Schlatt ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberschlatt ZH)
- La mallongigo ZH en Schlatt ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schlatt..

Schlatt ZH
Blazono de Schlatt ZH
Preĝejo de Schlatt
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 28′ 7″ N 8° 49′ 38″ O / 47.46861 °N, 8.82722 °O / 47.46861; 8.82722 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 7″ N 8° 49′ 38″ O / 47.46861 °N, 8.82722 °O / 47.46861; 8.82722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 694
Areo 9,03 km²
Alteco 656 m super marnivelo
Poŝtkodo 8418
Komunumkodo 0226
Mapo de Schlatt
vdr

Schlatt ZH (prononcu ŝlat) estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝocentro de Oberschlatt kun tradiciaj faktrabdomoj

Schlatt situas en la oriento de la Kantono Zuriko inter Vinterturo kaj Turbenthal sur la nordokcidenta deklivo de la monto Schauenberg. La komunumo konsistas el la municipoj Unterschlatt, Oberschlatt, Waltenstein kaj Nussberg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schlatt limas en nordo al Elsau, en oriento al Hofstetten, en sudoriento al Turbenthal, en sudokcidento al Zell, kaj en en okcidento al la distriktĉefurbo Vinterturo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la poŝtaŭtobuslinio 680 al Vinterturo Schlatt estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de la municipo Nussberg datiĝas el la jaro 744 kiel Nuzperech kaj de Unterschlatt el la jaro 754 kiel Slâte. Temis en ambaŭ kazoj kiel donacdokumentoj al la Monaĥejo Sankt-Galo. La municipoj post diversaj ŝanĝoj de posedantoj, inter kiuj troviĝis la Grafoj de Kiburgo, dum la mezepoko en la 15-a jarcento fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko kaj estis integritaj al la voktdistrikto Grafejo Kiburgo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]