Saltu al enhavo

Ornamtinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ornamita tinamo
Plenkreskulo en Salta, Argentino
Plenkreskulo en Salta, Argentino
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Tinamiformes - tinamoformaj
Familio: Tinamidae - tinamedoj
Genro: Nothoprocta
Specio: N. ornata - ornamita tinamo
Nothoprocta ornata
(Gray, GR, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Ornamtinamo[mankas fonto]ornamita tinamo[1] (latine Nothoprocta ornata) estas birdospecio el la familio de Tinamedoj, komune troviĝanta en altaltitudaj herbejoj kaj sekaj arbustaroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de okcidentcentra Sudameriko.[2]

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    Nothoprocta derivas el du grekaj vortoj, nothos signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭo aŭ vosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa[3].
    La scienca specia epiteto ornata originas el la latina vorto por "ornamita" do alude al la bunta bildo ĉefe ĉe la dorso.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Ĉiuj tinamoj estas el la familio tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el paleognatoj kiaj la struto, la emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj[5].

    La Kalinovskia tinamo Nothoprocta kalinowskii estis konsiderata separata specio sed plia priserĉado klasigis ĝin kiel juna sinonimo de Nothoprocta ornata branickii, kaj la SACC akceptis tion la 14an de Februaro 2007[6].

    Ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895

    La ornamita tinamo estas proksimume 32 cm longa. Ties supraj partoj estas brunecgrizaj marke per nigra kaj sablokolora; ĝi estas flavec-sablokolora sube kun pli malhela strieco. Ties kapo kaj kolo estas sablokoloraj kun elstaraj nigraj punktoj, ties beko estas svelta kaj kurbeca, kaj ties kruroj estas ĉu flavaj ĉu grizaj.

    Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Nigrakapa tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj[5].

    Teritorio

    [redakti | redakti fonton]

    La ornamita tinamo estas indiĝena kaj loĝanta en punao de centra Peruo en Andoj de sudorienta Peruo, plej norda Ĉilio, nordokcidenta Argentino kaj okcidenta Bolivio[2]. Tiu specio havas tri subspeciojn:

    La ornamita tinamo loĝas en altaltitudaj herbejoj kaj en arbustaroj, kaj de altaj kaj de malaltaj altitudoj, kaj ĝi estas montranta kelkan sukceson loĝi ĉe farma tereno. Ili preferas altojn de 3 450 al 4 700 m[7].

    Konservado

    [redakti | redakti fonton]

    La IUCN listigis tiun specioj kiel Malplej Zorgiga,[8] kun loĝa teritorio de 740 000 km²[7].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
    2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Clements, J. (2007).
    3. Gotch, A. F. (1995).
    4. AviList v2025, konsultita la 16-an de jan. 2026.
    5. 5,0 5,1 Davies, S. J. J. F. (2003).
    6. Remsen Jr., J. V. (2007).
    7. 7,0 7,1 BirdLife International (2008)(a).
    8. BirdLife International (2012). Nothoprocta ornataInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]
    • BirdLife International (2008(a)). "Ornate Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
    • Brands, Sheila (August 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothoprocta ornata". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
    • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
    • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
    • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
    • Remsen Jr., J. V.; et al. (07 Aug 2008). "Proposal (#246) to South American Classification Committee: Eliminate Kalinowski's Tinamou Nothoprocta kalinowskii from the list of South American species". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita 12 Feb 2009.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]