Oscar A. H. Schmitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oscar A. H. Schmitz
Romano de Schmitz

Oscar Adolf Hermann SCHMITZ (naskiĝinta en la 16-a de aprilo 1872 en Homburg vor der Höhe, mortinta la 17-an de decembro 1931 en Frankfurt am Main) estis germana verkisto, eseisto kaj kulturpsikologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la gimnazio en Frankfurt kaj Weilburg Schmitz studis ekde 1892 jursciencon, nacian ekonomion kaj filozofion en Heidelberg kaj Leipzig. La saman jaron li vojaĝis en Toskanion kie li konatiĝis kun Karl Wolfskehl. Li peris al Schmitz aliron al la rondoj de Stefan George kaj ebligis publikigadon de poemoj (ekde 1896) en la gazeto Blätter für die Kunst. Schmitz ekvojaĝis en 1894 tra Italujo kaj al Budapeŝto, Vieno kaj Prago. En 1895 li vojaĝis tra Nederlando kaj Belgio, poste tra Anglujo, Irlando kaj Skandinavio. Ĉie ajn li kontaktis artistojn kaj verkistojn.

En 1895 li iris Munkenon por finstudi sed interrompis la studojn post la dua vana provo doktoriĝi. Sekurigite finance per la patra havaĵo li ekvivis en cirkloj bohemiaj kaj burĝaj. Kelktempe li vivis en loĝejo kun Franz Hessel kaj Fanny zu Reventlow. Lia ĉefromano Wenn wir Frauen erwachen (1913; titolo ekde la 7-a eldono en 1918 Bürgerliche Bohème) kvazaŭ kompletigis la verkon Herr Dames Aufzeichnungen (1913) de Reventlow, kiu karikaturis la agademecon de la t.n. "kosmuloj" ĉirkaŭ George.

Schmitz forlasis la George-rondojn en 1904 pro homa kaj artista seniluziiĝoj kaj vivis ekde 1907 plejtempe en Berlino, de 1915-31 en Salcburgo, kie li praktikis kiel psikoanaliziisto helpante popularigi la profundan psikologion de Carl Gustav Jung (Psychoanalyse und Yoga, 1923; Psychologie der Geschlechtscharaktere, 1929). en 1931 Sĉmitz finfine transloĝiĝis al Frankfurt.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Samtempe kun la unuaj sukcesoj kiel verkisto - pro la libro Haschisch (1902) Schmitz estis konsiderita kiel kunfondinto de moderna fantazia novelverkado - li deĵoris kiel ĵurnalisto kun multe legitaj eseoj pri demandoj politikaj kaj sociaj (Französische Gesellschaftsprobleme, 1907, ekde 1914 sub la titolo Was uns Frankreich war; Brevier für Weltleute, 1911; Kunst der Politik, 1911, ekde 1916 sub la titolo Englands politisches Vermächtnis an Deutschland).

Per aliaj verkoj li pledis por radikala individualismo kiun li mem vivis (Brevier für Unpolitische, 1920; Brevier für Einsame, 1921). Kiel konvinkita nerealisto kaj sencoserĉanto li intense okupiĝis pri astrologio (Der Geist der Astrologie, 1922) kaj la sanodoktrinoj de Hermann Keyserling. Politike Schmitz estis proksima de la Paneŭropa movado de Karl Anton Rohan. Schmitz havas intensajn kontakojn kun Frank Wedekind, Max Dauthendey, Alfred Jarry, Oscar Wilde, William Butler Yeats, Hugo von Hofmannsthal, Gustav Meyrink, Peter Altenberg, Egon Friedell, Sigmund Freud kaj C. G. Jung. Intimega estis la rilato kun la bofrato Alfred Kubin kiun li subtenis verki la romanon Die andere Seite.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1898: Orpheus, Lieder des Fahrenden, De profundis, Katafalke
  • 1912: Fahrten ins Blaue, Ein Mittelmeerbuch
  • 1915: Herr v. Pepinster u. sein Popanz, Gesch. v. Doppelleben
  • 1928/29: Wespennester
  • 1932: Märchen aus d. Unbewußten
  • 1925: Die Geister d. Hauses
  • 1926: Dämon Welt
  • 1927: Ergo Sum

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Bohdal: Oskar A. H. Schmitz. Eine Monographie mit besonderer Berücksichtigung der Schwabinger Zeit des Dichters und seiner phantastischen Erzählungen. Dissertation, Universität Graz 1969.
  • Véronique Crouvezier: Vom Münchner Bohemien zum Pariser Dandy. Die Entwicklungsjahre des Bürgersohnes Oscar A. H. Schmitz. Verlag Königshausen & Neumann, Würzburg 2012, ISBN 978-3-8260-4865-4 (zugl. Dissertation, Universität Düsseldorf).
  • Monika Dimpfl: Bürgerliche Bohème. Weidle, Bonn 1998, ISBN 3-931135-33-0.
  • Franz Dülberg: Oscar A. H. Schmitz. Eine Begegnungskette. In: Preußische Jahrbücher, Bd. 229 (1932), S. 150–159, ISSN 0934-0688.
  • Wolfgang Martynkewicz: Die dunklen Seiten eines Dandys. Der Schriftsteller Oscar A. H. Schmitz in der Analyse bei Karl Abraham. In: Jahrbuch der Psychoanalyse, Bd. 55 (2007), S. 113–142, ISSN 0075-2363.
  • Biografio ĉe NDB
  • Isabelle Siemes: Die Schwabinger Bohème. Franziska zu Reventlow, Franz Dülberg und Oscar A. H. Schmitz. In: Diess.: Die Prostituierte in der literarischen Moderne. 1890–1933. Hagemann, Düsseldorf 2000, ISBN 3-544-30102-4, S. 95–104.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]