Nova Urbo (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nové Město (Prago))
Nova Urbo
katastra areo en Ĉeĥio • municipal part in Czechia • kvartalo • royal city

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 110 00 • 120 00
Demografio
Loĝantaro 21 941  (2021) [+]
Loĝdenso 6 567 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 5′ N, 14° 26′ O (mapo)50.076714.4264Koordinatoj: 50° 5′ N, 14° 26′ O (mapo) [+]
Areo 3,341 km² (33 4.1 ha) [+]
Nova Urbo (Prago)
Nova Urbo (Prago)
DEC
Nova Urbo
Nova Urbo
Situo de Nova Urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo New Town, Prague [+]
vdr
Venceslaa Placo

Nova urbo (ĉeĥe Nové Město) estas centra kvartalo de la urbo Prago (Ĉeĥio), fondita de Karolo la 4-a en la jaro 1348. Jam antaŭe ekzistis tie sufiĉe densa loĝateco, kiun Karolo la 4-a unuigis en impona koncepto de urbo plene kontentiganta la postulojn de grava industria kaj komerca centro kaj taŭga kiel sidejo de reĝo de Bohemio kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio. De la Malnova Urbo estis la Nova Urbo apartigita nur per fosaĵo kaj muro kaj aliĝis al ĝi en granda arko. La konstrumaniero de regulaj, sufiĉe larĝaj stratoj atestas ĝis hodiaŭ pri la grandioza projekto. Vivas ĉi tie 21 941 loĝantoj (2021).

Venceslaa Placo[redakti | redakti fonton]

La Venceslaa Placo (ĉeĥe Václavské náměstí) ludis gravan rolon en la historio de Prago; ekz. en 1848 oni celebris tie tri naciajn Pentekostajn mesojn, kiuj iniciatis la ekflagron de revolucio. Ankaŭ en la 20-a jarcento la placo estis scenejo de gravaj politikaj manifestaĵoj. La domoj de la placo devenas el la lasta kvarono de la 19-a kaj el la 20-a jarcentoj. Supre fermas la placon monumenta novrenesanca konstruaĵo, la Nacia muzeo, kiun oni konstruis laŭ la planoj de arkitekto Josef Schulz en la jaroj 1885-1890.

Nacia Avenuo[redakti | redakti fonton]

La Nacia Avenuo (ĉeĥe Národní třída) estiĝis en la jaro 1781 per ŝutplenigo de la urba fosaĵo, kiu estis apartiganta la Malnovan Urbon disde la Nova; ĝi estis kaj estas ĉiam unu el la plej trafikplenaj stratoj de Prago. Notindas la preĝejo de Sankta Ursula el 1702-1704, konstruita de arĥitekto M. A. Canevalle, kaj la la sampatronina monaĥinejo de Sankta Ursula el la jaroj 1874 kaj 1878. En la modernan historion ĝi enskribiĝis la 17-an de novembro 1989, kiam en Nacia Avenuo ĝuste antaŭ Nacia teatro la polico batis studentojn, kio elvokis protestojn en la tuta lando kaj faligis la komunistan diktaturon.

Palacký-ponto kaj Palacký-placo[redakti | redakti fonton]

La Palacký-ponto super la Vultavo konstruiĝis laŭ projekto de arkitekto B. Münzberger kaj inĝeniero Reiter (1878-78). Sur la Palacký-placo staras ministeriejoj, konstruitaj en la jaroj 1924-29 de arkitekto B. Hübschmann; la placo sub la antikva Emaus-monaĥejo apartenas al la plej bonaj urbanismaj solvoj el la epoko post la unua mondmilito.

Jungmann-placo[redakti | redakti fonton]

La Jungmann-placo (ĉeĥe Jungmannovo náměstí) estas relative trankvila angulo en la cetere vigla trafiko de la urbo Prago. La placo nomatas laŭ la plej signifa nacia reviviganto de la 19-a jarcento, Josef Jungmann, kies monumento okupas centron de la placo. La orienta flanko de la placo estas fermita per malfrubaroka paroĥestra domo; en la korto troviĝas la preĝejo de Sankta Marta sur Neĝo (kostel Panny Marie Sněžné), unu el la plej vidindaj gotikaj preĝejoj en Prago.

Novurba Urbodomo[redakti | redakti fonton]

La Novurba Urbodomo (ĉeĥe Novoměstská radnice - Karlovo náměstí) estis fondita en 1367. Ĉi tie, en la jaro 1419, la popolo de Prago elĵetis el la fenestroj la skabenojn (urbajn konsilantojn), kiuj rifuzis liberlasi la kontraŭleĝe arestitajn husanojn. Tiu ĉi incidento estis la senpera komenciĝo de la husanaj militoj.

