Opole
Opole | |||||
germane: Oppeln | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Opola | ||||
Provinco | Opolio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 267000 | ||||
Fondita en | 1217 | ||||
Urborajtoj | Antaŭ 1217 | ||||
Koordinatoj | 50° 40′ N, 17° 56′ O (mapo)50.66666666666717.933333333333Koordinatoj: 50° 40′ N, 17° 56′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 176 m | ||||
Areo | 96,2 km² | ||||
Loĝantaro | 127387 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 324 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 45-001 do 45-910 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 077 | ||||
Aŭtokodo | OP | ||||
TERYT | 1661011 | ||||
Estro | Arkadiusz Wiśniewski | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul. Rynek | ||||
Retpoŝto de estraro | urzad@um.opole.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 45-015 | ||||
Telefono de estraro | (+48) 077 45 11 800 | ||||
Fakso de estraro | (+48) 077 54 11 322 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@um.opole.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Litovio) Alytus (Germanio) Bonn (Ĉeĥio) Bruntál (Italio) Carrara (Francio) Grasse (Finnlando) Kuopio (Germanio) Potsdamo (Usono) Roanoke (Hungario) Székesfehérvár | ||||
Komunuma retejo | http://www.opole.pl | ||||
Opole (pole Opole ekde 1945; germane Oppeln; ĉeĥe Opolí) estas urbo en la sudokcidento de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 127 387 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 1324 homoj/km². La urbo estas la sidejo de okcidentslavaj opolanoj (kies duko el la linio de Piastoj Władysław Opolczyk fondis en 1382 monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra en Częstochowa). Ĉefurbo de silezia princlando Opolo respektive Opolo-Ratiboro, poste transprenita de Reĝlando Prusio kaj ĝis 1945 apartenanta al Germanio. Temas pri unu el historiaj ĉefurboj de Supra Silezio kaj unu el ties plej malnovaj urboj. Etimologie la nomo en slavaj lingvoj signifas najbaran komunumon. Situante meze de la regiono Supra Silezio kaj borde de la rivero Odro, la urbo estas la administra centro de provinco Opolio.
Opole situas inter la urboj Vroclavo (pole Wrocław, germane Breslau) kaj Katowice (germane Kattowitz) kaj estas centro de germanlingva minoritato de la lando. Krome ĝi ankaŭ estas sidejo de katolika diocezo, do havas katolikan episkopon. En Opole troviĝas universitato (kun la unua fakultato pri katolika teologio de Pollando), teknika universitato, altlernejo pri arto kaj muziko kaj pluraj sciencaj institutoj.
Honoraj civitanoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Jerzy Grotowski, teatra reĝisoro kaj teoriulo
- Ryszard Kaczorowski, la lasta pola prezidento en ekzilo
- Andrzej Wajda, filma reĝosoro
- Lech Wałęsa, gvidanto de Solidareco
- Elżbieta Dzikowska, verkistino kaj vojaĝistino
Aliaj personoj ligitaj kun la urbo
- Jan Kasprowicz, pola poeto
- Jan Fethke, pola-germana filma reĝisoro, esperantisto
- Miroslav Klose, pola-germana futbalisto
Esperanto en Oppeln
[redakti | redakti fonton]Unua Esperanto-klubo estis fondita en 1908. En 1919 en Opole esperantistiĝis fratoj Fethke: Stephan (* Danzig 1901), Jan (* Oppeln 1903) kaj Edmund (* 1905). La familio Fethke translokiĝis al Bydgoszcz/Bromberg en 1921. Krome aktivis esperantistino Elżbieta Solak.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Potsdam (Brandenburgo, Germanio) ekde 1973
- Székesfehérvár (Hungario) ekde 1978
- Kuopio (Finnlando) ekde 1980
- Mülheim an der Ruhr (Nordrejn-Vestfalio, Germanio) ekde 1989
- Alytus (Litovio) ekde 1993
- Roanoke (Virginio) (Usono) ekde 1994
- Agii Anargiri (Grekio) ekde 1996
- Bonn (urba distrikto, Nordrejn-Vestfalio, Germanio) ekde 1997
- Bruntál (Ĉeĥio) ekde 1997
- Carrara (Italio) ekde 2000
- Grasse (Francio) ekde 2000
- Ingolstadt (Bavario, Germanio) ekde 2005
Krome la provinco Opolio ekde februaro 1996 havas partnerajn rilatojn al la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
riverborda panoramo
-
la historia centro
-
la centra placo
-
kirko sankta Sebastiano
-
la urbodomo
-
historia defenda turo
-
la urba katedralo
-
kirko sankta Francisko
-
loka muzeo kaj kirko "Bergelkirche"
-
akvovojo "Mühlgraben"
-
kirko sankta Jozefo
-
domo "Eishaus" ĉe la eksa kastela lago
-
la ĉefstacidomo