Tjumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tjumen)
Tjumeno
ruse Тюмень
urbo
Vido al la urbo
Blazono
Oficiala nomo: Тюмень
Lando Rusio Rusio
Regiono Urala federacia regiono
Provinco Tjumena provinco
Parto de Tjumena provinco
Fervojo Transsiberia fervojo
Konataj lokoj
Stratoj
Rivero Turo
Situo Tjumeno
 - alteco 102 m s. m.
 - koordinatoj 57° 09′ 00″ N 65° 32′ 00″ O / 57.15000 °N, 65.53333 °O / 57.15000; 65.53333 (mapo)
Areo 698,5 km² (69 850 ha)
Loĝantaro 855 600 (2023)
Denseco 1 224,91 loĝ./km²
Fondita 1586
Urbestro Ruslan Kuĥaruk
Horzono MT (UTC+5)
Poŝtkodo 6250xx
Telefona antaŭkodo (+7)3452
Aŭtokodoj 72
OKATO 71 401
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Tjumena provinco
Situo enkadre de Tjumena provinco
Situo enkadre de Tjumena provinco
Situo de Tjumena provinco enkadre de Rusio
Situo de Tjumena provinco enkadre de Rusio
Situo de Tjumena provinco enkadre de Rusio
Vikimedia Komunejo: Tyumen
Retpaĝo: www.tyumen-city.ru
Map

TjumenoTjumenj (ruse Тюмень) estas urbo en Siberio, Rusio, kaj estas la ĉefurbo de Tjumena provinco. Ĝi situas laŭ la rivero Turo (Тура) (kiu enfluas en riveron Tobolon (Тобол)). La 1-an de januaro 2023 en la urbo loĝis 855 600 homoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Tjumeno.

Tjumeno estis la unua rusa urbo en Siberio, fondita en la 29-an de junio 1586 laŭ la ordono de la caro Feodor la 1-a sur la dekstra bordo de rivero Turo, ĉe enfluejo de rivero Tjumenko, apud la detruita tatara urbo Ĉimgi-Tura. En 1593 vojevodoj Jurij Bulgakov kaj Bogdan Vasiljev konstruigis tie lignan fortikaĵon kun turoj kaj antaŭurbo. La kremlo enhavis ok turojn, la Kristnaskan kaj Nikolan preĝejojn, salan, grenajn kaj alkoholan stokejojn, trezorejon, gardejojn, malliberejon, privatajn domojn kaj sidejojn de administracio. Tie loĝis ankaŭ veturigistoj (ruse ямщики), kiuj tamen poste translokiĝis al siaj plugataj teroj malantaŭ rivero Tjumenko, kie en 1605 formiĝis la veturigista kvartalo (ruse Ямская слобода). Trans rivero Turo formiĝis la tatara-buĥara kvartalo, kie origine loĝis negocistoj el Meza Azio. En 1616 apud la veturigista kvartalo, sur kabo ĉe enfluejo de rivero Babarinko estis fondita vira monaĥejo. Ĝis 1622 ĝi ne havis propran preĝejon. En tiu periodo sur bordo de Turo estis fondita ankaŭ virina monaĥejo kun la Elija-preĝejo[2].

Komence de la 17-a jarcento en Tjumeno troviĝis 570 kortoj, el kiuj ĉirkaŭ 50 situis ekster la fortikaĵaj muroj. En la urbo loĝis 1 6001 700 homoj. Fortikaĵo havis murojn nur de la flankoj direktitaj al rivero Tjumenko kaj la kampo dum la bordo de rivero Turo ne estis protektita ĝis 1630 kiam vojevodo Pron Izmajlov konstruigis muron ankaŭ tie. Aŭtune 1635 al Tjumeno venis taĉmento el 500 strelecoj, kiuj konstruis por si antaŭurbon ekster la fortikaĵaj muroj. En 1640-1642 vojevodo princo Grigorij Barjatinskij unuafoje konstruigis murojn ankaŭ trans rivero Turo, protektinte la tataran kvartalon kaj novaperintan kvartalon de rusaj ledfaristoj. En 1668 la ekstera fortikaĵo forbrulis, do oni konstruis novan muron, kiu ĉirkaŭis pli vastan areon proksimume je 400 metrojn for. Al antaŭurbo estis translokita la preĝejo de la Savinto (Tjumeno) dum en la urbo mem oni konstruis novan preĝejon kun kvarnivela sonorilturo. Tamen la nova muro protektis nur la plej atakeblajn lokojn dum kruta bordo de Turo restis ne protektita je distanco 730 metroj. La virina monaĥejo ekde nun situis ene de la muroj[3].

En 1687 en la fortikaĵo okazis incendio, do oni devis rekonstrui la damaĝitan muron kaj plurajn konstruaĵojn. Samjare oni destinis lokon por la Sofia korto, kie gastis pastraro venanta el Tobolsko. Komence de oktobro 1695 plia incendio detruis la Sofian korton, virinan monaĥejon, preĝejon de Savinto, Triunuo, Ĉefanĝelan, plurajn konstruaĵojn kaj 604 kortojn. Tiutempe en Tjumeno loĝis 2 750 homoj[3]. Post tio la Siberia prikazo ekkonsideris eblecon de brika konstruado. Oni planis konstrui brikan kremlon, sed fine aperis nur la brika Anunciacia katedralo sur la bordo de Turo. En julio 1705 dum incendio forbrulis 729 el 776 kortoj, la fortikaĵa muro kun la Savinta kaj Ornata turoj, virina monaĥejo, ĉiuj preĝejoj kaj sidejo de metropolito. En 1709 vojevodo Daniil Kopjev konstruigis novan muron, direktitan al kampo.

Regula urboplanado verŝajne aperis en 1635, kiam al Tjumeno venis 500 strelecoj, konstruintaj siajn domojn en antaŭurbo (ruse посад)[4]. En 1593-1596 la Tjumena kremlo jam havis muron el 106 trabaĵoj (ruse городня) kaj 8 turoj. La Savinta (ruse Спасская) kaj la Georga (ruse Егорьевская) turoj estis travetureblaj. La muro sekvis laŭlonge de la bordo de la rivero Tjumenko kaj baris la kabon dum la bordo de la rivero Turo restis malfermita. La muro estis 3,2 metrojn alta kaj havis 4 turojn direktitajn al la kampo[5]. La rekonstruita post tiu incendio urbo bone impresis vizitantojn, inter kiuj estis skota vojaĝanto John Bell[6].

Citaĵo
 La urbo Tjumeno estas bela kaj havas sufiĉe bonajn fortikaĵojn. Stratoj en ĝi estas vastaj kaj domoj estas konstruitaj laŭ rekta linio 
— John Bell. Travels from St. Petersburg, in Russia, to diverse parts of Asia.[6]

En 1728 estis konstruita nova ponto trans Tjumenko: 20 metrojn alta, 10 metrojn larĝa kaj 176 metrojn longa ĝi anstataŭigis la malnovan ponton, kiu iris suben kaj poste supren kaj estis malfacile traveturebla pro sia kruteco, speciale vintre. Ĝi sin apogis sur aron da trabaroj, kiuj altiĝis de sur rivero Tjumeno kaj havis truojn por tralasi ĝian fluon. En 1731 oni konstruis novan eksteran muron. En 1741 suma longeco de kremlaj muroj estis 547 metroj. De la kremlo ĝis la ekstera muro estis 1 172 metroj se mezuri laŭ bordo de Tjumenko. En la kremlo restis kelkaj administraj sidejoj, stokejoj kaj la Anunciacia preĝejo. En la antaŭurbo ekde 1724 funkciis doganejo, naŭ drinkejoj, gastokorto, ses paroĥaj preĝejoj. En la urbo loĝis ĉirkaŭ 4 160 homoj. En Tjumeno estis 982 kortoj, el kiuj 593 troviĝis en la fortikaĵo, 247 en la veturigista kvartalo kaj 142 trans rivero Turo[7].

En 1959 la urbo havis 150 mil loĝantojn.

En februaro 2020 apud Tjumeno estis lokitaj por kvaranteno 144 homoj, evakuitaj el Vuhano (Ĉinio) dum la pandemio de KOVIM-19. Post la fino de la dusemajna kvaranteno oni konfirmis mankon de infektitoj inter la evakuitoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Administraj distriktoj de Tjumeno: 1 — la Orienta, 2 — Kalinin, 3 — Lenin, 4 — la Centra.

La urbo situas sur ebenaĵo kaj estas dividita je kvar partoj per riveroj Turo, Tjumenko kaj la Transsiberia fervojo, kiuj iras tra ĝi de okcidento al oriento. La centra parto, limigita per riveroj Turo (norde) kaj Tjumenko (okcidente) kaj la fervojo (sude) formiĝis la unua kaj inkludas ĉefajn administrajn, edukajn, distrajn kaj komercajn areojn. Norde de la rivero Turo troviĝas Transriverejo (ruse Зарека), origine prikonstruita per privataj lignaj domoj, sed ekde la 1990-aj jaroj ĉiam pli aktive transformiĝanta je modernaj loĝkvartaloj. Okcidente de la rivero Tjumenko troviĝas Transtjumenko (ruse Затюменка), malnova areo prikonstruita duone de privataj lignaj domoj kaj duone de pluretaĝaj loĝdomoj. Sude de la fervojo situas areo, kiu ne havas komunan nomon kaj formiĝis ekde la 1930-aj jaroj, kiam apud la fervoja stacidomo aperis la unuaj domoj de fervojistoj. Nun tio estas rapide kreskanta areo, prikonstruata de pluretaĝaj domoj.

La urbo dividiĝas je kvar administraj distriktoj: la Centra (ruse Центральный), Kalinin (ruse Калининский), Lenin (ruse Ленинский) kaj la Orienta (ruse Восточный). La Centra distrikto okupas okcidentan parton de la centra areo kaj Transriverejon, Kalinin distrikto okupas Transtjumenkon kaj okcidentan parton de la transfervoja areo, Lenin distrikto okupas orientan parton de la centra kaj transfervoja areo kaj la Orienta distrikto okupas la plej novajn kaj aktive kreskantajn kvartalojn en sud-orienta parto de la transfervoja areo.

La urbo vastiĝas ĉefe en la orienta (en Transiverejo kaj la transfervoja parto) kaj suda direktoj, kie sur iam kultivitaj kampoj kreskas novaj kvartaloj de pluretaĝaj domoj. La centra parto de la urbo ne plu vastiĝas, ĉar okcidente ĝi estas limigita per rivero Tjumenko, oriente per industria zono, norde per la rivero Turo kaj sude per la fervojo. Okcidente de la urbo estas konstruataj novaj vilaĝoj, kie en propraj domoj loĝas plejparte urbanoj, do Transtjumenko mem ne multe kreskas. La samaj vilaĝoj aŭ kvartaloj rande de malnovaj vilaĝoj kreskas ankaŭ je ĉiuj aliaj direktoj je distanco ĝis 30 km for de la urbo. Oriente, inter la rivero Turo kaj la fervojo troviĝas industria zono, kiu daŭre kreskas.

Strato Respubliko.

La ĉefa strato de la urbo estas strato Respubliko, kiu etendiĝas je 11 km tra la tuta urbo de nord-okcidento al sud-oriento. Ĝi komenciĝas ĉe la fondoloko de la urbo ĉe enfluejo de rivero Tjumeno al Turo kaj iras tra la tuta centra areo sur la dekstra bordo de Turo. Samloke komenciĝas la dua laŭ graveco strato en la urbocentro — strato Lenin, kiu iras paralele al strato Respubliko dum 2,5 km tra la tuta historia urbocentro. Oni planas komplete rekonstrui ĝin surbaze de plej modernaj arkitekturaj solvoj por faciligi promenadon kaj doni al la strato unuecan aspekton.

Grandan trasportan signifon havas strato Melnikaite (ruse Мельникайте), kiu iras de nordo al sudo, kruciĝante kun strato Respubliko pli-malpli ĉe ties mezo, kaj ligas Transriverejon, la centran kaj la transfervojan areojn. Ĝi laŭplane transformiĝas je la strato kun senhalta trafiko, kie veturiloj sekvos laŭ ses vojstrioj, evitante haltojn danke al konstruataj viaduktoj kaj supervojaj pasejoj. Gravas ankaŭ strato Permjakov (ruse Пермякова), kiu komenciĝas en orienta parto de la centra areo kaj ligas ĝin kun la transfervoja parto.

Mapo de Tjumeno. La 1920-aj jaroj.

En Transriverejo la plej gravaj veturejoj estas stratoj Druĵbi (ruse Дружбы, do Amikeco) kaj strato Tobolskij trakt (ruse Тобольский тракт, do Tobolska landvojo), el kiuj la unua iras de sudo al nordo kaj la dua de okcidento al oriento, poste transformiĝante je ŝoseo al Tobolsko. En Transtjumenko la plej gravaj estas stratoj Jamskaja kaj Lunaĉarskij, kiuj iras de nordo suden paralele unu al la alia. En la transfervoja parto plej gravas stratoj 30 Let Pobedi (ruse 30 лет Победы, do 30 jaroj de la Venko) kaj strato Ŝirotnaja (ruse Широтная, do Latituda), kiuj iras de okcidento al oriento — la unua tuj sude de la fervojo kaj la dua paralele al ĝi 1 km pli sude, markante limon de la urbo, kiu ekzistis ĝis la 1990-aj jaroj.

Akvejoj en Tjumeno konsistas ĉefe el lagoj, parto de kiuj estas artefaritaj, formiĝintaj kiel fosaĵoj post elpreno de argilo por brikfarado (ĉefe en la centra areo). La plej granda rivero estas Turo, trans kiu iras unu piedira kaj pluraj aŭtomobilaj pontoj, kies nombro daŭre kreskas. Sur la dekstra bordo estas konstruita 3 km longa kajo — la sola en Rusio, kiu havas promenejojn en kvar niveloj. En 2021 malfermiĝos kajo ĉe la maldekstra bordo, 1 km longa. La rivero Tjumenko, ĉe kies enfluejo en Turo estis fondita la urbo, origine estis malgranda kaj pro aktiva prikonstruado de ĉebordaj areoj, kaj poluado per forĵetakvoj kaj rubaĵoj, transformiĝis je senviva akvejo, tre magra kaj grandparte fluanta subtere. Ĝi formis grandajn ravenojn, kiuj iras tra la historia urboparto kaj estas poiomete prikonstruataj kaj ebenigataj. Pro aktiva poluado, naĝado estas permesita nur en kelkaj lagoj kaj riveretoj rande de la urbo, kies listo estas ĉiujare publikigata de la aŭtoritatoj.

Kajo de rivero Turo.

En la urbo ekzistas dekoj da skvaroj kaj parkoj, plejparte bone aranĝitaj por vizitado, sportumado, familia ripozado kaj infanludoj. En la centra areo la plej rimarkindaj estas la skvaroj Historia, Nemcov, Lerneja, Eksterurba, Jakov Neumojev kaj la urba arbaro Gilova bosko kun areo 78 hektaroj. Oni planas aldoni al Gilova bosko pliajn areojn norde kaj krei la plej grandan parkon en Eŭropo kun areo pli ol 600 hektaroj. En Transriverejo la plej rimarkinda estas la bosko de Jurij Gagarin, kiu estas natura kaj historia rezervejo, havas areon je 105 hektaroj kaj etendiĝas laŭlonge de strato Tobolskij trakt. En la transfervoja parto plej rimarkindas la skvaro Komsomola, bone adaptita por familia ripozado. Ĉe la okcidenta urborando troviĝas la eko-parko Zatjumenskij, kiu havas statuson de natura rezervejo kaj areon je 77 hektaroj. Ĝi estas adaptita por subĉiela sportumado, infanludoj, biciklado, sketado kaj aliaj libertempaj aktivadoj. Ĉe nord-okcidenta urborando, en Transriverejo troviĝas granda arbaro, preskaŭ tute okupita je feriejoj.

Placoj troviĝas plejparte en la centra areo. La plej grandaj estas Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno, kie okazas ĉefaj urbaj festoj, kaj Placo de Memoro, sur kiu okazas patriotaj kaj militaj eventoj. Rimarkindas ankaŭ Placo de Unueco kaj Konsento, Historia placo kaj la Centra placo. La du plej grandaj bulvardoj ankaŭ troviĝas en la centra areo — Kolora bulvardo kaj Tekutjev-bulvardo, el kiuj la unua servas kiel ĉefa amuzejo kun pluraj amuziloj kaj spektoradego.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nombro[redakti | redakti fonton]

Tjumeno de 1624 ĝis 2021
1624[8] 1741[9] 1856[10] 1859 1868 1869 1897 1912 1913[10]
479 4160 11 200 13 186 14 408 13 824 29 500 32 236 39 200
1923[11] 1926 1931[12] 1933[13] 1939[14] 1956[15] 1959[16] 1962[10] 1967[10]
43 426 50 340 57 970 64 600 79 205 125 000 150 195 174 000 240 000
1970[17] 1973[10] 1975[18] 1976[19] 1979[20] 1982[21] 1985 1986[19] 1987[22]
268 526 299 000 330 000 330 000 358 992 387 000 430 000 432 000 456 000
1989 1990[23] 1991[23] 1992[23] 1993[23] 1994[23] 1995[23] 1996[23] 1997[23]
476 869 486 000 494 000 496 000 493 000 491 000 492 000 495 000 499 000
1998[23] 1999[23] 2000[23] 2001[23] 2002[23] 2003[23] 2004[23] 2005[23] 2006[23]
500 000 503 800 503 400 500 200 510 720 510 700 510 300 538 300 542 500
2007[23] 2008[23] 2009[23] 2010[23] 2011[23] 2012[23] 2013[23] 2014[23] 2015[23]
549 900 560 000 570 350 581 900 581 800 609 700 634 200 679 900 697 040
2016[23] 2017[23] 2018[23] 2019[23] 2020[23] 2021[24] 2022[25] 2023[1] -
720 600 744 600 768 400 788 700 807 300 816 800 828 600 855 600 -

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2010 en la urbo loĝis reprezentantoj de jenaj etnoj[26].

Etno Nombro, homoj (%)
rusoj &0000000000448186.000000448 186 (74,4 %)
tataroj &0000000000053984.00000053 984 (16,1 %)
ukrainoj &0000000000009312.0000009 312 (1,7 %)
azeroj 6153 (1,1 %)
armenoj 5226 (0,9 %)
germanoj 3480 (0,6 %)
kazaĥoj 2971 (0,5 %)
ĉuvaŝoj 2792 (0,5 %)
belorusoj 2224 (0,4 %)
taĝikoj 2024 (0,4 %)
aliaj &0000000000018071.00000018 071 (3,4 %)
Sume &0000000000554423.000000554 423

Mankas datumoj pri etna aparteno de 50 323 homoj[26].

Dinamiko[redakti | redakti fonton]

En 2021 Tjumeno estis agnoskita la dua plej rapide kreskanta urbo en Eŭropo, kun loĝantaro kreskanta averaĝe je 1,88% jare[27].

En 2020 loĝantaro de la urbo kreskis je 9 516 homoj kaj atingis 816 800 homoj. Dum tiu jaro en Tjumeno naskiĝis 11 037 infanoj (98,0% de 2019) kaj mortis 8 039 (122,2%). Fekundindico por 1 000 homoj en 2020 malkreskis je 3,5% (en Rusio ĝenerale je 3,0%) kaj egalas al 9,8. Mortindico por 1 000 homoj en 2020 kreskis je 20,7% kaj atingis 9,9 (en Rusio ĝenerale ĝi kreskis je 17,9% kaj atingis 14,5). Konsiderante ambaŭ indicojn natura kresko malaltiĝis je 36,0% kaj konsiistigis 2 998 homoj (en Rusio ĝenerale okazis malkresko je 688 700 homoj)[28].

Migrada kresko en 2020 malaltiĝis je 53,2% ĝis 6 518 homoj, inkluzive de: regiona migrado — 4 822 homoj (78,5% de 2019), interregiona migrado — 1 831 homoj (81,5%), migrado el la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj60 homoj (1,2%). Okazis malkresko pro elmigrado de civitanoj de la aliaj landoj je 195 homoj (en 2019 okazis kresko je 412)[28].

En 2021 en la urbo naskiĝis 11 039 infanoj. Natura kresko estis 1 622 homoj, migrada kresko — 10 377, inkluzive de 4 858 alvenintoj el Tjumena provinco[29].

Klimato[redakti | redakti fonton]

La tjumena klimato ĝenerale estas la modera kontinenta (transira formo de la modera kontinenta al la kontinenta). Sedimentaĵoj malabundas, averaĝe 480 mm jare, ĉefe somere. Vetero ofte kaj draste ŝanĝiĝas. Minimuma temperaturo je -52.4 ⁰C estis registrita la 17-an de februaro 1951, la somera maksimumo estis +44.5 ⁰C.

Tjumeno[30] Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) −10,7 −8,1 0,1 9,4 17,7 23,3 24,5 21,2 14,7 7,3 −3,5 −9,1 −9,3 9,1 23 6,2 7,2
Averaĝa temp.C) −15 −18,3 4,3 7,7 11,3 17,1 18,8 15,8 9,6 3,1 −7 −12 −15,1 7,8 17,2 1,9 3
Averaĝa plej malalta temp.C) −19,2 −18,1 −10,3 −1,3 5,4 11,3 13,6 11,1 5,4 −0,4 −10,4 −16,9 −18,1 −2,1 12 −1,8 −2,5
Absoluta plej alta temp.C) 5,6 6 23,1 25,7 28,9 37,2 40,5 37,4 35,2 30,1 18,8 11,7 11,7 25,7 40,5 35,2 37,2
Absoluta plej malalta temp.C) −46,2 −50,4 −29,4 −19,5 −7,2 0,9 2,5 −1,4 −5,6 −22,7 −29 −48,2 −48,2 −29,4 0,9 −22,7 −50,4


Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Tjumena Provinca Drama Teatro.
La Tjumena Provinca Muzeo de Ivan Slovcov.

En la urbo funkcias pluraj teatroj: la Tjumena Provinca Drama Teatro (sur la Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno), la pupteatro (inter stratoj Respubliko kaj Lenin), la junulara teatro de V. S. Zagorujko "Angaĵement" en la transfervoja parto, la junulara teatra centro Kosmos (en strato Respubliko). Haveblas la filharmonio, urba simfonia orkestro kaj ok kulturdomoj[28], inter kiuj rimarkindas Neftjanik (Naftisto), Ĵeleznodoroĵnik (Fervojisto) kaj Stroitel (Konstruisto), ankaŭ nomata la Domo de Naciaj Kulturoj, ĉar tie sidas etnaj komunumoj kaj okazas respektivaj eventoj. Sur Kolora bulvardo tutjare funkcias la Tjumena Ŝtata Cirko. Koncertoj kaj konkursoj okazas ankaŭ en la eventejo Zolotije Vorota Sibiri (ruse Золотые ворота Сибири, do Oraj Pordoj de Siberio, la Sportpalaco kaj en aliaj ejoj.

La Tjumena Provinca Muzeo de Ivan Slovcov sidas en granda konstruaĵo en la urbocentro kaj havas plurajn filiojn, inter kiuj menciindas la Malnova Urbodomo ĉe strato Lenin, la Kontoro de Vaporŝipejo (ruse Контора пароходства) sur la Kajo de rivero Turo, la arkeologia muzejo-rezervejo ĉe la lago Andrejevskoje eksterurbe kaj la plurmedia muzeo "Rusio — Mia Historio" en la urbocentro. Porinfanaj kaj junularaj eventoj ofte okazas en Domo de Junpioniroj (ruse Дом пионеров) ĉe strato Lenin, en Domo de Juna Teknikisto kaj la Centro de Turismo kaj Loka Historio (ĉiuj en la centra areo).

Legohalo de la Tjumena Provinca Scienca Biblioteko.
Librofoiro sur la Placo de Suno.

27 municipaj bibliotekoj funkcias en ĉiuj urbopartoj[28], inkluzive de la urba biblioteko kaj la junulara biblioteko. Haveblas ankaŭ la provinca infana bviblioteko kaj la Tjumena Provinca Scienca Biblioteko de Dmitrij Mendelejev. Tiu lasta estis komplete rekonstruita en 2009 kaj perfekte ekipita per plej modernaj teknikaĵoj. Ĝi estas samtempe filio de la cifereca Prezidanta Biblioteko de Boris Jelcin — la unua en Rusio. Ĉiu altlernejo, teknikumo, profesia lernejo aŭ mezlernejo ankaŭ havas propran bibliotekon. Ĉe strato Pervomajskaja troviĝas la Centro de Literaturo kaj Loka Historio, kiu estas filio de la urba biblioteko kaj servas kiel ekspoziciejo pri la fama verkisto Vladislav Krapivin, naskiĝinta en Tjumeno, vendejo de libroj de lokaj aŭtoroj kaj renkontiĝejo por lokaj verkistoj, poetoj kaj historiistoj.

Funkcias pluraj librovendejoj, inter kiuj dominas tiuj de la tutlanda ĉeno Ĉitaj-Gorod (ruse Читай-Город, do Legu-Urbo). La plej granda loka librovendejo estas Znanije (ruse Знание, do Scio), kie haveblas la plej granda elekteblo de lokaj eldonaĵoj. En la aĉetcentroj Goodwin kaj Premier staras bretaroj, kie eblas lasi aŭ preni senpage librojn kadre de librokruciĝo.

En la sovetia epoko ekzistis pluraj kinejoj, kiuj sidis en apartaj konstruaĵoj, sed en la 1990-aj ĉiuj ili kolapsis, estis fermitaj kaj plejparte detruitaj aŭ adaptitaj por aliaj celoj. En la urbo tamen funkcias pluraj kinejoj, kiuj troviĝas en aĉetcentroj kaj proponas vastan gamon de filmoj. Kutime ĉiu kinejo havas kelkajn halojn kaj kafejon.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Infanĝardeno N 135.
Infanĝardeno N 183.

