Nuno Baena
| Nuno Baena | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1864 en Parao |
| Morto | 11-an de novembro 1922 (57-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto kirurgo |
| Verkoj | Ama Stelaro |
Nuno Baena (ankaŭ Nuno ALVARES RODRIGUES), pseŭdonimo: La Forgesito, naskiĝis la 25-an de julio 1865 kaj mortis la 11-an de novembro 1922. Li estis brazila esperantisto kaj mararmea kuracisto.
Unu el fondantoj kaj la unua vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto en 1906, fondanto kaj unua prezidanto de la Esperanto-grupoj "Norda Matena Stelo" (1909), Studejo (1918) en Florianopolo kaj "Energio" (1921), en Belém (Parao).

Prezidanto de la 6-a Brazila Kongreso de Esperanto. Poeto kaj rakontisto, verkis Ama Stelaro, (originalaĵoj kaj tradukaĵoj).
La Forgesito
[redakti | redakti fonton]En la komenco de la Brazila E-movado, la tiamaj esperantistoj ricevadis titolon profesoro ĉe kongresaj kunvenoj. Okaze de la unuaj kongresoj, ĉiuj eminentuloj ricevis diplomojn kun tiu titolo. Oni ne scias kial, al d-ro Baena ne estis donita tiu titolo. Lia ĉagreno evidentiĝis kaj li decidis ekde tiam uzi la kaŝnomon "La Forgesito".
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p.
- La Problemo de la Lingvo Internacia; Nuno Baena; Brazila Ligo Esperantista, Rio de Janeiro, Brazilo; 1925
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Coelho-Netto: La Korvo kaj la Vulpo

