Provinco Okcidenta Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okcidentkazaĥia provinco)
Provinco Okcidenta Kazaĥio
kazaĥe Batıs Qazaqstan oblısı, Батыс Қазақстан облысы
Provinco
Blazono
region of Kazakhstan [+]

LandoKazaĥio

ĈefurboOralo
- koordinatoj51° N, 51° O (mapo)51.23333333333351.366666666667Koordinatoj: 51° N, 51° O (mapo)
Areo151 339 km² (15 133 900 ha) [+]

Loĝantaro618 261 [+]
Denseco4,09 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAltai Kölgınov

HorzonoUTC+05:00, Azio/Oral [+]
Poŝtkodo090000 [+]
ISO 3166-2KZ-ZAP

Provinco Okcidenta Kazaĥio (Tero)
Provinco Okcidenta Kazaĥio (Tero)

Provinco Okcidenta Kazaĥio (Okcidenta Kazaĥio)
Provinco Okcidenta Kazaĥio (Okcidenta Kazaĥio)
DEC
Provinco Okcidenta Kazaĥio
Provinco Okcidenta Kazaĥio

Map
Provinco Okcidenta Kazaĥio

Vikimedia Komunejo:  West Kazakhstan Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono[1]provinco Okcidenta Kazaĥio (kazaĥe: Батыс Қазақстан облысы/Batıs Qazaqstan oblısı/باتىس قازاقستان وبلىسى (en la cirila, latina kaj araba alfabetoj respektive), ruse: Западно-Казахстанская область, estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ oficialaj kalkuloj de la Statistika Agentejo de Kazaĥio, ĝi havis ĉ. 602 000 loĝantojn en 2003, kun ioma kresko al 615 000 loĝantoj komence de 2008 kaj al 624 000 en 2014.

Laŭ etnoj la loĝantoj en 2014 dividiĝis jene:[2]

nombro en 2014 %
sumo 623 977 100,00 %
kazaĥoj 463 547 74,29 %
rusoj 130 767 20,96 %
ukrainoj 10 337 1,66 %
tataroj 8 524 1,37 %
belorusoj 1 942 0,31 %
azeroj 1 474 0,24 %
germanoj 1 318 0,21 %
koreoj 917 0,15 %
ĉeĉenoj 568 0,09 %
uzbekoj 543 0,09 %
aliaj 3220 0,52 %

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ĉefurbo estas Oralo, urbo kun 200 000 loĝantoj. La provinco limas kun Rusio kaj ĝi proksimas al la Urala Montaro. La provinco troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Azio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.
  2. laŭ tabelaro "Численность населения по областям, городам и районам, полу и отдельным возрастным группам, отдельным этносам на начало 2014 года" de la nacia statistika oficejo, pakita en formato RAR. Arkivita el la originalo je 2017-11-08. Alirita 2016-03-04.