Nur-Paŝi Kulajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nurpaŝa Kulajev)
Saltu al: navigado, serĉo
Nur-Paŝi Kulajev

ĉeĉena teroristo
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de oktobro 1980 (1980-10-28) (37-jara)
v  d  r
Information icon.svg

Nur-Paŝi Kulajev (ruse Нурпаши Абуркашевич Кулаев; n. la 28-an de oktobro 1980, Engenoj, Noĵaj-Jurta distrikto, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR, Sovetunio)[1] estas ĉeĉena teroristo, sola postvivinto el la grupo, kiu la 1-an de septembro 2004 kaptis la lernejon N 1 en Beslano (Nord-Osetio), ostaĝiginte pli ol 1100 homojn, ĉefe infanojn. Li estis kondamnita al mortopuno, sed pro moratorio pri ties apliko en Rusio ĝi estis anstataŭigita per dumviva malliberigo.

Infanaĝo kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Li finis 10 klasojn de mezlernejo kaj decidis ne plu lerni. Baldaŭ li edziĝis (neoficiale) kaj naskigis du infanojn: en majo 2005 lia filo havis du jarojn kaj filino estis unujara. Li neniam havis konstantan laboron. Dum la juĝa proceso li asertis ke malbone regas la rusan lingvon kaj eĉ ne komprenas la diriton. Liaj parencoj konfirmis tion[2]. Tamen la ostaĝoj diris, ke en la lernejo li kriis al ili en la rusa kaj ne spertis lingvajn problemojn. Li ankaŭ diris, ke kiel loĝanto de ĉelima regiono li komprenas la inguŝan lingvon, sed ne parolas ĝin[3]. Li ne estis antaŭe juĝita. Ne militservis en la armeo. Ĝis 2003 li loĝis en vilaĝo Engenoj[1]. Li asertis ke neniam fumis, nek konsumis narkotikaĵojn[3].

Gerilana agado[redakti | redakti fonton]

En somero de 2003 la patrino veturigis lin al pli aĝa frato Ĥanpaŝa Kulajev, kiu loĝis en inguŝa vilaĝo Troickaja.

Eksteraj objektoj
Zarema Muĥaĵojeva atestas pri Kulajev

Zarema Muĥaĵojeva, edzino de gerilano kiu loĝis en la sama domo kun la fratoj Kulajev, atestis en la juĝejo ke Nur-Paŝi loĝis en ĉambreto, kiun oni faris el parto de koridoro. Li neniam batalis aŭ okupiĝis pri gerilaj aferoj, nur aĉetis manĝaĵojn kaj plenumis hejmajn taskojn. Lia edzino Ĵanna ne estis religiema[4]. Ŝi ankaŭ diris, ke Ĥanpaŝa Kulajev estis ano de la bando de Ŝamil Basajev kaj ke la gerilanoj ne fidis al Nurpaŝi, ĉar li ne estis vahabisto. Hanpaŝa perdis dekstran manon en 2002 en Vedena distrikto, Nur-Paŝi asertis ke li iĝis viktimo de bombardo, ne batalanto[3]. Tamen laŭ atesto de Zarema Muĥaĵojeva, Ĥanpaŝa rakontis ke lian manon fortranĉis rusiaj militistoj kiam turmentis lin. Poste li kvazaŭ estis elaĉetita de Ŝamil Basajev[4]. En 2004, laŭ vortoj de Nurpaŝi, lia pli aĝa frato luis domon en vilaĝo Nesterovskaja kaj petis lian helpon pri riparo.

Dum la proceso li neis sian partoprenon en la gerilana agado[3].

Terorisma atako en Beslano[redakti | redakti fonton]

Li atestis dum la proceso, ke la 31-an de aŭgusto 2004 ĉeĉenaj gerilanoj prenis lin kaj lian fraton, kaj veturigis ilin al arbaro ĉe vilaĝo Psedaĥo (Malgobeka distrikto, Inguŝio). Tie ili plurfoje akuzis ilin pri kunlaboro kun FSB, minacis morton[3]. La tendaro situis 70 metrojn for de ŝoseo, 500 metrojn for de la vilaĝo. La grupon gvidis Ruslan Ĥuĉbarov laŭ kromnomo Kolonelo[5].

Citaĵo
 Нас собрал в лесу человек по кличке Полковник и сказал: мы должны захватить школу в Беслане. Эту задачу, нам сказали, дали Масхадов и Басаев. Когда мы спросили Полковника: зачем это делать, с какой целью, он ответил: потому, что надо развязать войну по всему Кавказу     La homo kun kromnomo Kolonelo kunvenigis nin en arbaron kaj diris: ni devas okupi lernejon en Beslano. Oni diris al ni, ke la tasko estis komisiita de Masĥadov kaj Basajev. Kiam ni demandis Kolonelon: por kio tion fari, kiucele, li respondis: ĉar ni bezonas komenci militon tra la tuta Kaŭkazo 
— Nur-Paŝi Kulajev, grupano de la Ĥuĉbarov-taĉmento en Beslano[6]

La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) la teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj. Nur-Paŝi asertis, ke oni devigis lin partopreni la atakon pro lia frato kaj li neniam pafis iun ostaĝon aŭ policanon[3]. Li diris, ke ĉiam troviĝis en la kantino, ĉar en la sporthalon, kie troviĝis la ostaĝoj, Ruslan Ĥuĉbarov allasis nur siajn proksimulojn[3]. Li diras ke aŭdis kiel lia frato interkonsentis kun iu teroristo pri mortigo de Nur-Paŝi por ke li ne estu kaptita[7].

Tamen ostaĝo Kazbek Dzarasov atestis, ke la 2-an de septembro Kulajev «plurfoje enkuris la sporthalon, kriis kvazaŭ frenezulo, sakris». Li batis iun virinon ĉe dorso per mitraleta kolbo kaj poste batis alian inon. Ostaĝino Ĥubajeva vidis lin en la sporthalo pafi supren por kvietigi la ostaĝojn. Ostaĝino Atajeva atestis, ke Kulajev dum ĉiuj tri tagoj batis per piedoj kaj mitraleta kolbo ostaĝojn, kiuj hazarde baris al li vojon. Kiam ŝi petis permesi al ŝi doni akvon al sia filino, li rifuzis. Ostaĝino Kazijeva vidis kiel Kulajev kelkfoje forkondukis grupojn da ostaĝoj, kiuj poste revenis en vestoj disŝiritaj kaj makulitaj je sango. Foje li forkondukis proksimume 20 ostaĝojn, kiuj ne revenis[8].

Zaira Berdikova, lerneja purigistino, atestis dum la proceso, ke ostaĝoj Aleksandr Miĥajlov kaj Kazbek Dzarasov rakontis al ŝi ke Kulajev mortpafis grupon da viroj la 1-an de septembro. Laŭdire li sidis sur seĝo kaj pafis kontraŭ surgenuigitaj ostaĝoj[7]. Ŝi atestis, ke la 3-an de septembro ŝi petis Kulajev malsekigi pecon da ŝtofo por savi sian filon, sed tiu rifuzis kaj dufoje batis ŝin.

