Organizaĵo de Islama Kunlaboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el OIK)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
OIK-membroj (helverde, observaj membroj).

maldektraLa Organizaĵo de Islama Kunlaboro (arabe:منظمة التعاون الاسلامي; france: Organisation de la Coopération Islamique; angle: Organisation of Islamic Cooperation) estas organizo de ŝtatoj kun islamo kiel plimulta religio. Ĝi estis kreita en 1969 dum la Konferenco de Rabato kaj prezentita du jarojn poste. Ĝia sidejo troviĝas en Ĝido (Sauda Arabio). En ĝi membras 57 ŝtatoj, inkluzive de Palestino. 56 el la 57 ŝtatoj de la organizaĵo estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj. La 28-an de junio 2011 ĝi oficialigis sian nomon, antaŭe ĝi nomiĝis: Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK). Ĝi agas en kunlaborado de siaj membroj por la batalo kontraŭ imperiismo kaj novkoloniismo kaj por emancipiĝo de Palestino. Historie estis celebritaj diversaj kongresoj, kiuj kontribuis al ĝia evoluo: Lahore (1974), Mekko (1981), Kazablanko (1984), Kuvajto (1987), Dakaro (1991), Teherano (1997), Putraĝajo (2003), Istanbulo (2016).

La Islama Edukada, Scienca kaj Kultura Organizaĵo (ISESKO) (aŭ en la angla ISESCO pri Islamic Educational, Scientific and Cultural Organization) estas organizo establita en majo 1979 fare de la Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK, nun la Organizaĵo de Islama Kunlaboro).

OIK suspendis Sirion la 16-an de aŭgusto 2012, pro la kunteksto de Siria enlanda milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]