Infanĝardenoj funkcias en ĉiu kvartalo, escepte de tiuj novaj kie foje necesas atendi kelkajn jarojn ĝis ilia apero. Normale temas pri aparta duetaĝa konstruaĵo kun vasta ĉirkaŭbarita tereno, enhavanta diversajn amuzilojn kaj destinita por promenado de infanoj. Lokoj en infanĝardenoj malsufiĉas, do ofte patrinoj registriĝas en atendovico tuj post naski la bebon kaj la vico venas kial la bebo havas tri jarojn. Ekzistas ankaŭ pli ol 10 privataj infanĝardenoj.

En la urbo funkcias ĉirkaŭ cent mezlernejoj, kies nombro en lastaj jaroj formale malkreskis, ĉar pluraj lernejoj estas unuigataj por redukti administran personaron kaj tiel malaltigi elspezojn. Normale mezlernejo situas en aparta konstruaĵo, du ĝis tri etaĝojn alta, kun propra sprothalo, foje kun naĝejo kaj apuda tereno adaptita por sportumado kaj komunaj aranĝoj. Ĉiujare estas konstruataj po kelkaj novaj lernejoj, ĉefe en novaj kvartaloj aŭ anstataŭ tiuj malnovaj, tiukaze detruataj. Ekzistas kelkaj lernejoj por handikapuloj, adaptitaj al specifaj bezonoj de respektiva grupo, rilataj al aŭda, via aŭ alia handikapo. Iuj lernejoj havas specialiĝon, do pli atentas la anglan lingvon, matematikon aŭ aliajn fakojn. La urbo estas dividita je sektoroj, distribuitaj inter lernejoj. Laŭleĝe lernejo devas akcepti ĉiujn infanojn, registritajn en ĝia areo; infanoj el aliaj areoj akcepteblas nur se haveblos vakaj lokoj en respektivaj klasoj. Ĉiu lernejo havas retejon, kie estas publikigataj tiuj kaj aliaj informoj. La gepatroj povas kontroli hejmajn taskojn, poentojn kaj aliajn aferojn rilatajn al lernado de siaj infanoj per Interreto. Funkcias reto da lernejaj busoj, kiuj ĉiutage transportas al la urbo kaj reen infanojn el apudaj vilaĝoj, kies gepatroj deziras ke iliaj infanoj frekventu urbajn lernejojn.

Lernejo N 25.
Jura instituto de la Tjumena Ŝtata Universitato.

Ekzistas pluraj fakaj lernejoj, kie eblas jam post la naŭa lernojaro de mezlernejo ricevi profesion, kutime laboristan. Ĉiuj lernejoj estas antaŭnelonge riparitaj kaj bone ekipitaj, kaj havas proprajn sidejojn, kutime tri aŭ kvar etaĝojn altajn. La lernado estas senpaga por tiuj, kiuj sukcesis abiturientiĝi kadre de municipa kvoto. Sed la konkurso estas alta kaj foje superas tiun en altlernejoj. Same okazas en teknikumoj, kiuj preparas fakulojn por ligna, maŝinkonstrua kaj aliaj industrioj. Ĉiu lernejo havas propran retejon.

En la urbo funkcias ses ŝtataj altlernejoj. La Tjumena Ŝtata Universitato estas klasika universitato, kreita surbaze de la Tjumena Agrikulturo-Pedagogia Instituto, establita en 1930[31]. Ĝi konsistas el 14 institutoj, kies sidejoj situas plejparte en la historia urbocentro. En la universitato studas pli ol 20 mil studentoj, el kiuj 2500 estas eksterlandanoj, venintaj el 35 landoj[32]. Por eksterlandaj studentoj estis konstruita komforta amasloĝejo, ankaŭ situanta en la historia urbocentro. La universitato havas propran liceon.

La Tjumena Industria Universitato.
Tjumena Agrikultura Universitato.

La Tjumena Industria Universitato estis establita en 1963 kiel la Tjumena Industria Instituto, poste alinomita je la Tjumena Naftogasa Universitato kaj en 2016 ricevis la nunan nomon[33]. Ĝi havas sep institutojn kaj kvar filiojn, kolegion kaj liceon. En la universitato studas pli ol 32 mil studentoj, inkluzive de 1500 eksterlandanoj. La universitato preparas fakulojn por la naftogasa industrio, konstruado, maŝinkonstruado, transporto ktp. Ĝiaj sidejoj situas plejparte en la urbocentro.

La Tjumena Agrikultura Universitato de Norda Transuralio estis fondita kiel la Tjumena Agrikultura Instituto en 1959 surbaze de la Tjumena Agrikultura Teknikumo, establita en 1919. En 1995 ĝi ŝanĝis la nomon al la Tjumena Ŝtata Agrikultura Akademio kaj en 2012 ricevis la aktualan nomon. Ĝi havas ses institutojn. La ĉefsidejo situas en la domo N 7 en strato Respubliko, unu el plej belaj en la urbo, origine konstruitan por la Tjumena Aleksandra Reala Lernejo. Ĝi havas ankaŭ plurajn aliajn konstruaĵojn, kiuj plejparte situas ĉe la okcidenta urborando. Tie troviĝas ankaŭ du amasloĝejoj, stadiono, naĝejo, skia bazo kaj agrikulturaj kampoj de la universitato.

La Tjumena Ŝtata Medicina Universitato.
La Tjumena Ŝtata Instituto de Kulturo.

La Tjumena Ŝtata Instituto de Kulturo estis fondita en 1991 kaj plurfoje ŝanĝis sian nomon. Nun ĝi konsistas el kolegio de la artoj kaj tri fakultatoj: de muziko, teatro kaj koreografio; dezajno, vidaj artoj kaj arkitekturo; sociala-kulturaj teknologioj. La instituto preparas artistojn, aktorojn, muzikistojn, fakulojn por la turisma, distra kaj aliaj industrioj. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en la impona historia domo N 19 en strato Respubliko kaj la aliaj estas dismetitaj tra la urbocentro.

La Tjumena Ŝtata Medicina Universitato estis fondita en 1963 kiel instituto, en 1995 ricevis statuson de akademio kaj en 2011 iĝis la universitato[34]. En ĝi studas 5000 studentoj, inkluzive 100 eksterlandanojn[35]. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj situas kompakte en la urbocentro, ĉirkaŭ la skvaro de Aleksandr Moisejenko, kiu estis ĝia rektoro en 1970-1976[34]. En la ĉefsidejo funkcias ankaŭ universitata kliniko, fondita en 1996 kaj vizitebla por ĉiuj dezirantoj[36].

Studentoj de la Tjumena Supera Milita-Inĝeniera Lernejo dum la Venkotago.
La Arkitektura Instituto.

La Tjumena Supera Milita-Inĝeniera Lernejo de marŝalo de la inĝenieraj trupoj A. I. Proŝlakov formiĝis surbaze de la Tallina Milita-Infanteria Lernejo, establita en 1940. Plurfoje reorganizita, en 2004 ĝi ricevis la nunan nomon[37]. Ekde 2010 ĝi preparas ankaŭ militistojn por armeoj de 34 landoj, ĉefe por tiuj el Afriko kaj Proksima Oriento[38]. La lernejo situas en Transtjumenko sur granda ĉirkaŭbarita areo kaj havas ekzercejon ĉe lago Andrejevskoje ĉe la orienta urborando. La studentoj partoprenas en ĉiutaga parado okaze de la Venkotago, inkluzive tiujn eksterlandajn, kiuj marŝas en uniformoj de siaj armeoj kaj sub iliaj standardoj.

Funkcias ankaŭ pluraj sportaj kaj kvin artaj lernejoj[28], infanaj kaj junularaj kluboj.

Religio[redakti | redakti fonton]

La Oranta katedralo.
La Monaĥejo de Sankta Triunuo.

En la urbo tradicie estas prezentitaj ĉiuj mondreligioj, kion simbolas strato Lenin, ĉe kiu komence de la 20-a jarcento funkciis unu romkatolika kaj du ortodoksaj preĝejoj, moskeo kaj sinagogo. Plejparto de la kredantoj estas ortodoksuloj, anoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Je ilia dispono estas du monaĥejoj (la vira monaĥejo de Sankta Triunuo kaj la virina Dipatrina-Kristnaska monaĥejo), pluraj preĝejoj kaj kapeloj. La katedralo estas la Oranta preĝejo, situanta en la historia urbocentro. En aliaj ortodoksaj preĝejoj menciindas ankaŭ la Preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo kaj la Preĝejo de la Savinto, situantaj ĉe strato Lenin, kaj la Anunciacia preĝejo, konstruita en la 2000-aj jaroj en la novaj kvartaloj de la transfervoja areo.

Romkatolikoj estas ĉefe poloj — posteuloj de ekzilitoj de la cara epoko. Diservoj okazas en la Preĝejo de Sankta Jozefo ĉe strato Lenin. Pastroj kaj monaĥinoj, laborantaj tie, tradicie venas el Pollando. Kresko de la armena diasporo kaŭzis multiĝon de adeptoj de la Armena Apostola Eklezio, do en 2019 en nord-okcidenta parto de Transriverejo komenciĝis konstruado de la armena preĝejo de Mesrop Maŝtoc. Funkcias ankaŭ diversaj protestantaj eklezioj, kiuj havas proprajn preĝdomojn.