Citaĵo
 Я кусочек майки оторвала, и ему говорю, намочи, у меня ребенок умирает. А он мне говорит, пускай он у тебя умрет, ублюдок. И он меня дулом автомата ударил. И ногой тоже ударил. И я села на место. Один там на кнопке сидел, и Коран читал. В маске он был, голубоглазый. Он принес большую коробку тротила, и на коробку засунул маленький флажок. Из спортзала, из кабинета он взял его. Вот это подставил себе, и Коран начал читать. И Михайлович говорит, сейчас наверное или торг пойдет, или убивать всех будут. И когда Коран закончил читать к нему подошел такой бородатый здоровый мужчина и спросил, все? Он ответил, все. Я помню, минут 5 было второго. Я еще за своим ребенком повернулась, и подумала, я все равно эту майку намочу. А он мне говорит, я сам ее намочу, ты только не умирай, и жди меня. И с Надеждой Назаровной он встал. Мальчик мой. Я, говорит, намочу все равно. И тут горячий воздух такой и свист, и что-то полетело. Как будто сгорели мы. Я думаю, что это такое? И ползла. Я помню, огнемет или что это было. И у меня голова начала гореть. И тело. Я это все потушила, детей начала в окно кидать. Я искала своего ребенка. Я думала, он живой. Какой там, я его без головы нашла. Если бы ты намочил бы мне эту майку, он бы живой бы был.     Mi forŝiris pecon de mia subĉemizo kaj diras al li, trempu ĝin, mia infano mortas. Kaj li al mi diras, do li mortu, bastardo. Kaj li batis min per mitraleta fusto. Kaj ankaŭ per piedo. Kaj mi sidiĝis sur mian lokon. Kaj unu homo tie gardis la fuzean butonon kaj dume recitis Kuranon. Li portis maskon kaj estis bluokula. Li alportis grandan korbon da trotilo, kaj sur la korbon starigis etan flageton, kiun li prenis el la sporthalo, el instruista ĉambro. Ĝin li starigis antaŭ sin kaj komencis reciti Kuranon. Kaj Miĥajloviĉ [patronomo de alia ostaĝo] diras, ke nun oni aŭ komencos negoci aŭ mortigos ĉiujn. Kaj kiam li finis reciti Kuranon unu granda barbulo alpaŝis lin kaj demandis, ĉu jam fino? Li respondis, jes, fino. Mi memoras, estis ĉirkaŭ kvin minutojn post la unua. Mi tiutempe turnis min al mia infano, kaj pensis, ke mi ajnakaze trempos tiun subĉemizon. Kaj li al mi diras, mi mem trempos ĝin, vi nur ne mortu kaj atendu min. Kaj kun Nadeĵda Nazarovna li stariĝis. Knabo mia! Mi, li diras, trempos ĝin ajnakaze. Kaj tuj ĉirkaŭis nin varmega aero kaj fajfo, kaj io flugis preter ni. Kvazaŭ ni forbruliĝis ĉiuj. Mi pensas, kio estas tio? Mi rampis. Mi memoras, fajroĵetilo aŭ io simila estis. Kaj mia kapo ekbrulis. Kaj la korpo. Mi ĉion ĉi estingis, kaj komencis ĵeti infanojn tra fenestro. Mi serĉis mian infanon. Mi pensis, ke li ankoraŭ vivas. Ve, mi lin trovis jam sen kapo. Se vi malsekigus al mi tiun subĉemizon, li restus viva. 
— Zaira Berdikova, ostaĝino[7], Atesto vizaĝe al Nur-Paŝi Kulajev dum lia proceso

La 2-an de septembro iu teroristo estis vundita, do oni donis al Nur-Paŝi ties Kalaŝnikov-mitraleton kun municioj[7]. Ostaĝo Boris Arĉinov atestis, ke vidis lin en la sporthalo kun mitraleto enmane[9].

La 3-an de septembro en la lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto da ostaĝoj, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Specialaj taĉmentoj kaj armitaj lokanoj komencis la sturmon.

Ostaĝigita lerneja sportestro Alik Cagolov atestis ĉe la juĝejo, ke la unuan fojon li vidis Nur-Paŝi la 3-an de septembro en kantina kuirejo. La teroristo kaŭris inter ostaĝoj, senarma kaj diris: «Mi neniun murdis. Mi vivi volas». Alik Cagolov estis la dua kiu eliris la kantinon (la unua estis ostaĝino Sima Albegova)[9].

Ĥanpaŝa Kulajev estis mortigita dum la sturmo. Nur-Paŝi provis miksiĝi inter la ostaĝoj kaj fuĝi de la kantino, kie de sur fenestroj forŝiriĝis kradoj. Li penetris ĉiujn tri blokadĉenojn kaj kaŝis sin sub kamiono Kamaz de loka OMON, sed estis trovita de lokanoj. Ili eltiris lin kaj nur milicanoj savis la teroriston de la tuja linĉado[10]. Tri liaj fingroj estis vunditaj de eksplodo[3].

Senatano Aleksandr Torŝin dum la proceso asertis, ke Kulajev intence kapitulacis al aŭtoritatoj laŭ ordono de Ruslan Ĥuĉbarov, malgraŭ li facile povus forkuri[11].

