Noville VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novalette)
- La mallongigo VD en Noville VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Noville.

Noville (VD)
Blazono de Noville
Blazono de Noville
Blazono de Noville
Komunuma domo de Noville
Komunuma domo de Noville
Komunuma domo de Noville
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 558562 / 137028 (mapo)46.3833333333336.9Koordinatoj: 46° 23′ N, 6° 54′ O; CH1903: 558562 / 137028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 769
Areo 10,35 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1845
Komunumkodo 5408
Mapo de Noville
Mapo de Noville
Mapo pri la situo de Noville en la Distrikto Aigle
vdr

Noville (prononcu [novil]) estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 769 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la orienta fino de Lago Lemano proksimume 6 kilometrojn sude de Montreux en la delto, kiun la rivero Rodano formas en la Lago Lemano. Rodano formas la okcidentan limon de Noville al Port-Valais, kaj la rivereto L'eau Froide ĝian orientan limon al Villeneuve. La komunumo konsistas el la vilaĝo Noville kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Crebelley, Les Grangettes, Novalette, kaj Perrausa.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,35 km², de kiuj 34,4% estas kovritaj de arbaro, 42,0% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Noville limas en nordo al la Lago Lemano, en oriento al Villeneuve, en sudoriento al Rennaz, en sudo al Roche, en sudsudokcidento al Chessel, kaj en okcidento al Port-Valais (VS).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Noville siutas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi facile atingeblas. La kantona ĉefvojo n-ro 9 tuŝas la komunuman teritorion tute en oriento kaj ĉe la suda limo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 144. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A9 estas la alveturejo Villeneujve, kiu situas rekte apud la orienta komunumlimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corbeyrier datiĝas el la jaro 903 kiel Nova villa. En Noville estis malkovrita tombokampo el la frua mezepoko. Dum mezepoko la Abatejo Saint-Maurice kaj diversaj senjoroj posedis bienojn en Noville. Noville dum mezepoko politike apartenis al la Subvoktejo Chillon kaj eklezie al la Episkopejo Siono. Sub la berna regado de 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Noville aparrtenis al la Mandatejo kaj Voktejo Aigle, formante subvoktejon kun Rennaz kaj Roche.[3]

Konataj personecoj[redakti | redakti fonton]

Jean-Marc Bory naskiĝis en Noveville.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]