Originala Verkaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Originala Verkaro
Originala Verkaro
Originala Verkaro
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1929
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 605
vdr

La Originala Verkaro (kutime mallongigita OV) estas libro enhavanta antaŭparolojn, gazetartikolojn, traktaĵojn, paroladojn, leterojn kaj poemojn de L. L. Zamenhof. La diversaj dokumentoj estas kolektitaj kaj ordigitaj de Johannes Dietterle kaj eldonitaj de Hirt & Sohn en la jaro 1929 en Lepsiko. Fotorepreso aperis en 1983 en Osaka ĉe Oriental-Libro. Siatempe la libro estis la plej ampleksa kolekto de Zamenhofaj tekstoj kaj dum jardekoj la precipa referenc-verko pri Zamenhofaj eldiroj kaj de la esperantologio.

En 1948 ĝi estas kompletigita de la "Leteroj de L. L. Zamenhof - la tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj", prezentita kaj komentita de Gaston Waringhien. Tiuj "Leteroj" estas eldonitaj duvolume fare de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo.

Hodiaŭ ĝian rolon de scienca referenc-verko transprenis la volumoj de la serio "Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof" [1] de la japano Ludovikito, t.e. Itô Kanzi.

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Historiaj recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝi estas rimarkinda kolekto de antaŭparoloj, artikoloj, traktaĵoj, paroladoj, leteroj kaj poemoj. Grandaparte la enhavo de la libro venis el fontoj malfacile konsulteblaj, kaj multo neniam antaŭe estis presita. La volumo ĵetas lumon sur multajn fazojn de la nekonata historio de la komencaj tagoj de nia movado. Ĝi staras unika - la plej granda verko el la tuta originala Esperanta literaturo. 
— oktobro 1929, British Esperantist
Citaĵo
 D-ro Dietterle ne simple kompilis la kolosan materialon, sed ordigis ĉion en tre laŭdinda maniero faciliganta la superrigardon. Multnombraj steletoj kaj piednotoj klarigas kaj helpas. 
— 1929, Max Butin, Heroldo de Esperanto, n-ro 43.
Citaĵo
 Foliumante tiun libregon de la tuta laboro de Zamenhof oni admiras tiun persistan preskaŭ religian kredon al la bono de l' homaro. Al la kompilinto D-ro Dietterle ni kore dankas pri lia valora iniciato kiu multe helpis nian verkadon. 
— 1929, Historio de Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]