Observatorio Wise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Wise
Observatorio
Observatorio Wise
Oficiala nomo: Florence and George Wise Observatory
Lando Israelo Israelo
Supermara alteco 875 m m s. m.
Koordinatoj 30° 35′ 50.5″ N 34° 45′ 44.4″ O / 30.597361 °N, 34.762333 °O / 30.597361; 34.762333 (mapo)
Estiĝo 1971
Posedanto Universitato de Tel-Avivo
Situo de la observatorio en Israelo
Situo de la observatorio en Israelo
Situo de la observatorio en Israelo
Vikimedia Komunejo: Wise Observatory
Retpaĝo: https://physics.tau.ac.il/astrophysics/wise_observatory

La Observatorio Wise estas astronomia observatorio posedata de la Universitato de Tel-Avivo. Ĝi troviĝas 5 km okcidente de Mitzpe Ramon en dezerto Negevo, proksime de la rando de la kratero Makhtesh Ramon. Ĝi estas la ununura profesia astronomia observatorio en Israelo.

Ĝia MPC kodo estas 097.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas fondita en oktobro 1971 en kunlaboro inter la Universitato de Tel-Avivo kaj la Smithsonian Institution, ĝi estis nomita en memoro de Dro George S. Wise (19061987), unua prezidento de la Universitato de Tel-Avivo. La Observatorio estas laboratorio de esploro de la Universitato de Tel-Avivo. Ĝi apartenas al la Fakultato de Ekzaktaj Sciencoj Raymond kaj Beverly Sackler kaj utiligas ĝin la personaro kaj la diplomigataj studentoj de la Departemento de Astronomio kaj Astrofiziko de la Lernejo pri Fiziko kaj Astronomio, kaj de la Departemento de Terfiziko kaj Planedoscienco. Tradicie, la Direktoro de la Observatorio Wise estas nomumita de la dekano de la Universitato de Tel-Avivo el la personaro de la Departemento de Astronomio kaj Astrofiziko.

La direktoroj de la Observatorio Wise depost ties fondo estas:

Situejo[redakti | redakti fonton]

La nombro da klaraj noktoj por la Observatorio Wise estas po ĉirkaŭ 170 ĉiuj jaroj. La nombro da utilaj noktoj, kun parto de la nokto sen nuboj, estas po ĉirkaŭ 240. La plej bona sezono, kiam praktike estas neniu nubo, estas de junio ĝis aŭgusto, dum nubojestas plej oftaj inter januaro kaj aprilo. La ventoj, ĝenerale moderaj, estas el nordo-oriento kaj el nordo. Ventaj rapidoj pli grandaj ol 40 km/h malofte okazas, la rapido emas malgrandiĝi dum la nokto. La temperaturaj gradientoj estas etaj kaj moderaj. La averaĝa relativa humideco estas granda kun emo malgrandiĝi dum la nokto de aprilo ĝis aŭgusto. La averaĝa vida fajneco estas ĉirkaŭ 2-3 arksekundoj, kelkaj bonaj noktoj havas vidan fajnecon de 1", maloftaj noktoj havas vidan fajnecon de pli ol 5".

Granda avantaĝo por la Observatorio Wise ĉe ties situo je ~35° E en la norda duonglobo estas la ebleco kulabori kun observatorioj ĉe aliaj longitudoj por kronologiaj serioj. Tiaj projektoj inkludas esplorojn pri stelaj osciladoj en la kadro de la Whole Earth Telescope,[2] la gvato pri mikrogravitaj lensaj eventoj[3] kampanjoj de kombinataj observaj elde la grundo kaj la kosmo, ktp.

Esploroj kaj malkovroj[redakti | redakti fonton]

La Observatorio funkciigas fotometrian kaj spektroskopian superrigardon pri aktivaj galaksioj. Aliaj projektoj inkludas serĉon pri supernovaoj kaj ekstersunsistemaj planedoj (pasadogravita lenso) kaj enketoj pri la stela formiĝo en galaksioj. Aliflanke, estas studataj rotacioj de apud-teraj objektoj kaj aliaj asteroidoj, uzante ties lumajn kurbojn.

En 2021, la Observatorio Wise estis keditita de MPC por la malkovro de 18 numerotitaj asteroidoj inter 1999 kaj 2007.[4] 8 aliaj asteroidoj estis malkovritaj elde la Observatorio Wise far'de individuaj astronomoj kiel Eran Oded Ofek, David L. Polishook, Ilan Manulis, kaj Avishay Gal-Yam.

Instrumentaro[redakti | redakti fonton]

La plej malgranda teleskopo de 46 cm en ĝia kupolo

La Observatorio Wise observas per larĝa kampa Ritchey-Chrétien-teleskopo de 1 m kun ekvatoriala muntaĵo. Tiu teleskopo estis komence ĝemelo de tiu de la Observatorio Las Campanas, kvankam ambaŭ instrumentoj iom malsimiliĝis laŭlonge de la jaroj.[5] La Observatorio havas ankaŭ du ŝargkuplitajn fotilojn, fotometron de tipo « Nather » , « spektroskopian fotilon por feblaj objektoj » (FOSC), kaj malnovan spektrografon Boller kaj Chivens. La fotoelektra fotometro kaj la spektrografo Boller kaj Chivens ne plu estas uzataj de pli ol unu jardeko.

Dioptrika fokusdistanca malgrandigilo estis uzita por havi kampon de preskaŭ unu grado en la ŝargkuplita aparato. Tamen, tiu instrumento neniam produktis taŭgan bildon kaj ties uzo estis maldaŭrigita.

Nova ŝargkuplita fotilo Versarray de Princeton Instruments kun areo de 1340×1300 n rastrumeroj estis uzata ekde 2006, alia fotilo ekfunciis de 2007 ĝis 2014, kun kvar areoj de 4096x4096 rastrumeroj.

Teleskopo regata per komputilo estis instalita en 2004, ĉefe por perŝargkuplita fotometrio de malgranda planedoj monhelpita de la Israela Kosma Agentejo en la kadro de Nacia Centro de Kono pri Apud-Teraj Objektoj.

Teleskopo de 70 cm estis instalita en 2013.

Larĝa kampa teleskopo de 70 cm estis instalita en 2016. Tiu teleskopo estas parto de la Korea reto OWL-Net[6] (Optical Wide-field patroL Network), kiu observas satelitojn en malaltaj orbitoj. OWL-Net estas funkciigita de la Korea Instituto de Astronomio kaj Kosma Scienco (KASI).

Tempo de observo[redakti | redakti fonton]

La observa tempo elde la Observatorio Wise estas atribuata sur jarduona bazo por periodoj de komenco de aprilo ĝis fino de septembro (unua jarduono) kaj de komenco de oktobro ĝis fino de marto de la sekva jaro (dua jarduono). La atribuo estas konkura, bazita sur la scienca merito de ĉiu projekto. La observa tempo estas, principe, malfermita al kompetentaj observantoj de la tuta mondo. Laŭlonge de la jaroj, plejparte el la observa tempo dum donita periodo estis atribuata al unu aŭ du grandaj, longtempaj projektoj kondukitaj de la Universitato de Tel-Avivo kaj diplomigitaj studentoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wise Observatory en la angla Vikipedio.