Károly Balogh (oficisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Balogh (oficisto)
Károly Balogh
Károly Balogh
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de aprilo 1879(nun 1879-04-23)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Morto la 24-an de aprilo 1945
en  Hungara reĝlando Balassagyarmat
Lingvoj mezaltgermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • tradukisto • oficisto
vdr

Károly Balogh [kAroj balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Károly estis hungara oficisto, literaturhistoriisto, membro de Societo Kisfaludy (1942). Lia nobela antaŭnomo estis mankóbükki.

Károly Balogh[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1879 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de aprilo 1945 en Balassagyarmat.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Balogh studis en militakademio, poste en Jura Akademio (Pécs), fine li doktoriĝis el juro en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1903. Li estis nobela juĝisto en Szécsény kaj Balassagyarmat ĝis 1907, poste ok jarojn ministeria oficisto en Fiume (tiam ekstera parto de Hungarlando). Li batalis dum la 1-a mondmilito, li emeritiĝis en 1920, tamen li havis postenon en ministerio inter 1920-1943, eĉ li estis bibliotekisto en Pécs inter 1926-1930. Li edziĝis en 1907. Li ricevis postmortan premion en 1989.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Madách Imre otthona (1924)
  • Madách Imre, az ember és a költő (1934)
  • Martialis: Epigrammák (tradukaĵo, 1937)
  • Antik bronztükör. Martialis. (tradukaĵo, 1940)
  • Római könyv. I. Vesta. II. Ianus. (1941)
  • Csesztvei ősz. Versek. (poemoj, 1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]