Juĝafero[redakti | redakti fonton]

Eksteraj objektoj
Kulajev dum la proceso

La enketadon pri la terora atako gvidis Igor Tkaĉov. En januaro 2005 lin anstataŭis Konstantin Krivorotov, sed ekde septembro Tkaĉov reprenis gvidadon. Dum la enketado la afero de Nur-Paŝi Kulajev estis apartigita[12].

Nur-Paŝi estis akuzita laŭ ok aparte gravaj artikoloj de la Krima Kodekso de Rusio, inkluzive de banditismo, terorismo, ostaĝigo kaj murdo[8]. Li aktive kunlaboris kun la enketistoj.

La 1-an de aprilo 2005 oni elmanigis al li kopion de la akuza konkludo pri lia afero[1].

Advokato Umarbek Sikojev kiu defendis Nur-Paŝi Kulajev dum la enketado, rifuzis fari tion dum la proceso, minacante kaze de premo sur lin, ke li prefere forlasu la advokataron[13][14]. Neniu advokato konsentis defendi lin, do oni ordonis fari tion al Albert Plijev, kiu tiutempe estis deĵora advokato, do ne rajtis rifuzi[15].

Eksteraj objektoj
Kulajev kondukata de gardistoj

La 17-an de majo en la Supera Kortumo de Nord-Osetio komenciĝis la malferma proceso de Kulajev. Laŭ vortumo de la akuzanto, Kulajev estis ano de la krima grupo, partoprenis kapton de ostaĝoj kun apliko de armiloj kontraŭ neplenkreskuloj, murdis du kaj pli da homoj, atencis kontraŭ vivo de kunlaborantoj de la rajtdefendaj organoj, kontraŭleĝe deponis kaj transportis armilojn[8]. La prezidanto de la juĝejo estis Tamerlan Aguzarov[16].

Kulajev rifuzis agnoski sian kulpon kaj diris, ke la terorisman atakon partoprenis devige pro sia frato Ĥanpaŝa Kulajev[17].

Siajn atestojn dum la antaŭjuĝa enketado li kvazaŭ faris sub premo. Krome li asertis, ke murdis neniun. Lia advokato Albert Plijev diris, reference al la diroj de la atestantoj, ke la kulpo de Kulajev pri murdoj ne estis pruvita. Tamen vic-ĝenerala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel, kiu servis ĉi-kaze kiel la ŝtata akuzanto, postulis kondamni Kulajev al la plej supera puno (do morto)[18].

La unuaj juĝkunsidoj estis amase vizitataj kaj la juĝejo ne povis enspacigi ĉiujn dezirantojn. Dum la lastaj kunsidoj milico devis alporti atestantojn laŭ juĝordonoj, ĉar multaj rifuzis fari tion[15].

Prezidanto de la Komitato de la Patrinoj de Beslano Susanna Dudijeva promesis al Kulajev peti ĉe la juĝejo indulgi lin, se li rakontos dum la proceso veron[19]. Tamen en februaro 2006 ŝi postulis restarigi mortopunon en Rusio pro tiu ĉi proceso[20]. La 28-an de julio 2005 «Patrinoj de Beslano» minacis bojkoti la proceson, konsiderante ĝin neobjektiva kaj nesufiĉa[21]. La 21-an de junio 2005 «Patrinoj de Beslano» turnis sin al vic-generala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel kun peto komenci la krimenketadon kontraŭ eks-prezidanto de Nord-Osetio Aleksandr Dzasoĥov, eks-ĉefo de FSB-administracio pri Nord-Osetio Valerij Andrejev, ministro pri internaj aferoj de Rusio Raŝid Nurgalijev, estro de FSB de Rusio Nikolaj Patruŝev kaj ties vic-estro Vladimir Proniĉev. Iuj eĉ diris, ke Kulajev devus partopreni la proceson ne kiel akuzito, sed kiel atestanto[22].

Eksteraj objektoj
Kulajev dum la proceso

La 22-an de novembro 2005 ostaĝino Zalina Guburova, kiu perdis pro la terora atako la patrinon kaj bofilon, en la juĝejo sin ĵetis al kaĝo, kie sidis Kulajev kaj batis lin kelkfoje antaŭ gardistaro sukcesis fortiri ŝin[23]. La 23-an de majo 2006 la viktimoj de la terora atako dum procesa paŭzo provis linĉi lin, sed estis forpelitaj de gardistaro[24].

