Ordinariumo
Ordinariumo (signifas en la latina: "la regule revenanta") enhavas la neniam ŝanĝiĝantajn erojn de diservo. Ĝi diferencas de la "proprio", kiu rilatas al la pecoj ŝanĝiĝantaj laŭ la eklezia jaro.
Ordinariumo en la romkatolika meso
[redakti | redakti fonton]Principoj
[redakti | redakti fonton]La celebrado de la eŭkaristio havas – konsidere ĉiun historie kondiĉitan evoluon kaj ŝanĝiĝan formon – same kiel ĉiuj ritoj, fiksan sinsekvon (Ordo missae). Ĝi estas fiksita en la t.n. ordinariumo, kiu ampleksas ĉiujn fiksajn partojn de la celebrado kun plena teksto, dum kiam propraj tekstoj specife adaptitaj por ĉiu tago de la jaro (proprio) estas notitaj aliloke kaj ĉiam devas esti aparte enmetataj.
De la ordinariumo la kvin fiksaj partoj Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus kaj Agnus Dei speciale graviĝis por la eklezimuzika praktiko. Jam frue ili estis muzikigitaj plurfoje. Per la evoluo de la plurvoĉeco en la mezepoko la fokuso de muzikaj novkreitaĵoj koncentriĝis ekde la „Messe de Nostre Dame“ de Guillaume de Machaut (1300-1377) pli kaj pli sur tiujn ĉi kvin partojn, por kiuj do same establiĝis la termino „ordinariumo“. Kvankam ankaŭ variaj aliaj partoj de la liturgio estas sama en ĉiu mescelebrado (Patro Nia, aklamadoj, benodiraĵoj, ...), oni ilin ne rigardas kiel ordinariumerojn.
La Kyrie (κύριε ἐλέησον, „Sinjoro, kompatu“) estas ovacio jam kutima en antaŭ-kristana dio- kaj imperiestrokulto. La Kyrios-titolo estis uzata je la greka traduko de la hebreaj bibliaj libroj por la Dia nomo Jahwe. La juna eklezio aplikas ekzakte ĉi tiun titolon por la artikigo de sia konfeso pri Jesuo resurektinta: „κύριος Ἰησοῦς Χριστὸς – Kyrios estas Jesuo Kristo“ (Phi 2 / 11).
La Gloria enprenas la motivon de la Lk 2 / 14 priskribita laŭdo de la anĝeloj el la kristnaska historio: „Gloro estu al Dio en la alteco kaj paco surtere al la homoj bonvolaj.“ La laŭdo de la Gloria krome entenas aklamadojn („Ni laŭdas Vin, ni bondiras pri Vi, ni adoras Vin“) samkiel Kristo-alvokoj („Sinjoro de l‘ ununura Filo, Jesuo Kristo. Sinjor‘ Dio, Ŝafido Dia, Filo de l‘ Patro“). Ekde la 6-a jarcento la Gloria estas elprenita el la liturgio de la tagfazoj en la celebradon de la eŭkaristio: komence nur, kiam la episkopo de Romo mem estris la meson, poste trans la episkopa meso en ĝenerale ĝis finfine en la dimanĉan kaj festotagan eŭkaristia celebrado ekster la pentotempoj.
La kredokonfesado vortigita per la Credo nur post la ŝanĝo de la unua al dua jarmilo eniris la celebradon de la eŭkaristio. Ĝia origina funkcio kiel baptokonfeso per tio restis nepretervideble. Inter la multnombraj konfesformuloj la teksto de la disvastigita niceo-konstantinopola kredokonfesado montras apartajn akcentoj laŭ la doktrinaj fokusoj de la samnomaj koncilioj antikvotempaj (Dio-homesto Jesuo Kristo, Sankta Spirito). La Credo estas kantata nur je dimanĉoj kaj altfestoj.
La altpreĝo de la komunio komencas per la prefacio, laŭdo de Dio varianta laŭ la eklezia jaro, en kiu oni memoras pri Lia farego (Oikonomia) laŭ savhistoria perspektivo. La prefacio, kiun deklamas la episkopo aŭ sacerdoto, tuj enbuŝiĝas en la fakte de ĉiuj kuncelebrantoj kantendan aklamadon de la Sanctus: „Sankto, sankto, sankto“ (komparu Trisagion). La teksto de la Sanctus aludas la glorigadon de Dio laŭ Jes 6 / 3 samkiel Revelacio 4 / 8, krome alvokon de la Mesio (Ps 118 / 26; Mt 21 / 9: Benedictus/benata …) kun la karakteriza Hosana-voko.
