Orwa Nyrabia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orwa Nyrabia
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1977 (1977-12-16) (46-jaraĝa)
en Homs
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sirio vd
Alma mater Higher Institute of Dramatic Arts (Damascus) • Universitato de Damasko vd
Familio
Patro Mouaffaq Nyrabia vd
Edz(in)o Diana El Jeiroudi vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroaktoroverkistoscenaristoĉefkameraisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Orŭa NIRABIA (ankaŭ Orwa Nyrabia, arabe; عروة النيربية; n. la 16-an de decembro 1977 en Homs) estas aklamita sendependa siria kinproduktoro, reĝisoro, trejnisto kaj aktivisto pri homaj rajtoj. Li estas fonda membro de la kindokumenta festivalo Dox Box en Sirio. En januaro 2018 li fariĝis la arta direktoro de la IDFA.

Li estas unu el la sennomaj homoj malantaŭ la popola revolucia movado de Sirio, kiu laboras en Sirio por subteni aktivistojn kaj doni humanitaran helpon al delokitaj civitanoj. Arabaj amaskomunikiloj laŭdis Nyrabia pro lia rolo en humanitara laboro, precipe por delokitaj loĝantoj de Homs. Li proksime kunlaboris kun famaj siriaj opoziciaj membroj kaj aktivistoj kiel Riad Seif kaj Razan Zaitouneh. La patro de Nyrabia, Mouaffaq Nyrabia, estas ankaŭ konata maldekstrema politika disidento antaŭe detenita de siriaj aŭtoritatoj kiu estis reprezentanto de la Nacia Koalicio por Siriaj Revoluciaj kaj Opoziciaj Fortoj al EU en la jaroj 2013–2015 kaj poste vicprezidanto de la koalicio en 2016[1].

En 2013, Nyrabia kaj El Jeiroudi ekloĝis en Berlino[2]. Tie ili daŭrigis sian laboron ene de Proaction Film, kiu estis renomita al No Nation Films[3] (Sennaciaj Filmoj). En 2014, ili anoncis la kreadon de Dox Box-e. V., neprofitcela organizaĵo, kiu subtenas, antaŭenigas kaj edukas novan generacion de dokumentaj filmistoj en la araba mondo[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Coalition Appoints New EU Representative. The Syrian Observer, la 21-an de aŭgusto 2013.
  2. (de) Goethe-Institut Damaskus - im Exil" eröffnet, Qantara.de, la 20-an de oktobro 2016.
  3. (en) Goodfellow, Melanie, Syria’s Proaction Film rebrands as No Nation Films, Screen Daily, la 14-an de decembro 2016
  4. (en) Goodfellow, Melanie, Proaction to launch Syrian Film Institute. ScreenDaliy.com, la 9-an de decembro 2013.