La preĝejo de Sankta Jozefo.
La sinagogo.

Islama komunumo tradicie konsistis el tataroj (volgaj kaj siberiaj), al kiuj dum la sovetia epoko aldoniĝis baŝkiroj, venintaj por partopreni kreadon de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso kaj ekde la disfalo de Sovetunio en 1991 amase venas islamanoj el Meza Azio (taĝikoj, uzbekoj, kazaĥoj, kirgizoj) kaj Kaŭkazio (azeroj, ĉeĉenoj, inguŝoj, ktp). Tio grave ŝanĝis la komunumon, al kiu aldoniĝis granda ŝijaisma elemento kaj kiu plurloke disiĝis je du partoj — lokanoj (tataroj kaj baŝkiroj) kaj alvenintoj. Tiuj ĉi partioj ofte kverelas, akuzante unu la alian: lokanoj nomas alvenintojn ekstremistoj kaj tiuj reciproke nomas ilin malfideluloj. Funkcias du moskeoj — unu en la centra areo (strato Melnikaite) kaj alia en nord-okcodenta parto de Transriverejo, tradicie enloĝata de islamanoj. En majo 2018 oni anoncis konstruadon de la nova ĉefmoskeo fine de strato Respubliko. Ĝi havos preĝohalon por 1 500 homoj kaj klerigan centron, kie studos imamoj. Tio estos la plej granda moskeo en Tjumena provinco[39][40].

Judoj malmultas kaj preĝas en sinagogo, situanta en la historia urbocentro, kelkdek metrojn for de strato Lenin. Ĝi estis malfermita en 1912, fermita en 1930 kaj malfermita denove en 2001. Ekde 2011 en la urbo ekzistas ankaŭ ĥasidisma komunumo[41]. En 2022 oni anoncis konstruadon ĝis 2027 de la duetaĝa Juda kultura-kleriga centro kun areo 2 140 m2, kiu devos aperi en apudaj kvartaloj kaj enhavi interalie ĥasidisman sinagogon[42][43][44].

Ekde la 1990-aj jaroj ekzistas ankaŭ komunumoj de vajŝnavoj, rusaj paganoj kaj diversaj sektoj, kiuj okupas marĝenajn poziciojn.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Sportejo La Centra.
Atletikejo ĉe strato Lunaĉarskij.

En la urbo funkcias pluraj sportejoj kaj sportaj kluboj, regule okazas sportaj konkursoj, inkluzive de naciaj kaj internaciaj. Plej popularaj estas futbalo, futsalo, volejbalo, basketbalo, glacihokeo, naĝado, kurado, marŝado, skiado, fitneso kaj diversaj luktosportoj. La urbo havas profesiajn teamojn: Tjumen (futbalo, futsalo, volejbalo) kaj Rubin (glacihokeo). Haveblas ankaŭ amatora rugbea teamo Dinamo-Tjumen.

Subĉiela ludkampo.
Stafeto sur strato Respubliko.

Inter plej rimarkindaj sportejoj menciindas stadiono la Centra (ruse Центральный), samnoma atletika sportejo, Sportpalaco, la Centro de Ĵudo, komplekso Zodĉij kun 50-metra naĝejo, atletikejo ĉe strato Lunaĉarskij, la Tenisa centro ĉe strato Fjodorov, naĝejo de la Tjumena Ŝtata Universitato, la Centro de Olimpika Rezervo, glacihokiejo Junost (ruse Юность, do Junularo). Ekzistas ankaŭ pluraj malpli grandaj stadionoj, sportejoj, sportlernejoj, sportaj sekcioj, areoj por subĉiela sportumado, sportejoj de edukaj kaj komercaj organizaĵoj. Fitnes-centroj ekzistas en ĉiu kvartalo kaj en multaj aĉetcentroj. En multaj kortoj, parkoj kaj ĉe mezlernejoj haveblas ludejoj por futbalo, volejbalo, basketbalo, foje por glacihokeo.

Ĉirkaŭ la urbo troviĝas pluraj ripozejoj kaj feriejoj, kiuj proponas vastan gamon de eblecoj por sportumado, inkluzive de marŝado, kurado, naĝado, piedpilkaj ludoj, skiado, biciklado ktp. Apud la urbo troviĝas granda biatlona centro Perlo de Siberio (ruse Жемчужина Сибири), kie regule okazs altnivelaj konkuroj. Ĉe la okcidenta urborando sur kampoj okazas aŭtaj konkuroj. Aŭtune ĉiujare okazas maratono, por kio oni fermas kelkajn centrajn stratojn; same okazas foje por stafeto. Dum la Urbotago fine de julio okazas pluraj subĉielaj sportaj eventoj kiel montgrimpado laŭ specialaj muroj, levado de pezaĵoj ktp. Sufiĉe popularas ankaŭ vintra naĝado, kies ŝatantoj havas propran klubon kaj aranĝas diversajn konkurojn kaj regulan naĝadon en lagoj.

Medicino[redakti | redakti fonton]

La kliniko de Evgenij Niginskij.
Polikliniko N 3.

En la urbo funkcias pluraj municipaj poliklinikoj, kiuj troviĝas en ĉiu urboparto; ilia nombro konstante kreskas, ĉefe pro konstruado de la novaj ejoj en novaj kvartaloj. Ili akceptas ĉiujn pacientojn, registritajn en respektiva areo, kadre de la nacia sanasekura sistemo, do senpage. Iuj servoj, ne inkluzivitaj en ĝeneralan liston, estas pagendaj. Funkcias ankaŭ municipaj stomatologiaj kaj infanaj poliklinikoj, same senpagaj.

Gravedulinojn akceptas virinaj konsultejoj, kiuj observas ilian staton ekde gravediĝo ĝis akuŝo, kio kutime okazas en unu el municipaj akuŝejoj. Pli komplikaj akuŝoj okazas en la perinatala centro ĉe strato Daudelnaja, kiu malfermiĝis en 2006. Ĝi havas modernan ekipaĵaron kaj fakulojn, kio ebligas savi eĉ tre etajn frunaskitojn. Ekzistas ankaŭ privataj klinikoj, prizorgantaj gravedulinojn kaj proponantaj akuŝajn servojn. La plej granda el ili estas la perinatala centro Patrino kaj Bebo (ruse Мать и дитя), kiu malfermiĝis en 2019 kaj estis konstruita kun subteno de la provinca registaro. Kelkaj klinikoj proponas ankaŭ servon pri eksterkorpa koncipo, kiu ebligas gravediĝi al virinoj, malsukcesintaj fari tion per natura vojo. Tiuj ĉi centroj estas privataj, sed parton de pacientoj ili akceptas kadre de la municipa kontrakto, do senpage.

La Federacia Neŭrokirurgia Centro.
La haŭta-venerologia dispanserio.

Paralele funkcias multege da privataj klinikoj, inkluzive de stomatologiaj, infanaj ktp. Ili troviĝas preskaŭ en ĉiu kvartalo kaj varias de etaj ejoj kun kelkaj ĉambroj ĝis pluretaĝaj poliklinikoj kun moderna aparataro. Ofte tie konsultas libertempe kuracistoj el municipaj klinikoj kaj hospitaloj aŭ instruistoj de la Tjumena Ŝtata Medicina Universitato. El privataj klinikoj menciindas Doktoro Arbitajlo (ruse Доктор Арбитайло), nomita laŭ ĝia fondinto kaj posedanto kaj havanta plurajn filiojn tra la urbo, bone ekipitajn kaj kun komforta priservado. Famas ankaŭ la kliniko de Evgenij Niginskij, nomita laŭ ĝia fondinto kaj direktoro dum 20 jaroj. Origine ĝi nomiĝis Geologo, ĉar apartenis al la geologia organizaĵo kaj priservis ĝiajn kunlaborantojn. Nun ĝi estas posedaĵo de akciula kompanio, establita de la registaro de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto kaj plu akceptas pacientojn el tiu regiono, sed ankaŭ ĉiujn dezirantojn — kontraŭ pago aŭ kadre de sanasekuraj kontraktoj. Propran klinikon havas ankaŭ la Tjumena Ŝtata Medicina Universitato.

Ĉiuj klinikoj kaj hospitaloj havas retejojn, per kiuj eblas registriĝi por vizito al elektita kuracisto. En municipaj klinikoj atendado povas daŭri kelkajn tagojn aŭ eĉ semajnojn, en tiuj privataj kutime eblas viziti kuraciston en la sama aŭ sekva tago. En privataj klinikoj oni povas laŭplaĉe trapasi iujn ajn ekzamenojn kaj esplorojn, ankaŭ rapide. Funkcias pluraj sendependaj laboratorioj, kiuj ebligas fari ekzamenojn de urino kaj sango. Ekzamenado kutime daŭras unu tagon, maksimume kelkajn (se oni faras tion en Moskvo) kaj rezultoj venas retpoŝte.

