Oszkár Maleczky
Aspekto
Oszkár Maleczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1894 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de februaro 1972 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/8-1-147 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Patro | Vilmos Maleczky |
Patrino | Jozefa Maleczkyné Ellinger |
Frat(in)o | Bianka Maleczky |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Oszkár MALECZKY [oskAr malecki], hungare Maleczky Oszkár estis hungara operokantisto (baritono), altlerneja instruisto. Lia patro estis same operkantisto Vilmos Maleczky.
Oszkár Maleczky naskiĝis la 6-an de februaro 1894 en Budapeŝto - mortis la 22-an de februaro 1972 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Oszkár Maleczky frekventis muzikan akademion en Budapeŝto. Inter 1925–1927 li kantadis en la tiutempa Teatro Erkel, poste ĝis la emeritiĝo li apartenis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1931–1962 li edukis en la muzikakademio. Li ricevis premion Kossuth en 1957, en 1953 kaj 1966 ankaŭ aliajn premiojn. Li estis framasono [1].
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ludwig van Beethoven: Fidelio – Pizarro
- Gaetano Donizetti: Don Pasquale — titolrolo
- Giacomo Puccini: Tosca – Scarpia; Gianni Schicchi – titolrolo
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo — Bartolo
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg — Beckmesser
- Zoltán Kodály: Háry János (Johano Háry) — Marci