Oĵukaraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oĵukaraj
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 605010
Demografio
Loĝantaro 300 104  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 11° 57′ N, 79° 46′ O (mapo)11.95698055555679.7737Koordinatoj: 11° 57′ N, 79° 46′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Oĵukaraj (Barato)
Oĵukaraj (Barato)
DEC
Oĵukaraj
Oĵukaraj
Situo de Oĵukaraj

Map

vdr

OĵukarajUĵavarkaraj (tamile உழவர்கரை, france Oulgaret) estas urbego de la unia areo Pondiĉero (ekster iu ajn subŝtato) en sudorienta Barato. 2 enklavoj apartenas al la urba municipo.

Inaj balotantoj en Oĵukaraj en 2011

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oĵukaraj situas sur la Koromandela Marbordo 3 metrojn super la marnivelo laŭ la marbordo. Aŭrorurbo troviĝas nur 7, Puduĉeri 12, Kaddalor 32, Neyveli 62, Ĉenajo 121, Velor 126, Tiruĉirapali 164, Salem (Barato) 190, Mumbajo 1078, Kolkato 1478, tutlanda ĉefurbo Delhio 1866 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Oĵukaraj havis 300 104. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 77%.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis parto de Regno Kanĉipuram en la 4-a jarcento, poste sekvis la ĉola dinastio, baldaŭ aliaj imperioj, reĝlandoj, sultanlandoj, fine la Franca Orienthinda Kompanio akiris la areon. Dum la francaj-anglaj militoj (1742-1763) Oĵukaraj ŝanĝis manojn ofte. Fine plejparton de Hindio la britoj akiris, tial ili permesis al la francoj havi 4 malgrandajn teritoriojn en la kolonio. En Oĵukaraj dominado de francoj okazis ĝis 1954, poste ĝi aldoniĝis al Barato.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En 2011 hinduoj konsistigas la plimulton en Oĵukaraj. Kiel rezulto de la franca kolonia epoko, ekzistas pli granda malplimulto de kristanoj, plejparte katolikaj. Islamanoj (plejparte sunaistoj) estas malmulte.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto parolas la tamilan en Oĵukaraj, sed oftas ankaŭ la franca kaj angla lingvoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oĵukaraj estas ligita al Ĉenajo per la marborda ĉefvojo al nordo, al Puduĉeri al suda direkto. La urbego ne havas fervojon, sed ĝi funkcias en la najbara Puduĉeri, kie ankaŭ la flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Oĵukaraj situas en savanoklimato (As) kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1354 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aŭgusto-decembro pli ofte. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj (temploj, moskeoj, kirkoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans