Ottó Szőnyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Szőnyi
Ottó Szőnyi
Ottó Szőnyi
Persona informo
Naskonomo Szákovics Ottó Gyula
Naskiĝo 13-an de julio 1876 (1876-07-13)
en Pécs
Morto 13-an de marto 1937 (1937-03-13) (60-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkeologoarkivisto • arthistoriisto
vdr

Ottó Szőnyi [sOnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szőnyi Ottó Gyula estis hungara pastro, arkivisto, arkeologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Szákovics [sAkoviĉ] ĝis 1904.

Ottó Szőnyi[1][2] naskiĝis la  13-an de julio 1876(nun 1876-07-13) en Pécs, li mortis la 13-an de marto 1937 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Szőnyi maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion kaj juron en seminario de Pécs, Jura Akademio (Pécs), Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro, fine li doktoriĝis kaj pastriĝis en 1898. Ekde la sekva jaro li estis eklezia arkivisto en Pécs, inter 1906-1921 li instruis en la jura akademio (iama seminario). Ekde 1909 li estis ankaŭ muzeestro en la sama urbo, en 1921 li estis postenulo pri historiaj monumentoj, tiutempe li partoprenis en malkovroj de prakristanaj tomboj tute apud Katedralo de Pécs. Liaj aliaj arkeologiaj rezultoj estis subpreĝejo de Preĝejo Marteno de Tours (Feldebrő), freskoj en Malnova preĝejo de Hetvehely kaj kripto de monaĥejo de Pécsvárad. Ekde 1934 li ankaŭ instruis en la Reĝa Industriarta Edukejo‎.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pécsi őskeresztény sírkamra (1906)
  • A pécsi püspöki múzeum kőtára (1906)
  • A pécs-budai külvárosi temető (1911)
  • A kőröshegyi középkori templom (1924)
  • Régi magyar templomok (1933)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato kaj memortabulo en Pécs

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]