La osteopatia kliniko Osteomed.
Kliniko Doktoro Arbitajlo en strato Minskaja.

Provincaj hospitaloj havas plurajn konstruaĵojn kaj estas grupigitaj en tri lokoj: N 1 ĉe strato Kotovskij kaj en vilaĝo Patruŝevo ĉe la suda urborando kaj N 2 ĉe strato Melnikaite. Tiu lasta plej ofte servas kiel deĵora hospitalo, akceptanta urĝajn pacientojn, dum hospitalo en Patruŝevo, konstruita en la 1990-aj jaroj, estas la plej moderna kaj bone ekipita. Ĉe strato Komsomolskaja situas infekta hospitalo, ĉe strato 50 jaroj de Oktobro — infana hospitalo. En vilaĝo Patruŝevo funkcias ankaŭ la Federacia Neŭrokirurgia Centro kaj iom norde situas la provinca psikiatria hospitalo kaj la provinca buroo de juĝa-meidinca ekspertizo, plenumanta nekroskopiojn.

Ekzistas ankaŭ specifaj hospitaloj por malliberuloj kaj senhejmuloj. Specifaj malsanoj estas kuracataj en la provincaj oftalmologia, haŭta-venerologia, neŭrologia, narkologia, kontraŭtuberkuloza dispanserioj. La onkologia hospitalo estis en 2014 alinomita al la Medicina Urbo. Haveblas ankaŭ hospico, rehabilita centro kaj aliaj specialaj organizaĵoj. La kardiologia centro en strato Melnikaite estas parto de la Akademio pri Sciencoj de Rusio kaj havas grandan klinikon, kiu akceptas pacientojn surbaze de municipaj kontraktoj, tiuj sanasekuraj aŭ kontraŭ pago. Krom konsultado ĝi plenumas ankaŭ komplikajn operaciojn ĉe la koro, manipulante ilojn enigitajn je arterioj.

Kliniko por senhejmuloj Bogadelnja.
Apoteko en strato Respubliko.

Apotekoj abundegas kaj haveblas preskaŭ en ĉiu domo, foje kelkope. Plejparto de la kuraciloj aĉeteblas sen receptoj, sed foje ankaŭ ilin oni vendas libere (krom tiuj narkotikaj). Per specialaj serĉiloj eblas trovi necesan kuracilon kaj rezervi ĝin en respektiva apoteko. Ĉirkaŭ la urbo kaj urborande funkcias pluraj sanatorioj, proponantaj kuracadon per medicinaj proceduroj, fizikaj akitvadoj, salubriga ŝlimo, minerala akvo kaj freŝa aero. Privataj kaj foje ankaŭ municipaj klinikoj proponas ankaŭ servojn de tradicia medicino kiel homeopatio, kuracherboj, ĉina tradicia medicino, osteopatio, diversaj masaĝoj ktp.

Funkcias municipa kaj pluraj privataj veterinaraj klinikoj, proponantaj vastan gamon da servoj, inkluzive operaciadon.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

La urbo estas sufiĉe sekura. En januaro — marto 2022 por ĉiuj 100 mil loĝantoj de Tjumena provinco estis registritaj 5 748 krimoj (Moskvo — 35 425, Sankt-Peterburgo — 19 394)[45].

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gilova bosko (ruse Гилёвская роща) estas la parko forme de urba arbaro en Tjumeno. Ĝi situas en la orienta parto de la urbo, plejparte ĉirkaŭita de industria zono. Ĝia areo estas 78,84 hektaroj. Vizitado estas libera kaj senpaga.

La malnova urbodomo konata kiel la Urba Dumao estis la sidejo de la urba administracio, en 1922 transformita je muzeo. Ĝi situas ĉe la komenco de strato Lenin.

Gastokorto estas longa duetaĝa konstruaĵo, kiu situas komence de strato Respubliko. Ĝi estis konstruita en 1848 por gastoj, kiel oni nomis aliurbajn negocistojn, venintajn por vendi siajn varojn. Tie okazis foiroj kaj ĉiutaga vendado. Poste la ejo estis transformita je militkomisarejo kaj altlernejo.

La Preĝejo de Sankta Jozefo situas en strato Lenin N 7. Ĝi estis konstruita en 1903-1906 de la pola komunumo kun subteno de la urba administracio. En la sovetia periodo la ejo estis uzita por nereligiaj celoj, en 1998 la preĝejo estis redonita al la katolika komunumo kaj nun funkcias.

La preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo situas ĉe strato Lenin kaj estas posedaĵo de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj funkcias kiel paroĥa preĝejo.

La Preĝejo de la Savinto kombinas la siberian barokon de la fino de la 18-a jarcento kaj la kvazaŭrusan stilon de la komenco de la 20-a jarcento.

La Sinagogo de Tjumeno estas uzata de la komunumo de progresema judismo "Madregot" kaj de aliaj judaj organizoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de la urbo estas diversflanka. Rolo de produktantaj industrioj en la 1990-aj jaroj malkreskis pro fermo kaj bankroto de multaj fabrikoj. Samtempe kreskis graveco de servosektoro, edukado, scienca esplorado kaj inĝenierado. La urbo estas la komerca, industria, transporta kaj scienca-inĝenierada centro de Tjumena provinco.

Okupiteco[redakti | redakti fonton]

Averaĝa nombro de laborantoj en mezaj kaj grandaj organizaĵoj de Tjumeno kreskis en 2020 je 1,5% ĝis 201 900 homoj. Pliaj 10 700 homoj laboris partotempe aŭ kontrakte. Nombro de la oficiale registritaj senlaboruloj kreskis 6,9-oble ĝis 14 197 homoj, kio konsistigas 2,96% de la loĝantaro[28].

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La konstruado estas grave evoluinta en Tjumeno. En la urbo agadas pluraj konstruaj firmaoj, inkluzive tutlandajn kaj internaciajn. Loka kompanio Brusnika (origine: Partnjor-Invest) kreskis ĝis nacia nivelo kaj estas inter plej grandaj en Rusio[46]. Loka agentejo pri nemoveblaĵoj Etaĵi (ruse Этажи, do Etaĝoj) estas unu el plej grandaj agentejoj en Rusio kaj agadas tutlande[47]. Eks-guberniestro de Tjumena provinco Vladimir Jakuŝev estis en 2018–2020 ministro pri konstruado de Rusio[48].

En 2020 en la urbo estis finkonstruitaj 997 300 m² de la suma areo de loĝdomoj, inkluzive de 855 100 m² en plurapartamentaj domoj kaj 142 210 m² en individuaj domoj. Kompare al 2019 okazis malkresko je 8,5%. Konstruado de individuaj domoj kreskis je 45,8%, ili okupas 14,3% de la suma konstruado de loĝejoj[28].

Hoteloj[redakti | redakti fonton]

Hotelo Hilton Double Tree.

En la urbo funkcias multaj hoteloj. Inter la plej grandaj kaj komfortaj menciindas la 4-stelaj Hilton DoubleTree, Mercure Tyumen Centre kaj Spasskaja (ano de la internacia reto Best Western). Ekzistas ankaŭ lokaj 4-stelaj hoteloj kiel Evrazija (Eŭrazio), Remezov, Green House kaj hotelo LetoLeto (SomeroSomero) ĉe la samnoma akvoparko, kiu proponas senpagan aliron al la gastoj. Inter la plej grandaj 3-stelaj hoteloj mencindas Vostok kaj Neftjanik. Krome haveblas abundo da pli simplaj hoteloj, hosteloj kaj apartamentaroj.

Manĝejoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manĝejoj en Tjumeno.
La restoracio Maksimiĉ.

Tjumeno havas tre evoluintan manĝejan infrastrukturon, reprezentantan ĉiujn tipojn kaj nivelojn de manĝejoj. La 1-an de januaro 2019 en la urbo funkciis 1 991 manĝejoj, kiuj sume havis 88 197 sidlokojn[49]. La plej fama estas la loka restoracia reto Maxim (ruse Максим), fondita en 1992[50]. Ĝi havas plurajn restoraciojn, kafejojn, dolĉaĵejojn, burgerejon kaj estas aprezata de kuirartaj kritikistoj. Ĉiuj manĝejoj de la reto havas anglalingvajn menuojn. En la urbaj manĝejoj dominas la eŭropa kuirarto (speciale popularas tiu itala), tre popularas la kartvela kuirarto[51], gravan rolon ludas la japana kaj uzbeka kuirartoj. Haveblas manĝejoj, proponantaj ankaŭ pladojn de aliaj etnaj kuirartoj: la rusa, ukraina, germana, hispana, ĉeĥa, armena, azera, burjata, ktp. Haveblas halalaj manĝejoj, speciale apud la placo de Unueco kaj Konsento, ĉe kiu troviĝas la Centra merkato. Funkcias gejaj drinkejoj, kiuj tamen ofte fermiĝas, do prefere serĉeblas per Foursquare aŭ similaj retejoj.

