Saltu al enhavo

Northanger Abbey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Northanger Abbey
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jane Austen
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato decembro 1818
Eldonejo John Murray
Ĝenro amafera fikcio
Loko de rakonto Anglio
vdr
Ilustraĵo de 1833 pri Catherine Morland.

Northanger Abbey (Abatejo Northanger) estas primaturiĝa romano de Jane Austen, satiro de gotikaj romanoj.[1] Ĝi estis kompletigita en 1803, la unua el la romanoj de Austen kiu estis kompletigita entute, sed estis publikigita postmorte en 1817 kun Persuasion.[2] La historio temas pri Catherine Morland, naiva junulino, kaj ŝia veturo tra pli bona kompreno pri si mem kaj pri la mondo ĉirkaŭa.[3][4]

Dum la mezo de 1798, post fini reviziojn de Elinor and Marianne, Austen ekverkis tiun trian romanon kun la labortitolo Susan — poste Northanger Abbey — nome satiro pri la populara ĝenro de la gotika romano.[5] Austen finkompletigis sian verkon ĉirkaŭ unu jaron poste. Komence de 1803, Henry Austen proponis Susan al Benjamin Crosby, eldonisto de Londono, kiu pagis 10 pundojn por la kopirajto. Crosby promesis tujan publikigon kaj eĉ reklamis la libron publike kiel "presata", sed faris nenion plian.[6] La manuskripto restis en manoj de Crosby, nepublikigita, ĝis Austen reaĉetis la kopirajton el li en 1816.[7]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Isabella kaj Catherine kunpromenante en ilustraĵo de H. M. Brock de eldono de 1904 de la romano.

Northanger Abbey sekvas la protagonistinon Catherine Morland kaj ties amikojn Sro. kaj Srino. Allen en vizito al Bath, Anglio. La deksepjarulino, Catherine, pasigas sian tempon vizitante novajn amikojn, kiel Isabella Thorpe, kaj en baloj. Catherine ricevas proponojn de la frato de Isabella, John Thorpe (amiko dum la universitata tempo de la frato de Catherine, nome James) kaj de Henry Tilney. Ŝi amikiĝas kun Eleanor Tilney, pli juna fratino de Henry. Sro. Henry Tilney allogas ŝin per sia vidpunkto pri la romanoj kaj la kono kiun li havas pri la historio kaj la mondo. La Tilney-oj invitas Catherine viziti la bienon de ilia patro, nome Northanger Abbey, kiu, ĉar ŝi tiam legas la gotikan romanon de Ann Radcliffe titolitan The Mysteries of Udolpho, Catherine esperas, ke ĝi estu malhela, antikva kaj plena je mistero kaj fantasto.

"Friendship is certainly the finest balm for the pangs of disappointed love." Amikeco certe estas la plej bona balzamo por la doloroj de seniluziigita amo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
  1. Ray, Joan Klingel (2003). "Austen's Northanger Abbey". The Explicator. 61 (2): 79–81. doi:10.1080/00144940309597763.
  2. "Jane Austen's Works, JASNA". www.jasna.org. Alirita la 28an de Marto 2021.
  3. "Northanger Abbey". www.jasna.org. Alirita la 28an de Marto 2021.
  4. "Northanger Abbey Summary". Arkivigite je 2021-01-18 per la retarkivo Wayback Machine www.shmoop.com. Alirita la 28an de Marto 2021.
  5. Litz (1965), 59–60.
  6. Tomalin (1997), 182.
  7. Le Faye (2014), xx–xxi, xxvi; Fergus (2005), 8–9; Sutherland (2005), 16, 18–19, 20–22; Tomalin (1997), 199, 254.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Fergus, Jan. "Biography". Jane Austen in Context. Ed. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 3–11
  • Le Faye, Deirdre. "Chronology of Jane Austen's Life". The Cambridge Companion to Jane Austen. Eds. Edward Copeland and Juliet McMaster. Cambridge: Cambridge University Press, 2014. ISBN 978-0-521-74650-2. xv–xxvi
  • Litz, A. Walton. Jane Austen: A Study of Her Development. New York: Oxford University Press, 1965.
  • Litz, A. Walton. "Chronology of Composition". The Jane Austen Companion. Ed. J. David Grey. New York: Macmillan, 1986. ISBN 0-02-545540-0. 47–62
  • Sutherland, Kathryn. "Chronology of composition and publication". Jane Austen in Context. Ed. Janet Todd. Cambridge: Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-82644-6. 12–22
  • Tomalin, Claire. Jane Austen: A Life. New York: Alfred A. Knopf, 1997. ISBN 0-679-44628-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]