Oliveca hilofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oliveca hilofilo
Oliveca hilofilo
Oliveca hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. olivaceus'
Hylophilus olivaceus
(Tschudi, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oliveca hilofilo (Hylophilus olivaceus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Ĝi troviĝas en la orienta deklivaro de Andoj en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Tiu specio havas olivverdecajn bridareon, frunton kaj suprajn partojn (pli malhele ĉeflugile) kaj flavajn bruston kaj subajn partojn. La ĝenerala olivverdeca koloro nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie olivaceus signifas “de oliveca koloro”. La kruroj kaj la beko estas rozkolorecaj. La iriso estas blankeca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]