Vendejoj[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro Tyumen City Mall.

La 1-an de januaro 2021 en la urbo funkciis 5 215 vendejoj, inkluzive de 1 937 nutraĵvendejoj, 1 968 ne-nutraĵaj vendejoj, 149 miksitaj kaj 1 161 provizoraj vendejoj. Suma areo de la nemoveblaj vendejoj estis 1 349 900 m², do 1 653 m² por 1 000 homoj, superante minimuman normon 2,1-oble[28].

Funkcias oportunaj vendejoj de plej grandaj naciaj vendoretoj kiel Pjatjoroĉka, Magnit, Monetka, kies nombro daŭre kreskas. Ĉiuj manĝaĵvendejoj kaj plejparto de aliaj vendejoj funkcias de la 9-a (foje la 10-a) matene ĝis la 8-a (foje la 10-a) vespere, sen paŭzoj kaj ripoztagoj. Ĉie akcepteblas kartoj de la ĉefaj pagsistemoj kiel Visa kaj Mastercard, kreskas nombro de akceptiloj de la rusia pagsistemo Mir, la ĉina UnionPay, la japana JCB kaj la usona American Express. Plej ofte oni povas pagi ankaŭ per telefono aŭ inteligentaj horloĝoj.

La aĉetcentro Voyage.

Ĉiam pli grandan rolon ludas aĉetcentroj, kies nombro daŭre kreskas. La plej grandaj (po 100 mil m²) estas Kristall, situanta en la transfervoja areo, kaj Tyumen City Mall, situanta en Transriverejo. Inter malpli grandaj aĉetcentroj (averaĝe po 30 mil m²) rimarkindas: en la centra areo — Goodwin, Premier, Voyage, Magellan, CUM, Kalinka kaj Centralnij; en Transriverejo — Tyumen City Mall, Panama kaj Alebaŝevskij; en la transfervoja areo — Kristall, Solneĉnij, Kolumb, Favorit, Matrjoŝka kaj Metro Cash & Carry. Krome en apartaj konstruaĵoj funkcias pluraj grandaj superbazaroj Auchan, la rusiaj Okej kaj Lenta, kiujn kutime apudas pluraj malpli grandaj vendejoj. El bazaroj menciindas la Centra merkato ĉe strato Lenin, Miĥajlovskij en la transfervoja parto, Alebaŝevskij kaj Severnij en Transriverejo. Pluraj specialaj budoj proponas glaciaĵojn, gazetojn, florojn, fruktojn kaj legomojn. Multas bakejoj, proponantaj freŝan panon kaj bakaĵojn.

La plej ĉipa estas la sesetaĝa aĉetcentro Centralnij, situanta apud la Centra merkato. La plej luksaj estas la aĉetcentroj CUM kaj Kalinka. La plej bona bazaro estas konsiderata Miĥajlovskij. Ĉiuj aĉetcentroj havas proprajn parkumejojn, plej ofte subĉielajn. Plej multaj el ili enhavas kinejojn kaj aliajn amuzejojn. Funkcias oficialaj vendejoj de ĉiuj plej popularaj aŭtomobilaj markoj. Ankaŭ haveblas ricevejoj kaj mendoŝrankoj de popularaj interretaj vendejoj kiel Ozon.ru, Wildberries kaj aliaj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transporto en Tjumeno.
La Internacia Flughaveno Roŝĉino.

Aŭtomobila transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo sekvas jenaj federaciaj ŝoseoj:

P351 Ekaterinburgo — Tjumeno: venas de okcidento, apud la urbo nomiĝas Moskovskij trakt (Moskva landvojo);

P401 Tjumeno — flughaveno Roŝĉino;

P402 Tjumeno — JalutorovskoIŝimoOmsko: venas de sud-oriento, apud la urbo nomiĝas Jalutorovskij trakt (Jalutorovska landvojo);

P404 Tjumeno — Ĥanti-Mansijsko: venas de oriento; iras tra Tobolsko, Surguto, Neftejugansko; apud la urbo ĝi nomiĝas Tobolskij trakt (Tobolska landvojo).

Krome tra la urbo sekvas pluraj regionaj ŝoseoj. Busoj al aliaj urboj kaj vilaĝoj ekas de la Tjumena busa stacidomo.

Fervoja stacidomo en Tjumeno.

Stratoj[redakti | redakti fonton]

Veturejoj de la urbo plurfoje estis agnoskitaj inter la plej bonaj en Rusio. Ĉiujare okazas granda riparado kaj rekonstruado, inkluzive de larĝigo koste de piedirejoj kaj verdaĵoj. Funkcias pluraj pontoj, viaduktoj kaj vojnodoj, kaj ĉiujare estas konstruataj pliaj. Ekzistas kelkaj subteraj kaj pluraj superteraj pasejoj. La semaforoj ĉe stratkruciĝoj estas agorditaj tiel, ke dum verda lumo por piedirantoj aŭtoj sur ambaŭ stratoj staras senmove.

Parkumejoj estas ĉefe surteraj kaj senpagaj. Tamen ekde 2016 aperis reto de pagendaj parkumejoj kaj ekde novembro 2021 parkumado en la urbocentro iĝis pagenda[52]. Oni povas pagi per pagmaŝinoj en parkumejo, SMS, retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo Tjumenskij parking (Tjumena prakumejo)[53]. La elektraj aŭtoj rajtas parkumi senpage. Funkcias multaj ŝarĝejoj por benzinaj, dizelaj kaj gasaj aŭtoj, kaj kelkaj ŝarĝejoj por elektraj aŭtoj.

Aviado[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias du flughvenoj. La internacia flughveno Roŝĉino havas federacian statuson kaj troviĝas 13 km okcidente de la urbo. Ĝi estis malfermita en 1968, funkcias tutdiurne kaj nun estas grave ampleksigata. La flughveno Pleĥanovo troviĝas ĉe suda rando de la urbo kaj servas kiel bazejo de flugkompanio Utair, kiu specialiĝas pri helikopteroj kaj lokaj aviadiloj An-2.

Bushaltejo ĉe strato Respubliko.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Tjumeno estas nodo de la Transsiberia fervojo, de kie ekas ĝia branĉo al Tobolsko, Surguto, Niĵnevartovsko. Krome de Tjumeno iras fervojaj linioj al Ekaterinburgo, Nov-Urengojo, Niĵnevartovsko, Omsko. La fervojo venis al Tjumeno el Ekaterinburgo en 1885 kaj daŭris al Omsko en 1911-1913. La nuntempa fervoja stacidomo estis konstruita en 1974 kaj grave rekonstruita en 2003-2010.

Urba transporto[redakti | redakti fonton]

Buso LiAZ-6213 en strato Respubliko.

Publika transporto de la urbo konsistas en kelkcent busoj kaj itineraj taksioj, kiuj navedas laŭ 124 itineroj (vintre — 109) sume longaj je 619,58 km[54]. De printempo ĝis aŭtuno nombro de la itineroj estas pli granda, ĉar aldoniĝas tiuj eksterurbaj aŭ urborandaj, kiuj celas daĉajn vilaĝetojn, do kutime funkcias nur somere, kiam urbanoj prizorgas legomojn kaj fruktojn ĉe siaj somerdomoj. La 1-an de januaro 2023 funkciis 1 461 haltejoj, ĉiujare ilia nombro kreskas je 30–50. Por publika transporto estas destinitaj 22 km da buskoridoroj. Ĉiuj busoj havas aŭtomatajn soninformilojn pri haltoj, 50% havas elektronikajn informtabulojn, 65,7% estas malaltplankaj, adaptitaj al bezonoj de handikapuloj[54].

La veturado ekde januaro 2023 kostas 30 rublojn (29 se pagi per karto)[55]. Oni povas pagi kontante, per bankokarto aŭ per speciala transporta karto al konduktoroj.

Ekde 2013 funkcias aplikaĵo Тюмень. Транспорт (Tjumeno. Transporto), kiu uzeblas en poŝtelefonoj surbaze de Android [1] kaj iOS [2]. Per ĝi oni povas vidi ĉiujn itineron kaj haltejojn, spuri enrete ĉiun buson kaj prognozi ĝian alvenon surbaze de ĝia horaro kaj enreta spurado. Oni povas ricevi tiujn informojn ankaŭ per retejo de la municipa transporta kompanio Tjumengortrans.

Krome tra la urbo trafikas kelkcent itineraj taksioj, kiuj interligas ĉefe urborandojn kaj maldense loĝatajn urbopartojn. Trolebusoj trafikis en Tjumeno de 1970 ĝis 2009, sed fine estis komplete forigitaj kiel arkaikaj kaj malefikaj.

Esperanto-movado en Tjumeno[redakti | redakti fonton]

En Tjumeno ekzistas Esperanto-klubo "Revo".

