Obelisko de Vatikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obelisko de Vatikano
obelisko
obelisko [+]
Koordinatoj41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 23″ O (mapo)41.902212.4563Koordinatoj: 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 23″ O (mapo)

Estiĝo19-a jarcento a.K.E.

Obelisko de Vatikano (Vatikano)
Obelisko de Vatikano (Vatikano)
DEC
Obelisko de Vatikano
Obelisko de Vatikano

Map
Obelisko de Vatikano
Vikimedia Komunejo:  Vatican obelisk [+]
vdr

La Obelisko de Vatikano estas unu el la dek tri antikvaj obeliskoj de Romo kaj ĝi situas en la Placo Sankta Petro.

La Obelisko en sia originala loko

El ruĝa granito kaj alta je 25,5 metroj, ĝi kun bazo de kvar leonoj el bronzo (verko de Prospero Antichi) kaj kun la kruco atingas preskaŭ 40 metrojn. Sur la bazo la enskribaĵo tekstas ECCE CRUX DOMINI - FVGITE - PARTES ADVERSAE - VICIT LEO DE TRIBV IVDA, t.e. "Jen la kruco de la Sinjoro, fuĝu malamikoj, triumfas la leono de la tribo de Jehuda". Ĝi estas la sola antikva obelisko en Romo, kiu ne plu estas falinta.

Ĝi devenas el Egiptio sed malhavas hieroglifajn skribaĵojn. Laŭ Plinio, la ŝtonaĵo havas sian originon en la urbo Heliopolo. Unue ĝi estis instalita en la Forum Iulii de Aleksandrio kaj poste Kaligulo venigis ĝin al Romo en la jaro 40, al Cirko de Nerono. Poste ĝi troviĝis flanke de la malnova baziliko de Sankta Petro, proksime de la preĝejo Santa Maria della Febbre.

Murpentraĵo (1685-1688) de la Vatikana Biblioteko - Starigo de la Obelisko en la Placo de Sankta Petro

Ĝi estis restarigita pro deziro de Papo Siksto la 5-a dum la somero de 1586, laboro kunordigita de la arĥitekto Domenico Fontana kiu bezonis kvar monatojn por realigo. Ĝi estis la unua obelisko restarigita. Dum la operacio, la 10-an de septembro 1586 aŭdiĝis la fama krio de maristo Benedetto Bresca: "Acqua alle funi!" (Akvon al la ŝnuroj!) por eviti akcidenton pro la ŝnuroj, kiuj preskaŭ rompiĝis pro la granda pezo de la obelisko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

germane* Armin Wirsching, Obelisken transportieren und aufrichten in Aegypten und in Rom, Norderstedt 2007, 3rd. ed. 2013 ISBN 978-3-8334-8513-8

itale*L'Italia. Roma (guida rossa), Touring Club Italiano, Milano 2004

itale* Cesare D'Onofrio, Gli obelischi di Roma, Bulzoni, 1967

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]