Olebulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olebuloj kun sekvinberoj

Olebulo, olepastobulooleknedliko estas traditcia fritita gistopastomanĝaĵo el la malaltaj landoj. Ili estas manĝataj dum la jarfina vespero en Nederlando. Ankaŭ dum la tuta jaro ili vendiĝas je kermesoj en Nederlando kaj Belgio en olebulbudo.

Olebuloj estas preparataj per kun du kuleroj meti amaseton da pasto en kaserolo kun varmega oleo kaj fritadi la tiel ekestintan, pli malpli globoforman, olebulon ĝis bruniĝo.

La pasto kutime estas farita el faruno, ovoj, gisto, iom da salo kaj tepida laktobuterlakto. Anstataŭ gisto kelkfoje oni uzas bieron, ĉar ĝi ankaŭ enhavas giston. La pasto devas ŝveli dum unu horo, tiel ke la olebulo fariĝas sufiĉe malkompakta. Olebuloj plejofte estas surŝutataj per pulvorsukero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]