Jura Akademio (Pécs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Jura Akademio kun jura liceo estis signifa altlernejo en Pécs inter 1785-1922 kun interrompoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Pécs estis fondita dum la mezepoko la unua hungara universitato, kiu baldaŭ ĉesis. En 1686 ĉesis dominado de turkoj en Pécs, la jezuitoj tuj komencis la bazajn instruadojn. Ekde 1751 episkopo György Klimó komencis kampanjon por nova universitato, li konstruis necesan domon, fondis presejon kaj bibliotekon, sed lia morto en 1777 finis la strebon. Tamen okazis iom da antaŭeniro: inter 1785-1802 Jura Akademio (Győr) funkciis en Pécs.

En 1828 episkopo Ignác Szepesy fondis privatan filologian dujaran instruadon (studium domesticum) en la seminario en Pécs, el tio formiĝis akademio-liceo (liceum episcopale) kun filologia kaj jura fakultatoj en 1831. Samtempe ekfunkciis pedagogia altlernejo.

Dum la Hungara revolucio de 1848 ne okazis instruado, ĉar la lernantoj soldatiĝis, poste la Habsburgoj integris la akademion al ĉefgimnazio. Nur en 1865 komenciĝis denove la instruado kun ŝtata inspektorado en la jura akademio kun 3 lernojaroj. En 1874 la ŝtato deklaris egalrajta ĉiujn jurajn akademiojn al jura fakultato de la universitato. La lernado daŭris 4 jarojn.

En 1918 la serba armeo okupis Pécs-n, la akademio funkciis neoficiale, sed tiam jam fraŭlinoj rajtis studi. En 1922 la akademio estis integrita al la ĵus alveninta Universitato Erzsébet, historio de la akademio finiĝis.

Elektitaj famuloj de la akademio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.