Nova Israela Fonduso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Israela Fonduso
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1979 vd
Geografia situo 40° 45′ 4″ N, 73° 58′ 54″ U (mapo)40.75113-73.981715Koordinatoj: 40° 45′ 4″ N, 73° 58′ 54″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Nova Israela Fonduso (Novjorko)
Nova Israela Fonduso (Novjorko)
DEC
Nova Israela Fonduso
Nova Israela Fonduso
Map
Nova Israela Fonduso
Ĉefestro(j) Talia Sasson • Rachel Liel vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Nova Israela Fonduso (hebree הקרן החדשה לישראל, ha'Keren ha'ĥadaŜa le'israEl, angle The New Israel Fund, akronime NIF) estas fonduso kaj neprofitcela organizaĵo kun israelaj, nordamerikaj kaj eŭropaj membroj, kiu subvencias kaj subtenas organizaĵojn en Israelo kiuj antaŭenigas demokratan evoluon en la lando kaj certigas liberecon, justecon kaj egalecon por ĉiuj civitanoj de la lando. Establita en 1979, la organizaĵo temigas precipe civitanrajtojn kaj homajn rajtojn, religian toleremon [1] kaj plurismon, same kiel egaligi sociajn kaj ekonomiajn diferencojn en israela socio, precipe antaŭenigante kunekzistado inter judoj [2]. Ĝi ankaŭ subtenas israelaj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri la GLAT-komunumo, ina povigo kaj mediaj aferoj.

Kiel signo de la mano etendita de la organizaĵo al la palestinanoj, ĉiuj tekstoj de la organizaĵo estas trilingvaj, en la hebrea, araba kaj angla [3].

La NIF diras ke dum la unuaj tri jardekoj en ĝia laboro ĝi provizis $300 milionon al pli ol 900 israelaj civil-sociaj progresivaj organizaĵoj. Ĝi priskribas ĝin mem kiel aktiva sur la aferoj de civilaj kaj homaj rajtoj, la rajtoj de virinoj, religia statuso, homaj rajtoj por palestinanoj en la israela-okupaciataj teritorioj, la rajtoj de araba malplimulto de Israelo kaj libereco de parolo. La NIF estas la plej granda fremda donacanto al progresaj aferoj en Israelo [4].

Iuj dekstruloj en Israelo akuzas la organizaĵon havi kontraŭcionisman tagordon. Ĉi tio estas refutita de la gvidanto de la organizaĵo, profesoro ĉe la Universitato Georgetown Law Center, Peter Edelman, kiu priskribas la kritikon kiel "nedemokratian kaj nejudan" [5].

Daniel Sokatch, CEO, diras ke en linio kun iliaj "kernaj "valoroj de demokratio kaj egaleco, ni subtenas du ŝtatojn por du loĝantaj popoloj kaj ni oponas la okupacon kaj la judan setlejan entreprenon" [6].

Interaline, ties financa subteno por Ŝovrim Ŝtika, Adalah, B'Tselem, Jeŝ Gvul, Rabenoj por Homaj Rajtoj kaj aliaj grupoj kiuj supoze estas malamikecaj al Cionismaj valoroj aŭ al la nuntempa politika tagordo en Israelo kaj ties nacieca registaro, tiris multe da kritiko [7].

En januaro 2006, la nova fonduso gajnis rekono de Unuiĝintaj Nacioj kiel organizaĵo kiu funkcias en la spirito de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj antaŭenigas ĝiajn valorojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Israel Faces Crisis Over Role of Ultra-Orthodox in Society", 2012-01-14.
  2. (2001) “Israeli Civil Society Facing New Challenges”, Israel Studies Forum 17 (1), p. 47–68. 
  3. New Israel Fund Principles. New Israel Fund. Arkivita el la originalo je 28 May 2013.
  4. We Are NIF. New Israel Fund. Arkivita el la originalo je 18 January 2014.
  5. "New Israel Fund may drop anti-Zionist donors" Sept 2, 2010
  6. Daniel Sokatch. "NIF In the Hot Seat", 16 May 2012.
  7. "Israeli Rights Groups View Themselves as Under Siege", April 5, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]