Okcident-Siberia Malaltebenaĵo
La Okcident-Siberia Malaltebenaĵo (ruse Западно-Сибирская низменность, Zapadno-Sibirskaja nizmennost kaj Западно Сибирская, Zapadno Sibirskaja) estas pejzaĝego en Siberio (Norda Rusio, Azio).
La geografia areo apartenas al la rusiaj pejzaĝegoj.
Geografio
La ampleksa Okcident-Siberia Malaltebenaĵo situas inter la montaro Uralo okcidente kaj la Meze Siberia Montaro oriente. Norde la ebenaĵo pere de la Jamala Duoninsulo limas al la Karska Maro. Same norde la ebenaĵo - sen klare difinita limo - najbaras al la Nord-Siberia Malaltebenaĵo, al kiu aldoniĝas la Tajmira Duoninsulo. Sudoriente limas diversaj Sudsiberiaj Montaroj kaj sudokcidente la Kazaĥa Sojlo.
Areo
La areo de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo ampleksas pli-malpli 2,5 milionoj da kvadrataj kilometroj. Tio estas - por komparo - proksimume la sepoblo de la areo de la ŝtato Germanio.
La tri plej grandaj riveroj
Urboj
La jenaj urboj situas plejparte en la sudo de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo (alfabete ordigite):
- Barnaul
- Ĥanti-Mansijsk
- Jekaterinburg (dum la sovetunia epoko Sverdlovsk)
- Kurgan
- Niĵnevartovsk
- Norilsk
- Novosibirsk
- Omsk
- Pavlodar
- Serov
- Surgut
- Tjumen
- Tomsk
- Ĉeljabinsk