Oleh Olĵiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Oleh Olĵiĉ
ukraina poeto kaj arkeologo
ukraina poeto kaj arkeologo
Personaj informoj
Naskiĝo 8-an de julio 1907 (1907-07-08)
en Ĵitomir
Morto 10-an de junio 1944 (1944-06-10) (36-jara)
en Sachsenhausen
Ŝtataneco Rusia Imperio, Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Profesio poeto, arkeologo, prahistoriisto, verkisto
v  d  r
Information icon.svg

Olĵiĉ-Kandiba Oleh ukraine Олег Ольжич-Кандиба (8-a de julio 190710-a de junio 1944) estis ukraina arkeologo, poeto, politika aganto, filo de Oleksandr Olesj.

Naskiĝis en Ĵitomir, en 1923 kun familio elmigris en Ĉeĥoslovakion. Studis arĥeologion en Universitato de Karolo (Prago). Doktoriĝis en 1930. Kiel arĥeologo partoprenis esplorojn en Galicio, Pollando, Germanio, Usono, lekciis en la universitato de Harvard.

De 1929 - membro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN), 1939-41 estris ĝian Revolucian Tribunalon. En 1941-42 laboris en Kievo, de 1942 - en Lvivo. Vicestro de OUN (branĉo de A. Melnik), estro (1944). Fine de majo 1944 - arestita de gestapo, sendita al koncentrejo Sachenhausen. Mortis dum torturado la 10an de junio 1944.

En Kievo estas planata starigo de monumento al O. Olĵiĉ-Kandiba.

Liaj unuaj poemkolektoj aperis en 1930-aj jaroj. Por Ukraina antologio poemojn de Oleh Olĵiĉ esperantigis Kris Long.