Uliso (Joyce)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Odiseo (romano))
Ulysses
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro James Joyce
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2-a de februaro 1922
Eldonejo Shakespeare and Company
Ĝenro modernisma literaturoeksperimenta literaturo • literatura fikcio • metafikcio • serie eldonita fikcio • aŭtobiografio
Loko de rakonto Dublino • James Joyce Tower and Museum • Nacia Biblioteko de Irlando • Sandymount Strand • Glasnevin Cemetery • Freeman's Journal • Davy Byrne's pub • Dalkey • Cabra (Dublin) • Grafton Street • O'Connell Bridge • Nelsona Piliero • National Maternity Hospital, Dublin • #7 Eccles street
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

Uliso aŭ en angla origine Ulysses estas romano el la irlanda verkisto James Joyce. La titolo aludas al heroo de Odiseado de Homero. Inter la du verkoj estas multe da ligoj, kaŝitaj kaj malkaŝitaj, ekzemple: inter Leopoldo Bloom kaj Odiseo, Molly Bloom kaj Penelopo kaj Stefano Dedalus kaj Telemako.

Ulysses, Egoist Press, 1922

Ulysses ("Uliso") priskribas unu tagon, la 16-an de junio, 1904, alinomatan Bloomsday ("Tago de Bloom") en Dublino, Irlando, kiel travivita de la lokanoj Leopoldo Bloom kaj Stefano Dedalus. Tiu dato fakte estas la tago, en kiu Joyce kun sia estonta edzino, Nora Barnacle, forlasis Irlandon. Ili loĝis en Parizo, Zuriko kaj Triesto. Ulysses esprimas sin mem ne kiel ĉenon da okazoj, sed kiel la konscifluon de Leopoldo mem; ĝi ne priskribas la realon mem, sed la ĉenon de la mensopremoj de Leopoldo.

Post la publikigado de Uliso li estiĝis unu el la plej famaj kaj laŭtvoĉaj aŭtoroj de sia tempo. Ĝis nun Uliso estas opiniata kiel la plej ŝoka kaj eĉ genia verko de James Joyce. Ĝi kreas malfacilan beletraĵon pri la malfacilaĵo kia estas la homa vivo. Uliso estas konsiderata kiel tre grava kunekzistado kaj tutmonda literaturo kun pensoj de ekzistadismo. Kvankam Uliso estas verko modernisma, ĝi perfidas tiun ĉi ismon per pensoj ekzistadismaj kaj teruremaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Beebe, Maurice (Fall 1972). "Ulysses and the Age of Modernism". James Joyce Quarterly (Universitato de Tulsa) 10 (1): 172–88.
  • Borach, Georges. Conversations with James Joyce, tradukita de Joseph Prescott, College English, 15 (Marto 1954)
  • Burgess, Anthony. Here Comes Everybody: An Introduction to James Joyce for the Ordinary Reader (1965); publikigita ankaŭ kiel Re Joyce.
  • Burgess, Anthony. Joysprick: An Introduction to the Language of James Joyce (1973).
  • Budgen, Frank. James Joyce and the Making of Ulysses. Bloomington: Indiana University Press, (1960).
  • Budgen, Frank (1972). James Joyce and the making of 'Ulysses', and other writings. Oxford University Press. ISBN 0-19-211713-0.
  • Dalton, Jack. The Text of Ulysses in Fritz Senn, eld. New Light on Joyce from the Dublin Symposium. Indiana University Press (1972).
  • Ellmann, Richard. James Joyce. Oxford University Press, reviziita eldono (1983).
  • Ellmann, Richard, ed. Selected Letters of James Joyce. The Viking Press (1975).
  • Gilbert, Stuart. James Joyce's Ulysses: A study, Faber and Faber (1930).
  • Gorman, Herbert. James Joyce: A Definitive Biography (1939).
  • McCourt, John (2000). James Joyce: A Passionate Exile. London: Orion Books Ltd. ISBN 0-7528-1829-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]