Olena Teliha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olena Teliha
Persona informo
Олена Іванівна Теліга
Naskonomo Олена Іванівна Теліга
Naskiĝo 21-an de julio 1906 (1906-07-21)
en Ilyinskoye
Morto 21-an de februaro 1942 (1942-02-21) (35-jaraĝa)
en Kievo
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Q25445179 vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoUkraina Popola RespublikoSovetunio vd
Partio Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj vd
Familio
Patro Ivan Opanassovytch Chovheniv vd
Edz(in)o Mykhailo Teliha vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • literaturkritikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • publikigisto vd
Laborkampo poezioliteratura kritiko vd
Aktiva dum 1929–1942 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teliha Olena (ukraine Олена Теліга; 1906-1942) estis poetino kaj soci-politika aganto. Naskiĝis apud Moskvo, en familio de renoma ukrain-devena akvo-inĝeniero Ivan Ŝovgeniv. En 1918 la familio translokiĝis en Kievon, kie Olena vigle interesiĝis pri la ukraina lingvo. Kiam bolŝevikoj okupis Ukrainion la familio elmigris en Ĉeĥo-Slovakion. En Prago frekventis Ukrainan pedagogian kolegion, studante historion kaj filologion. Dank’ al influo de ukrainaj poetoj Olena ekverkis mem. Edziĝinte, iris al Varsovio, kie ŝi loĝis ĝis la Dua mondmilito.

1941 - revenis en Kijivon, estris Ukrainan verkistan asocion, redaktis gazeton "Litavroj". Pro sia aparteno al Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj ege aktiva socia agado estis arestita fare de Gestapo kaj ekzekutita kun la edzo. Sur la prizon-ĉela muro ŝi lasis la lastajn vortojn: "Tie ĉi estis malliberigita kaj de tie ĉi iris al pafmortigo Olena Teliha".

Prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko la 22-an de majo 2006 eldonis la Ukazon "Pri la festado de 100-jara datreveno de naskiĝo de Olena Teliha".

Ĉiuj poem-kolektoj estis eldonitaj postmorte.

Tri poemojn esperantigis Kris Long (Ukraina Stelo, Novembro, 2011).