Oblomov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Обломов
Обломов.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Ivan Gonĉarov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1859
Information icon.svg
vdr

Oblomov ( ruse Обломов ) estas romano de la rusa verkisto Ivan Gonĉarov, publikigita en 1859. La romano ĝuis grandan sukceson kaj la pozitivan aprezon de Tolstoj, Ĉeĥov, Dostojevskij, Samuel Beckett kaj multaj aliaj. La termino "oblomovismo" (ruse: обломовщина, oblomobiŝĉina), derivita de la familia nomo de la protagonisto de la romano, estas uzita en la rusa por priskribi fenomenon de indiferenteco en socia kaj privata vivo, kaj specife neagado, senlaboremo kaj revemo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ilja Iljiĉ Oblomov estas kronika maldiligenta viro, igante sian maldiligenton en ideologion, al kiu oni devas strebi en paradizo libera de ĉia laboro kaj zorgo. Oblomov rajtas tiun vivstilon ĉar li estas nobela, membro de antikva familio kaj posedanto de kampara bieno nomata Oblomovka, kiun li heredis kaj provizas lin, danke al la sistemo de servuteco, per enspezo kiu financas liann fakte malplenan vivon. Komence de la romano, ĉirkaŭ tridekjara Oblomov loĝas en loĝejo en la ĉefurbo, Sankt-Peterburgo, kune kun sia persona servisto Zacher.

La nura vera amiko de Oblomov estas Andrei Stoltz, la filo de patro de germana deveno kaj patrino de Rusio. Stoltz estas energia, moderna kaj utilisma viro, kiu strebas antaŭenigi la bienon Oblomovka al modernigo (kiu inkluzivas instaladon de fervojo kaj establado de lernejoj por la infanoj de kamparanoj kaj sklavoj, iniciatoj kiuj ŝokas Oblomov, ĉar li vidas ilin kiel ĝeno kaj danĝero al senkulpa paradizo - kvankam tio povas generi pli grandan enspezon). La tasko de Stoltz estas skui Oblomovon, levi lin el la kanapo, sur kiu li sterniĝas dumtage kaj kuŝas dumnokte, provante revivigi lin.

Kiel parto de la provo de Stoltz vivigi Oblomov-n, li prezentas lin al Olga. Por tempeto, ŝajnas ke Oblomov ja ekviviĝis, li enamiĝas al Olga kaj ankaŭ ŝi enamiĝas al li. Tamen, post tempodaŭro kiu koincidas kun la somero, ilia amo velkiĝas (kiam realiĝas la "danĝero" de geedziĝo kaj familia vivo konsiderante la ĝenon de devontigoj, kiuj teruras Oblomov) kaj tiel Oblomov malrapide revenas al siaj malnovaj kutimoj (portante banmantelon la tutan tagon kaj sterniĝanta sur la kanapo).

Tamen, Oblomov luas apartamenton en la domo de Agafia Pŝeniĉina, kie li ricevas diligentan prizorgon de ŝi. Lia senutila vivo ne estas kondamnita flanke de la simpla virino sed ricevas ŝian admiron pro siaj puraj blankaj manoj kaj diketa korpo. La frato de la gastejestrino provas trompi lin kaj impliki lin en ŝuldo, sed Oblomov eskapas dank'al Stoltz, kiu revenas al la vivo de Oblomov post geedziĝado kun Olga.

Finfine Oblomov edziĝas Agafia kaj post nelonge mortas kiel rezulto el sia vivostilo post naskado de infano. La infano estis transdonita, kun la konsento de Agafia, al la edukado de Stoltz kaj Olga.

Analizo de la romano kaj ĝia signifo[redakti | redakti fonton]

La protagonisto de la romano estas maldiligenta homo, kiu dum ĉiuj unuaj 100 paĝoj ne leviĝas de la kanapo kaj eĉ tiam maldiligente mastrumas siajn vivaferojn. Tiel la intrigo moviĝas tre malrapide. La intrigo sekvas la sezonojn, kun la pinto de agado okazanta en la somero, la amtagoj de Olga kaj Oblomov.

Krom maldiligento, Oblomov reprezentas honestecon kaj homan amon. Ajna rilato al la vivo de la socio, komerco aŭ politiko, estus postulinta lin al hipokriteco kaj malhonesteco, kiel kutimas en la rusaj sistemoj de reganta klaso, fondita sur registara korupto kaj subaĉeto. Li ne trinkas ĝis ebrieco, ne batas sian serviston kaj montras korinklinon al membroj de ĉiuj klasoj kaj infanoj. Laŭ sia trankvila maniero, li subtenas la familion de la gastejestrino, zorgas pri la edukado de la infanoj kaj permesas ŝiajn orfigitajn infanojn leviĝon sur la socian ŝtuparon. Oblomov ankaŭ estas tre senkulpa kaj preskaŭ ĉio ŝajnas trompi lin, de la administranto de lia bieno ĝis la frato de lia gastejestrino kaj servisto.

En la akceptita sovetia koncepto oni nomas la romanon defio al la putra aristokrata statuso, kiu dependas tute de servistoj, kiuj vestas kaj nutras ĝin kaj de servutsklavoj, kiuj prilaboras sian bienon kaj verŝas monon en liajn poŝojn por vivteni lin, dum li mem ne faras eĉ per montro de fingro.

Peter Weil kaj Alexander Genis en ilia romano "La Gepatra Lingvo" notas ke la kritika nacia versio vidas Oblomov kiel arketipo de Rusio, bazita sur malica maldiligento, neagado, neagado kaj malkapablo moviĝi al kreiva agado. Tio estas kontraste al Stoltz, kiu reprezentas la utilisman kaj racian diligenton de Eŭropo. Pli larĝe kaj universale, Oblomov reprezentas la cirklan, tradician kaj konservativan koncepton de tempo kiu strebas al ripozo dum Toltz reprezentas linian, progreseman pensadon al celo. Oblomov reprezentas la ekziston en la naturo dum Stolz socian ekziston.

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]