj. Kvankam la lastaj enkalkuloj nombris ĝis 90 individuoj oni supozas ke la totala populacio estus ĉirkaŭ 1,000. Oni povas konsideri “Preskaŭ Minacata” specio ĉar kaze de incendio la sekva senarbarigo povus draste endanĝerigi la survivon de la specio.

Ĝi estas 14 cm longa kaj sablokolora al oliveca arborema birdo. Supraj partoj estas sablokoloraj al olivecbrunaj, iom pli verdecaj ĉe flugiloj kaj vosto. Mallarĝa sablokolora superokula strio. Sube estas palgrizeca al blanka, iom pli grizecoliveca ĉe flankoj. Beko iom svelta kaj fajna, malheleca kun rozkoloreca suba makzelo; la beka fajneco nomigas la specion en la latina scienca nomo kie gracilirostris signifas precize tion. Ĝi estas la ununura vireo en la insulo kaj la ankaŭ noronja Elaenia Elaenia ridleyana montras flugilstriojn. La kanto estas melodia “ŭiit ŭiit, ĉiŭ-ejuu, ŭut ŭít”. Ankaŭ akra noto “cĉrr”. Ĝi estas fidema kaj ne migranta, sed tre moviĝemaj enarbe.Ĝi similas al la Ĉivia vireo, sed ĝia plumaro estas ege pli senkolora kaj la beko pli longa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]