Vilao Ameriko[redakti | redakti fonton]

Vilao Ameriko (ĉeĥe Letohrádek Amerika, strato "Ke Karlovu") estas ĉarma barokstila somera restadejo de Kilian Ignaz Dientzenhofer. La origine barokstila ĉirkaŭa parko en 1793 trakonstruiĝis al angleca pejzaĝa parko. En ĝi staras statuoj el la verkejo de Matthias Bernhard Braun (Matyáš Bernard Braun). Nuntempe la vilao entenas muzeon pri Antonín Dvořák.

Iama Doganejo "Na Výtoni"[redakti | redakti fonton]

Iama Doganejo "Na Výtoni" - La estinta flosista domo, konstruita ĉirkaŭ 1500, en la jaro 1908 estis restaŭrita kiel la lasta memorigo pri la malaperinta kvartalo "Podskalí", kiu estis tie ekde la romanika epoko. Okaze de la fondo de la Nova Urbo tiu kvartalo, simile kiel la aliaj sur ĝia teritorio troviĝintaj loĝlokoj, estis enkadrita malantaŭ la Nov-urbaj muroj.

Domo de Faŭst[redakti | redakti fonton]

La Domo de Faŭst (ĉeĥe Faustův dům) en Karlovo náměstí ekestis dum la fondo de la Nova Urbo; la fasado estis alikonstruita en la dua duono de la 16-a jarcento renesancstile kaj ĉirkaŭ 1740 en alta baroko. Multaj legendoj intermiksiĝas en la historio de la malnova Prago. Kelkaj ĝiaj posedintoj okupiĝs pri la natursciencoj kaj - laŭ la tiutempa modo - pri alĥemio.

Slava insulo[redakti | redakti fonton]

La Slava insulo (ĉeĥe Slovanský ostrov) estiĝis per alfluigo de la rivero Vultavo en la 18-a jarcento. En ĝia centro staras novrenesanca konstruaĵo, kies nuna aspekto devenas el la jaro 1886. Ĉi tie okazis kunsidoj de la 13-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1921 (2.581 anoj). En la 19-a jarcento la insulo estis centrejo de la societa vivo; ĉi tie koncertadis Franz Liszt, Louis Hector Berlioz, Richard Wagner kaj aliaj artistoj, ĉi tie debutis la juna violonisto Jan Kubelík. La ejo servas nun al diversaj kulturaj celoj.

Slava Domo[redakti | redakti fonton]

La Slava Domo (ĉeĥe Slovanský dům) situas en la strato "Na příkopě". Temas pri baroka konstruaĵo el la fino de 17-a jarcento, en la jaroj 1797-1798 klasikisme alikonstruita. La moderna apuda konstruaĵo estis finkonstruita en la jaro 1938 laŭ projekto de arkitekto R. Rofth kiel "Živnostenská banka" (Negocbanko).

Hiberna strato[redakti | redakti fonton]

Hiberna strato - Unu el la plej notindaj konstruaĵoj en la strato "Hybernská" estas la iama Palaco de Kinský, frubaroka konstruaĵo, alikonstruita je fino de la 18-a jarcento. Dum la socialisma epoko de Ĉeĥoslovakio tie estis komunisma muzeo de Lenin.

Ekspoziciejo Ĉe Hibernoj[redakti | redakti fonton]

La ekspoziciejo "Ĉe Hibernoj" (ĉeĥe U Hybernů) en la placo de Respubliko (ĉeĥe náměstí Republiky) estas notinda empirstila konstruaĵo el la faroj 1808-1811, alikonstruita laŭ la planoj de arkitekto J. Fischer. Origine ĝi estis baroka preĝejo, konstruita de la irlandaj franciskanoj, nomataj Hibernoj, samtempe kun la apuda monaĥejo (de tie la nomo de la ekspozicia domo kaj de la apuda strato). La objekton oni adaptis post la jaro 1945 por ekspozicioj; ĉi tie okazas precipe specialaj ekspozicioj de arto kaj industrio.

Palaco Petschek[redakti | redakti fonton]

La Palaco Petschek (ĉeĥe Petschkův palác) en la strato "Třída politických vězňů" (Avenuo de Politikaj Malliberuloj) konstruiĝis en la jaroj 1923 ĝis 1925. Dum la germana okupacio ĝi estis centrejo de la malbonfama Gestapo (sekreta polico). Ĉi tie oni ankaŭ tenis en aresto la komunistan ĵurnaliston kaj verkiston Julius Fučík. La ĉelo n-ro 3 estas nomata laŭ li.

Bierfarejo U Fleků[redakti | redakti fonton]

La bierfarejo "U Fleků" en la strato Křemencova estas unu el la plej famaj bierfarejoj kaj bierejoj en Prago, romantike rekonstruita por elvoki la atmosferon de mezepoka gastejo.

Gastejo Ĉe Kaliko[redakti | redakti fonton]

La gastejo "Ĉe Kaliko" (ĉeĥe hostinec "U kalicha") estas historia malgranda gastejo de la praga urbocentro. Ĝi konatiĝis pro sia centra rolo en la mondfama romano "La aventuroj de brava soldato Ŝvejk" de Jaroslav Hašek.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.