Saltu al enhavo

Ama Stelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ama Stelaro
Ama Stelaro
Ama Stelaro
Aŭtoro Nuno Baena
Eldonjaro 1922
Urbo Marktredwitz
Eldoninto Ziegler
Paĝoj 119
vdr

Ama Stelaro [1] estas 119-paĝa libro, originale esperantlingve kaj traduke verkita de La Forgesito (Nuno Baena). Ĝi aperis en la jaro 1922 ĉe Oskar Ziegler en Marktredwitz (Bavarujo). La dua eldono, 144-paĝa, de 2017, estiĝis danke al eldonejo Temática Editora el Porto Velho (Brazilo).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Interesa kolekto kun tre diversa enhavo; du unuaktaj komedioj, humoraj aŭ dramaj rakontoj, amaj poezioj. La ĉefa arto estas tradukaĵoj el portugala lingvo. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 92
Citaĵo
 Enhavas krom amaj poezioj du unuaktajn komediojn kaj humorajn kaj dramajn rakontojn. La poezioj kvankam agrablaj estas neriĉaj laŭ ritmo kaj rimo kaj sen granda valoro.
La pseudonimo kaŝas brazilan samideanon. 
— 1922(1965), Historio de Esperanto II, paĝoj 505-506
Citaĵo
 Enhavas 2 porinfanajn komedietojn: «La Korvo kaj la Vulpo» de Coelho Netto k aj «La Nigra Papilio» de Olavo Bilac. Krom tio 17 prozaĵojn . Tre bonstila kolekto, agrable eldonita. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)
Citaĵo
 
NOTOJ PRI "AMA STELARO"

"Ama Stelaro", la unua libro verkita de brazilano en la Internacia Lingvo Esperanto, estis eldonita de Oskar Ziegler & Co (Bayern), en la jaro 1922. Ĝin verkis La Forgesito, kaŝnomo de Nuno Baena, naskiĝis la 25 an de Julio 1865, en la norda ŝtato Para. Kiel kuracisto de la Brazila Mar-Armeo li havis ŝancon vojaĝi tra la tuta lando kaj ankaŭ eksterlanden. En 1906, li partropenis la starigon deBrazila Klubo Esperanto, estinte ĝia unua vicprezidanto. Ankaŭ li fondis kaj gvidis la unuan societon kiu aperis en Belém do Pará: "Norda Matena Stelo", en 1909, kaj grupon "Energio", en 1921. Delegito de UEA en ŝtato Pará kaj Rio de Janeiro, li ĉiam plenumis laŭdinde sian taskon. Oni rakontas ke, dum la komenco de la Brazila E-movado, la tiamaj esperantistoj ricevadis diplomojn pri profesoro ĉe kongresaj kunvenoj. Okaze de la unuaj kongresoj, ĉiuj eminentuloj ricevis diplomojn. Oni ne scias kial, al d-ro Baena ne estis donita tiu titolo. Lia ĉagreno evidentiĝis kaj li decidis ekde tiam uzi la kaŝnomon "La Forgesito". En la revuo "Brazila Esperantisto" n-ro 11/12, Okt. aperas ke li mortis la 11-an de novembro 1922, dum en la "Analoj de la 15a. Brazila Kongreso de Esperanto", eldonita de Brazila E-Ligo en la jaro 1957, aperas la jaro 1923. Mi kredas ke la vera dato estas 1922, kaj tiu de la analoj temas pri preseraro.

En la enhav-tabelo de "Ama Stelaro" oni legas, ke kelkaj poemoj aperis antaŭe en E-gazeto. Vere mi trovis kelkajn en la tiuepokaj "Brazila Esperantisto" ( ĉefa konsult-fonto por ĉiuj esploristoj). Sed aliajn eble publikigis eksterlandaj revuoj. 
— Ronaldo de Oliveira. Brazila Esperantisto - Numero 291, Junio (1995)
Citaĵo
 
Fatala pseŭdonimo de forgesita aŭtoro
Kvankam mi ne kutimas esti mistikema homo, kelkfoje mi staras antaŭ situacioj kiuj ne povas esti alimaniere klarigitaj ol per magio.