Konataj esperantistoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Население (ruse). Administracio de Tjumeno. Alirita 2023-11-27.
  2. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 88–89. ISBN =.
  3. 3,0 3,1 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 89. ISBN =.
  4. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 16. ISBN =.
  5. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 61–62. ISBN =.
  6. 6,0 6,1 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 90–91. ISBN =.
  7. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 91. ISBN =.
  8. Кочедамов, В. И.. [1963] Строительство в Тюмени в в XVI–XVIII веках // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея. Вып. 3 (ruse), p. 87. ISBN =. “В Тюмени в 11624 году жило 479 человек, плативших оброк”.
  9. Kalkulite: 982 kortoj po 3,26 homoj (koeficiento 1,3)
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Тюмень (ruse). Мой Город: Народная энциклопедия городов и регионов России. Arkivita el la originalo je 2016-06-12. Alirita 2021-04-06.
  11. [1926] Краткая промышленная характеристика городов и поселений городского типа. - 1926. - (Труды Центрального Статистического управления; Т. 27, Вып.2), Труды Центрального Статистического управления (ruse), p. 368. ISBN =.
  12. [1931] Административно-территориальное деление Союза ССР : [Районы и города СССР на 1931 год (ruse), p. XXX. ISBN =.
  13. [1934] Административно-территориальное деление Союза ССР. На 15 июля 1934 года (ruse), p. XXX. ISBN =.
  14. La Instituto pri demografio de la Nacia Esplora Universitato Supera Lernejo de Ekonomiko: Всесоюзная перепись населения 1939 г. Численность городского населения СССР по городским поселениям и внутригородским районам (ruse). Demoscope Weekly. Arkivita el la originalo je 2013-12-24. Alirita 2021-04-06.
  15. (1956) Народное хозяйство СССР в 1956 г. (Статистический сборник). Государственное статистическое издательство (ruse). ISBN =.
  16. La Instituto pri demografio de la Nacia Esplora Universitato Supera Lernejo de Ekonomiko: Всесоюзная перепись населения 1959 г. Численность городского населения РСФСР, ее территориальных единиц, городских поселений и городских районов по полу (ruse). Demoscope Weekly. Arkivita el la originalo je 2013-04-16. Alirita 2021-04-06.
  17. La Instituto pri demografio de la Nacia Esplora Universitato Supera Lernejo de Ekonomiko: Всесоюзная перепись населения 1970 г. Численность городского населения РСФСР, ее территориальных единиц, городских поселений и городских районов по полу (ruse). Demoscope Weekly. Arkivita el la originalo je 2013-04-16. Alirita 2021-04-06.
  18. [1998] Соколин В. Л.: Российский статистический ежегодник (ruse). ISBN = 5894760305.
  19. 19,0 19,1 [1994] Российский статистический ежегодник (ruse). ISBN =.
  20. La Instituto pri demografio de la Nacia Esplora Universitato Supera Lernejo de Ekonomiko: Всесоюзная перепись населения 1979 г. Численность городского населения РСФСР, ее территориальных единиц, городских поселений и городских районов по полу (ruse). Demoscope Weekly. Arkivita el la originalo je 2013-04-17. Alirita 2021-04-06.
  21. (1982) Народное хозяйство СССР. 1922-1982: Юбилейный статистический ежегодник (ruse). ISBN =.
  22. (1987) Народное хозяйство СССР за 70 лет: Юбилейный статистический ежегодник (ruse). ISBN =.
  23. 23,00 23,01 23,02 23,03 23,04 23,05 23,06 23,07 23,08 23,09 23,10 23,11 23,12 23,13 23,14 23,15 23,16 23,17 23,18 23,19 23,20 23,21 23,22 23,23 23,24 23,25 23,26 23,27 23,28 23,29 23,30 Население города Тюмень (ruse). Rosinfostat.ru. Arkivita el la originalo je 2021-04-16. Alirita 2021-04-06.
  24. Население (ruse). Administracio de Tjumeno. Arkivita el la originalo je 2021-04-13. Alirita 2021-04-06.
  25. Население (ruse). Administracio de Tjumeno. Alirita 2022-04-10.
  26. 26,0 26,1 Итоги: Тюменьстат (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2013-10-04.
  27. Iman Ghosh (2021-09-02) The Fastest Growing Cities in Europe (angle). Visual Capitalist. Arkivita el la originalo je 2021-09-12. Alirita 2021-09-22.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 28,5 28,6 28,7 Тюмень в цифрах (ruse). Investa portalo de la urbo Tjumeno. Arkivita el la originalo je 2021-04-12. Alirita 2021-04-07.
  29. Анастасия Малышкина (2022-04-05) Теперь город-миллионник? Росстат в очередной раз пересчитал всех тюменцев (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-05. Alirita 2022-04-10.
  30. Погода и климат (Vetero kaj klimato) ruse
  31. История ТюмГУ, p. ru. La Tjumena Ŝtata Universitato. Arkivita el la originalo je 2020-10-13. Alirita 2021-01-16.
  32. ТюмГУ в цифрах, p. ru. La Tjumena Ŝtata Universitato. Arkivita el la originalo je 2020-09-23. Alirita 2021-01-16.
  33. История вуза (ruse). La Tjumena Industria Universitato. Arkivita el la originalo je 2020-10-31. Alirita 2021-01-16.
  34. 34,0 34,1 История ТюмГМУ (ruse). La Tjumena Ŝtata Medicina Universitato. Arkivita el la originalo je 2020-10-26. Alirita 2021-01-16.
  35. Тюменский ГМУ сегодня (ruse). La Tjumena Ŝtata Medicina Universitato. Arkivita el la originalo je 2020-10-26. Alirita 2021-01-16.
  36. О клинике (ruse). La Tjumena Ŝtata Medicina Universitato. Arkivita el la originalo je 2021-01-16. Alirita 2021-01-16.
  37. История (ruse). La Tjumena Supera Milita-Inĝeniera Lernejo de marŝalo de la inĝenieraj trupoj A. I. Proŝlakov. Arkivita el la originalo je 2021-01-16. Alirita 2021-01-16.
  38. Международное сотрудничество (ruse). La Tjumena Supera Milita-Inĝeniera Lernejo de marŝalo de la inĝenieraj trupoj A. I. Proŝlakov. Arkivita el la originalo je 2021-01-21. Alirita 2021-01-16.
  39. На улице Республики в Тюмени построят соборную мечеть на 1500 посетителей (ruse). NG72.ru (2018-05-29). Arkivita el la originalo je 2020-02-23. Alirita 2019-06-16.
  40. Елена Познахарёва (2018-05-31) На ул. Республики построят самую большую мечеть в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-12-30. Alirita 2019-06-16.
  41. Лилия Фрайзингер (2017-03-09) Главный раввин Тюменской области рассказал о своей работе в общине (ruse). Регионов России. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  42. Раввин Тюмени: согревать еврейские сердца в Сибири (ruse). STMEGI (2021-11-17). Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  43. В Тюмени построят еврейский культурный центр (ruse). STMEGI (2022-05-06). Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  44. В центре Тюмени построят Еврейский центр и два торгово-развлекательных комплекса (ruse). Nashgorod.ru (2022-02-26). Arkivita el la originalo je 2022-02-26. Alirita 2022-06-01.
  45. Рейтинг регионов (ruse). la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio. Arkivita el la originalo je 2022-04-04. Alirita 2022-05-12.
  46. Брусника: История (ruse). Brusnika. Arkivita el la originalo je 2021-05-07. Alirita 2021-04-07.
  47. Топ-20 агентств недвижимости России (ruse). Sberbanko. Arkivita el la originalo je 2021-06-28. Alirita 2021-04-07.
  48. Якушев, Владимир Владимирович (ruse). Prezidento de Rusio. Arkivita el la originalo je 2021-04-09. Alirita 2021-04-07.
  49. Статистические данные развития потребительского рынка: Торговля (ruse). La administracio de Tjumeno (2019). Arkivita el la originalo je 2019-04-01. Alirita 2019-10-12.
  50. О компании (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-04-24. Alirita 2019-10-13.
  51. Украина поменяла Сибири диету (ruse). Ura.ru (2014-03-25).
  52. Постановление Администрации города Тюмени от 18.10.2021 № 215-пк «О внесении изменений в постановление Администрации города Тюмени от 25.04.2016 № 102-пк» (ruse). Administracio de Tjumeno (2021-10-22). Alirita 2022-02-14.
  53. Тюменский паркинг (angle, ruse). Tjumenskij parking. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2019-03-27.
  54. 54,0 54,1 Пассажирский транспорт общего пользования (ruse). Tjumenskij transport. Alirita 2023-04-17.
  55. С 1 января 2023 изменятся тарифы на перевозку в общественном транспорте (ruse). Tjumenskij transport (2022-12-12). Arkivita el la originalo je 2023-04-17. Alirita 2023-04-17.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.