Kafejo Arco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aspekto nuna de Kafejo Arco

Kafejo Arco (ĉeĥe: Kavárna Arco) estas tradiciriĉa kafejo en Nova Urbo (Prago) en la centro de la ĉefurbo de Ĉeĥio, stratoj Dlážděná 6/Hybernská 16, situante apud la Masaryk-stacidomo. Ĉirkaŭ la jaro 1900 ĝi estis ŝatata centro de verkistoj germanlingvaj, tipa ekzemplo de fruktodona loko por la faro de literaturo kafeja.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido en la kafejon en la jaro 1907-a

La literatura kafejo havis sian kulminon kiam renkontiĝis surloke anoj de la t.n. Praga rondo (Pražský kruh, Prager Kreis). Inter la vizitintoj menciindas Franz Kafka, Felix Weltsch, Oskar Baum, Willy Haas, Egon Erwin Kisch, Franz Werfel, Ernst Polak, Paul Kornfeld kaj František Langer, kiujn la kritikisto Karl Kraus titolis ŝerce arkonaŭtoj. Johannes Urzidil porĉiamigis la kafejon en sia rakonto Nacht des Schreckens. Poste alvenis ankoraŭ la verkistoj Max Brod, Anton Kuh, Else Lasker-Schüler, Kurt Tucholsky kaj Ernst Weiß. Sed ne nur aŭtoroj gastis. Dume preferis la intelektuloj ekskluzive ĉeĥlingvaj la kafejon Café Union, kunvenis en Arco-kafejo la germanoj kaj la judoj kiuj tamen ne estis malinteresighantaj je ĉeĥaj aferoj; memkompreneble estis multaj el ili dulingvaj.

La pentristo Egon Adler, la desegnisto Alfred Kubin kiel ankaŭ la psikanalizisto Otto Gross, kies kontroloj disde la patro furoris, ofte ĉeestis surloke. Vizitoj de Franz Kafka ekde 1908 atestitis, tamen li ne estis ofta gasto. Sed foje li konatiĝis tie ĉi kun la ĵurnalistino Milena Jesenská kiu estis ekde 1918 edzino de Ernst Polak kaj volis traduki la verkojn de Kafka en la ĉeĥan lingvon. Jesenská: En la kafejo skribatas, korektatas, parolatas. En la kafejo okazas familiaj tragedietoj, en la kafejo ploratas kaj pri la vivo insultatas. En la kafejo oni manĝas sen devi tuj pagi. en la kafejo vivatas kaj nenifaratas kaj la tempo pasigatas.[1]

Post la fino de Dua mondmilito (forpelo de la germanlingvanoj), holokaŭsto (mortigo de judoj) kaj la komunismaj jaroj la kafejo perdis tute sian karakteron. Post multjara fermiĝo kaj nedaŭra utiliĝo oficirkazina ĝi estas hodiaŭ modesta restoracio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Binder: Ernst Polak – Literat ohne Werk. Zu den Kaffeehauszirkeln in Prag und Wien. En: Fritz Martini, Walter Müller-Seidel, Bernhard Zeller (eld.): Jahrbuch der Deutsche Schillergesellschaft. 23. Jahrgang, Kröner, Stuttgart 1979, S. 366–415.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Café Arco en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.08713333333314.432430555556