La 26-an de majo 2006 la Supera Kortumo de Nord-Osetio agnoskis lin kulpa je ĉiuj akuzoj[25]. Kiel argumento, pligraviganta pezon de krimoj, oni rimarkigis, ke la viktimoj de tiu ĉi terorista grupo troviĝis en senhelpa stato. Kiel mildigajn cirkonstancojn la juĝistoj konsideris ke li havis du etajn infanojn kaj neniam estis juĝata. La tempo de la malliberigo kalkuliĝis ekde la 3-an de septembro 2004 kiam li estis detenita[8].

Kulajev estis kondamnita al mortopuno, sed pro moratorio pri ĝia apliko en Rusio ĝi estis anstataŭigita per dumviva malliberigo en kolonio de la plej strikta reĝimo[25].

Eksteraj objektoj
Juna ostaĝo atestas dum la Kulajev-proceso

La 29-an de majo 2006 advokato Albert Plijev prezentis la kasacian plendon, argumentante ke «agoj de Kulajev devas esti apartigitaj de la agoj de la bando kaj kvalifikataj aparte». Li substrekis, ke la kulpo de lia defendato laŭ pluraj punktoj estis pruvita nek dum la enketado, nek dum la juĝado. Interalie li rimarkigis, ke tuj post deteni Kulajev oni ne faris forlavojn de liaj manoj, do la enketado ne povas pruvi spurojn de pulvoro sur liaj fingroj. Neniu el pridemanditaj dum la proceso atestantoj vidis kiel Kulajev pafus kontraŭ iu. Iuj ostaĝoj deklaris, ke vidis lin pafi al aero kaj unufoje bati ostaĝon per mitraleta kolbo. Sed tio, argumentis la advokato, ne pruvas partoprenon de Kulajev en pafmurdoj de la ostaĝoj[26].

Tamen en la kondamno oni citas atestojn de ostaĝino Kazijeva, kiu rekonis en li la teroriston, kiu forkondukis de la sporthalo ostaĝigitajn virojn, poste pafmurditajn. Krome la juĝa ekspertizo registris la 5-an de septembro 2004 ĉe ambaŭ ŝultroj de Kulajev ekimozojn, kiuj povus formiĝi nur pro prembato de malakraj aĵoj kiel la mitraleta kolbo kaj nur pro longdaŭra, seria pafado de tia mitraleto. Tiu ĉi konkludo estas prezentita en la kondamna verdikto[8].

La 31-an de majo ankaŭ societo Voĉo de Beslano apelaciis pri la verdikto. Laŭ opinio de liaj anoj, la Supera Kortumo de Nord-Osetio ne plene esploris la cirkonstancojn de la pereo de 330 ostaĝoj, ŝarĝinte la tutan kulpon sur Kulajev. Societo Patrinoj de Beslano ne faris tion[27].

La 26-an de decembro 2006 la Supera Kortumo de Rusio pritraktis la kasaciajn plendojn pri la kondamna verdikto al Nur-Paŝi Kulajev kaj decidis ne kontentigi ilin. De la kondamno estis forigita nur la konkludo ke Kulajev agadis «cele al rompi la socian sekurecon», ĉar la Kortumo konkludis, ke Kulajev agadis cele al okazigi premon sur la ŝtatan potencon. Do la kondamno ekvalidis tuj post voĉigo de la kortuma verdikto[28].

Kulajev forestis dum la pritraktado de lia kasacia peto en la Supera Kortumo de Rusio, do aperis onidiroj pri lia morto. Ella Kesajeva, reprezentanto de organizaĵo «Voĉo de Beslano» promesis fari respektivan demandon al aŭtoritatoj aŭ eĉ peti aŭdiencon kun la teroristo[29]. Sed la Federacia Servo pri Punplenumo refutis tion[30].

La 26-an de oktobro 2007 prezidio de la Supera Kortumo de Rusio refutis plendon de la parencoj de la viktimoj, kiuj postulis nuligi la verdikton kaj daŭrigi la enketadon[31].