Vivo jam montris al mi, ke kromnomoj povas ja enteni la destinon de uloj. Ekzemple: ĉu la serioza sinjorina nomo Dolores Costa Bastos havus la saman impakton ol tiu de Dercy Gonçalves? Ĉu la malgranda sinjoro Sebastião Rodrigues Prata estus tiel bonhumoriga se li ne uzus la pseŭdonimon Grande Otelo? Kaj ĉu la impona nomo de “Don” Oscar Lorenzo Jacinto de la Inmaculada Concepción Teresa Díaz estus tiel furora kaj humora kiel Oscarito? Mi povus eĉ aldoni pliajn ekzemplojn sed mi kredas ke tiuj jam sufiĉas por enkonduki nian temon kaj ties rilato kun la esperanta kulturo, ĉar en la eta mondo de la esperantaj kromnomoj neniu estis pli profeta ol tiu de La Forgesito. Sed por tion klarigi mi devas rakonti historieton. Amikoj de Esperanto­klubo devis forlasi ties antikvan sidejon kaj translokiĝi al nova, kaj multe pli malgranda, loko. Tamen, pro tio ili devis alfronti, tute novan problemon: kion fari kun sia granda kaj multvoluma biblioteko? Ĉar la nova sidejo ne povus enteni tiom granda kvanto da libroj, ili decidis donaci la librojn al AERĴ, kaj al mi estis petite kunporti la librojn al mia domo kaj poste disdoni ilin inter aliaj esperanto­grupoj, kiuj, domaĝe, kutime eĉ ne disponas pri librobreto. Dum mi selektis kiajn librojn irus al kiuj kluboj, mi rimarkis vere malgrandan ekzempleron de libro titolita “Ama Stelaro”, kies aŭtoro uzis la pseŭdonimon La Forgesito. Ĝi ja estis malgranda libreto, eldonita en Germanio en la jaro 1922, kiun, mi konfesu, ne vekigus en mi pli da atento se, trafoliumante ĝin, mi ne estus tute surprizita pro tio ke, en la tekstoj estis tradukoj de Coelho Neto, Olavo Bilac kaj aliaj brazilaj aŭtoroj de la parnasisma fazo! Do la germana libro enhavis tradukojn de brazilaj aŭtoroj kiuj, hodiaŭ, estas jam forgesitaj. Strange, ĉu ne? Ĉar esperanta literaturo estas unu el miaj plej grandaj interesoj en nia verda mondo, mi tuj provis ion pli scii pri tiu libro, kaj precipe kiu estis tiu homo kies pseŭdonimo ja estis atentveka. Danke al helpo de mia kora amiko (ne koramiko!) James Piton, mi malkovris, kaj tio estas ja gapiga!, ke la ulo estis brazilano, fondinto de la unua esperantoklubo de Rio­de­Ĵanejro, embriono de estonta Brazila Esperanto-­Ligo, kaj de diversaj aliaj esperanto­grupoj en diversaj urboj de la lando! La Forgesito estis ne nur unu el la unuaj esperantistoj de Brazilo, sed unu el tiuj veraj pioniroj kiu kunportis nian verdan torĉon kie ajn ĝi iris! Alia kuriozaĵo estas, ke La Forgesito estis mararmea kuracisto, specialiĝinta pri oftalmologio, same kiel Zamenhof. Tamen restas demando: kial tiu libro, kaj sia aŭtoro, estis ja forgesitaj de tiamaj kaj postaj esperantistoj? La nura supozebla respondo kuŝas en du datoj: la libro estis eldonita en interlanda urbo de Germanio dum la sama jaro de morto de ĝia aŭtoro. Tial, konsiderante ke la libro devis esti perŝipe sendita Brazilen, eble ĝi atingis nian landon ĵus antaŭ aŭ tuj post forpaso de la aŭtoro. Ne estis do, kiu antaŭenpuŝigu la disvastigadon de tiu interesa libreto, kaj plenumiĝis tiel la profetaĵo kaŝita en lia pseŭdonimo...

Sed plej grava afero estas ankoraŭ dirota: dum ĉiuj miaj jaroj en Esperantujo, mi ĉiam aŭdis (kaj eĉ instruis!) ke, la unua esperanto­libro skribita kaj eldonita en Brazilo estis Veterano?, de Ismael Gomes Braga , publikita en 1937. Nun mi konstatadis, ke tio estis nur duonvero, ĉar Veterano? ja estas la unua libro eldonita en Esperanto en Brazilo, sed oni ne plu povas diri, ke ĝi estas la unua libro skribita en Brazilo, nek de brazilano, ĉar libro de La Forgesito antaŭeniris Veterano­n de 15 jaroj! (Tio neniel ŝtelas de Iŝmael liajn glorojn pro sia dumviva batalado por nia kaŭzo, sed nepras rekoni, kaj fari justecon al nia pionira, kaj profeta, forgesito.) 
— Fernando Pita. Brazila Esperantisto - Numero 355, Junio (2016)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4396, paĝo 380

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]