Okteto (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de la memskribaĵo

La okteto en F-maĵoro, D 803, de Franz Schubert apartenas al la plej popularaj ĉambromuzikaj verkoj por miksita ensemblo el arĉinstrumentistoj kaj blovinstrumentistoj.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Ekde proksimume 1817 Franz Schubert, kaŭze de la intensa okupiĝo kun la verkaro de Ludwig van Beethoven, kies genion li kreis ne povi superi, estis trapasinta konsiderindan kreokrizon. Multaj nefinitaj verkoj, ekzemple la arĉkvarteto-movimento en c-minoro kaj la simfonio b-minora el ĉi tempo atestas tiun komponparalizon. En la jaro 1824 Schubert laŭŝajne estis venkinta la krizon, li verkis intense pri pluraj ĉambromuzikaj komponaĵoj.

La okteton mendis en ĉi tiu jaro Ferdinand Graf Troyer, kiu estis ĉefa kortegomastrumanto de ĉefduko Rudolfo de Habsburgo-Loreno kaj elstara klarnetisto. Schubert finkomponis laŭ propramana noto la verkon je la 1-a de marto 1824. Li mem skribis en letero pri tio jene:

„cetere mi volas tiamaniere trabati al mi la vojon al la granda simfonio“, kio estas tre verŝajne komprenenda kiel aludo al la granda simfonio en C-maĵoro komponita du jarojn poste.

La verko[redakti | redakti fonton]

Multrilate la oketo orientiĝas treege al la septeto de Beethoven, tamen Schubert aldonis en preskaŭ ĉiu rilato etajn pliampleksigojn. Ankaŭ en tio oni povas konstati pro la respektoplena traktado de la koncepto de Beethoven la venkon super lia komplekso de malplivaloreco. La divertimento-intonacion, kiu regas je Beethoven, ankaŭ Schubert laŭiras, en la unua kaj lasta movimentoj kaj en la adaĝo tamen eksonas la tipa drameca kaj animplena muziko, kiu estas ankaŭ trovebla en la aliaj ĉambromuzikaj verkoj el ĉi tiu fazo.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

klarneto, fagoto, korno, 2 violonoj, vjolo, violonĉelo, kontrabaso

Al la ensemblo de la septeto de Beethoven la komponisto do aldonis duan violonon, kio treege plibonigis la ekvilibron inter arĉinstrumentoj kaj blovinstrumentoj kaj donas al la arĉinstrumentaro „orkestrecan“ sonon.

Movimento[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la movimenta sinsekvo orientiĝas strikte laŭ la modelo de la septeto de Beethoven, kun unu escepteto, ke la menueto kaj la skerco sonas je ŝanĝitaj lokoj:

  1. Adagio – Allegro – Più allegro
  2. Adagio
  3. (Scherzo) Allegro vivace – trio
  4. Andante – variacioj I – VII – Più lento
  5. Menuetto. Allegretto – Trio
  6. Andante molto – Allegro – Andante molto – Allegro molto

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La verko estis jam en 1824 prezentata dum privata koncerto. La unua publika prezetado okazis nur en 1827 en la domo de la Viena Muzikasocio, kaj la recenzistaro kritikis la verkon precipe pro la elnorma longeco (proks. 50 minutoj). Fakte en la unua presaĵo, aperinta nur en 1853, do mankas du movimentoj, la unua kompleta eldono okazis nur en 1872. Plej malfrue je tiu momento do devus esti klare, ke la okteto de Schubert apartenas al la plej gravaj ĉambromuzikaj verkoj de la 19-a jarcento.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • David Oistrach und andere russische Musiker, 1957, EMI Mono ADD
  • Academy Chamber Ensemble, 1978, Philips, Sonregistrejo: Londono 5/1977 kun i.a. Iona Brown
  • Gidon Kremer und andere, 1988, Deutsche Grammophon – koncerto en Lockenhaus kun elstaraj solistoj
  • Consortium Classicum, 1997, MDG, sonregistraĵo de ensemblo ĉirkaŭ Dieter Klöcker
  • Scharoun Ensemble Berlin, 2002, Tudor – La ĉambromuzika ensembo de la der Berlinaj Filharmoniistoj
  • Wiener Oktett, Decca. - Okopo el membroj de la Vienaj Filharmoniistoj kaj de la der Vienaj Simfoniistoj. Sonregistrejo: Sophiensaal, Vieno, marton de 1958
  • Ensemble Hausmusik, 1991, EMI. - Sonregistrado per historiaj instrumentoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]