Prizona vivo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj objektoj
Kulajev en dumviva prizono

Unue aperis onidiroj ke Kulajev estis sendita al la kolonio sur Fajroinsulo ĉe Novlago apud Belozersko (Vologda provinco)[32], sed la kolonia estraro refutis tion[33].

Poste oni sciigis, ke li troviĝas en la kolonio Neĝostrigo en vilaĝo Ĥarpo, Ĉeurala distrikto, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto[34].

Dum iu tempo li loĝis en la sama ĉelo kun seria murdisto Aleksandr Piĉuŝkin, sed post pluraj ties minacoj, Kulajev plendis al la prizona administracio kaj estis translokita al alia ĉelo[35].

Familio[redakti | redakti fonton]

Nur-Paŝi Kulajev havas 5 fratinojn kaj 4 fratojn[7].

Li havas edzinon Zarema, kiu naskis du infanojn: filon Ĥamzat (2002) kaj filinon Amina (2004). Dum la terorisma atako Amina havis nur sep monatojn.

Post la terora atako ili plu loĝis en vilaĝo Engenoj kun gepatroj de Nur-Paŝi, sed en aprilo 2005 iu ĵetis grenadon en ilian domon, kiu eksplodis sub lito de lia patro. Post tio Zarema kun la infanoj kaŝis sin. Liaj fratinoj plu loĝas tie. Ĉiuj parencoj rifuzas kredi je komplico de Nur-Paŝi en tiom barbara ago, asertas ke li ĉiam estis bona edzo kaj frato, kaj diris ke infanoj estas anĝeloj[2].

En 2005 gardistoj kaptis leteron de lia edzino, adresitan al Nur-Paŝi. Ĝi montras la plej sincerajn amon kaj kredon je lia senkulpeco.

