Orbrova parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orbrova parulio
Orbrova parulio
Orbrova parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. belli'
Basileuterus belli
(Giraud, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orbrova parulio (Basileuterus belli) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro kaj Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Tiu specio,kiel multaj el la sama genro, havas olivverdecajn suprajn partojn kaj flavecajn subajn partojn el la mentono, dum ties kapobildo montriĝas rimarkinde bunta per tre markata kaj larĝa flava superokula strio inter bruna vizaĝo kaj nigreca fajna bordo al kronostrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]