La Agnus Dei servas kiel akompana kanto por la panrompado. Tiu ĉi faro estis por la frukristana eŭkaristio tiel esenca, ke oni nomis la tutan celebradon laŭ ĝi (komparu Agoj 2 / 42; Lk 24 / 30). La akompankanto estas ripetata tiel longe, ĝis kiam la panrompado estas finita. Fakte tamen establiĝis trifoja kantado, je kiu la tria parto estas finata per „dona nobis pacem – Donu Vian pacon“. La nomado de Jesuo Kristo kiel Di-Ŝafido troviĝas en la biblia atesto ĉe Joh 1 / 29 kaj starigas eksplicitan rilaton al la juda Pesaĥ (Ex 12). La kristana eŭkaristio havas siajn radikojn en la juda Pesaĥ aŭ pasko-festo pliamplekigitajn per la elemento de la eŭkaristio malvastasenca. Jesuo Kristo estas la pesaxh-ŝafido en la aparta, absoluta senco.
La plej gravaj partoj de la Ordinarium missae
[redakti | redakti fonton]La sekvonta reproduktado de la ordinariumtekso kaj la esperantigo egalas tion, kion oni en la eklezia muziko kutime nomas "meso".
malnovgreke resp.. latine | esperante |
---|---|
Kyrie | |
|
|
Gloria | |
|
|
Credo | |
|
|
Sanctus | |
|
|
Agnus Dei | |
|
|
Ordinariumo en la evangelia luterana diservo
[redakti | redakti fonton]Principoj
[redakti | redakti fonton]La neŝanĝiĝantaj tekstoj de la evangelia luterana diservo estas la Patro Nia, la Glor‘ al la Patro (Gloria patri), la Instalaj Vortoj en la liturgio de la Sankta Manĝo kaj la kvin liturgiaj kantoj: Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus, Agnus Dei.
Parte ankaŭ la ordinariumo akiras karakteron de proprio pro tio, ke unuopaj ordinariumeroj estas eklezijar-sezone ligitaj:
- En la Sankta Semajno forfalas la Glor‘ al la Patro (Gloria patri)
- La Gloria forfalas ekde la 2-a ĝis 4-a advento, dum la pasiona tempo (escepte de la Sankta Ĵaŭdo) samkiel je la „Buß- und Bettag“ (en Germanio) kaj je labortagoj
- La Haleluja kiel respondokanto post la legado de la epistolo forfalas je ambaŭaj dimanĉoj antaŭ la pasionotempo (Septuagesimae kaj Sexagesimae), en la pasionotempo samkiel je pentotagoj.
Kutime kiel Credo oni preĝas la Symbolum Apostolorum kaj nur je altaj festotagoj la La Kredo Nicea. Tio ĉi revenas je reformo de la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a.
La plej gravaj tekstoj de la ordinariumo
[redakti | redakti fonton]- Ni kredas je unu Dio,
- la Patro ĉiopova,
- Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
- de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
- Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
- ununaskita Filo de Dio,
- kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj:
- Dio el Dio, Lumo el Luno,
- Dio vera el Dio vera,
- generita, ne kreita,
- samsubstanca kun la Patro:
- per kiu ĉio estas farita.
- Kiu por ni homoj kaj por nia savo
- descendis de la ĉieloj.
- Kaj per la Sankta Spirito
- Li enkarniĝis
- el Maria, la Virgulino,
- kaj fariĝis homo.
- Krucumita por ni
- sub Pontio Pilato,
- li mortis kaj estis entombigita.
- La triantagon Li resurektis
- laŭ la Skriboj,
- ascendis al la ĉielo
- kaj sidas dekstre de la Patro.
- Kaj Li revenos en gloro,
- juĝi la vivantojn kaj mortintojn,
- kaj Lia regno estos senfina.
- Mi kredas je la Sankta Spirito,
- Sinjoro kaj Viviganto,
- kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
- Kiu kun la Patro kaj la Filo
- same estas adorata kaj glorata,
- kiu parolis per la profetoj.
- Kaj je unu eklezio:
- sankta, katolika kaj apostola.
- Mi konfesas unu bapton
- por la pardono de la pekoj.
- Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj
- kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.
- Mi kredas je Dio,
- la Patro ĉiopova,
- Kreinto de la ĉielo kaj de la tero.
- Mi kredas je Jesuo Kristo,
- Filo Lia sola, Sinjoro nia,,
- Kiu estis koncipita de la Sankta Spirito,
- Kaj naskita de la Maria Virgulino.
- Li suferis sub Pontio Pilato,
- Estis krucumita, mortis, kaj estis entombigita.
- Li malsupreniris en inferon.
- La trian tagon li releviĝis.
- Li supreniris en ĉielon,
- Kaj sidiĝis dekstre de la Patro.
- Li revenos por juĝi
- la vivantojn kaj la mortintojn.
- Mi kredas je la Sankta Spirito,
- La Sankta kristana eklezio,
- La komunio de la Sanktuloj,
- La pardono de pekoj,
- La releviĝo de la korpo,
- Kaj la vivo eterna. Amen.
Kyrie | |
---|---|
|
|
Gloria | |
| |
|
|
Credo | |
Kredo Nicea | Symbolum Apostolorum |
Sanctus | |
| |
Agnus Dei | |
|
Fonto
[redakti | redakti fonton] La Sankta Biblio, British and Foreign Bible Society, Hongkongo 2003 Adoru. Ekumena diserva libro. Eld. de IKUE kaj KELI, Eldonejo Ponto 2001