Citaĵo
 Здравствуй, Нурлепа, пишет тебе твоя Чупака. Во-первых, сообщаю, что мы все живы и здоровы. Во-вторых, хочу узнать, как ты. (...) Мы все переживаем, ведь ты был самым лучшим, самым хорошим, самым добрым, самым верным мужем, сыном, братом и другом. (...) Твоя дочка очень выросла, у нее прорезались 2 зубика. Хамзатик тоже вырос, он очень любит Амину. У меня все есть, кроме тебя. Нурлепа, все твои близкие, все родные, все друзья, весь Энгеной переживают за тебя, любят тебя, молятся за тебя. (...) Пока, любимый, время утренней молитвы. Фотки потом. Твоя Чупака     Bonan tagon, Nurpaŝĉjo, skribas al vi via Ĉupaka! Unue, mi informas ke ni ĉiuj vivas kaj sanas. Due, mi volas ekscii kiel vi. (...) Ni ĉiuj suferas, ja vi estis plej bona, plej bonkora, plej fidela edzo, filo, frato kaj amiko. (...) Via filino tre kreskis, jam montriĝis 2 ŝiaj dentetoj. Ĥamzaĉjo ankaŭ kreskis, li tre amas Amina. Mi havas ĉion krom vi. Nurpaŝĉjo, ĉiuj viaj proksimuloj, ĉiuj parencoj, ĉiuj amikoj, la tuta Engenoj pensas pri vi, amas vin, preĝas por vi. (...) Ĝis, amato, estas tempo de la matena preĝo. Via Ĉupaka. 
— Zarema Kulajeva, edzino de Nur-Paŝi Kulajev, Letero al Nur-Paŝi Kulajev[36]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Первое заседание Верховного суда Северной Осетии по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2005-05-17). Arkivita el la originalo je 2015-04-26. Alirita 2015-04-26.
  2. 2,0 2,1 Жена Кулаева: Я боюсь за своих детей (ruse). Жизнь (2005-09-08). Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-05-04.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Третье заседание Верховного Суда Северной Осетии-Алании (ruse). Vero de Beslano (2005-05-31). Arkivita el la originalo je 2015-04-26. Alirita 2015-04-26.
  4. 4,0 4,1 49 заседание Верховного суда Северной Осетии по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2005-12-22). Arkivita el la originalo je 2013-08-30.
  5. Тезисы выступления заместителя Председателя Совета Федерации, председателя Парламентской комиссии по расследованию причин и обстоятельств совершения террористического акта в городе Беслане Республики Северная Осетия — Алания 1-3 сентября 2004 года А. П. Торшина (ruse). Vero de Beslano (2005-12-28). Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2015-04-12.
  6. Раскрыта личность «Полковника», руководившего захватом школы в Беслане (ruse). News.ru (2004-09-11). Arkivita el la originalo je 2012-04-07. Alirita 2015-04-05.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Четвертое судебное заседание Верховного Суда Северной Осетии (ruse). Vero de Beslano (2005-06-02). Arkivita el la originalo je 2013-04-17. Alirita 2013-04-17.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Приговор Верховного суда Северной Осетии по делу Н.Кулаева (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  9. 9,0 9,1 Десятое заседание Верховного суда Северной Осетии по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2005-06-30). Arkivita el la originalo je 2012-05-19.
  10. Генпрокуратура утвердила обвинение бесланскому террористу (ruse). Lenta.ru (2005-04-01). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  11. Торшин: Кулаев сдался властям по приказу террористов (ruse). Lenta.ru (2005-08-19). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  12. Ткачев, Игорь (ruse). Lenta.ru. Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  13. Плиев, Альберт (ruse). Lenta.ru. Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  14. Адвоката бесланскому террористу назначили в последний момент (ruse). Lenta.ru (2005-05-17). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  15. 15,0 15,1 . Кулаева оставили жить (ruse). Lenta.ru (2006-05-26). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  16. Агузаров, Тамерлан (ruse). Lenta.ru. Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  17. Второе заседание Верховного суда Северной Осетии по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2005-05-19). Arkivita el la originalo je 2015-04-26. Alirita 2015-04-26.
  18. Шепель требует высшей меры (ruse). Izvestija (2006-02-09). Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-05-04.
  19. Потерявшие детей женщины Беслана пообещали ходатайствовать о помиловании Кулаева (ruse). Lenta.ru (2005-06-02). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  20. "Матери Беслана" потребовали восстановить смертную казнь (ruse). Lenta.ru (2006-02-14). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  21. "Матери Беслана" грозят бойкотировать суд над Кулаевым (ruse). Lenta.ru (2005-07-29). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  22. "Матери Беслана" требуют возбудить дело против Дзасохова и Патрушева (ruse). Lenta.ru (2005-06-22). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  23. Бесланский террорист Нурпаши Кулаев избит в зале суда (ruse). Lenta.ru (2005-11-22). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  24. Потерпевшие пытались учинить самосуд над бесланским террористом (ruse). Lenta.ru (2006-05-23). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  25. 25,0 25,1 69-е заседание по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2006-05-26). Arkivita el la originalo je 2012-02-28. Alirita 2011-08-08.
  26. «Голос Беслана» обжаловал приговор террористу (ruse). Kommersant (2006-06-01). Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-05-04.
  27. Жертвы теракта в Беслане обжаловали приговор Кулаеву (ruse). Lenta.ru (2006-06-01). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  28. Верховный суд оставил в силе пожизненное заключение Кулаеву (ruse). RIA Novosti (2006-12-26). Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-05-04.
  29. Пострадавшие от теракта в Беслане просят показать им живого Кулаева (ruse). Lenta.ru (2007-01-04). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  30. ФСИН опровергла слухи о смерти Кулаева (ruse). Lenta.ru (2007-01-06). Arkivita el la originalo je 2012-02-28. Alirita 2015-05-03.
  31. Приговор террористу Кулаеву окончательно утвержден (ruse). Lenta.ru (2007-10-26). Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2015-05-03.
  32. . Бесланский террорист попал в «Мёртвую зону» (ruse). Gazeta.ru (2006-08-07). Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-05-04.
  33. . Нурпаши Кулаев отправился на остров смертников (ruse). Izvestija (2006-08-08). Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-05-04.
  34. «Специальный корреспондент — Возмездие» (2007). Alirita 2011-01-23.
  35. Новые русские сенсации: Невеста чудовища (ruse) (2014-01-02). Alirita 2015-04-16.
  36. . Судебный риск (ruse). Moskovskij komsomolec (2005-04-11). Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-05-04.