Saltu al enhavo

Ovena kivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ovena kivio
Junulo en la natura rezervejo Zealandio
Remburita plenkreskulo en Aŭklanda muzeo
Remburita plenkreskulo en Aŭklanda muzeo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Apterygiformes - apterigoformaj
Familio: Apterygidae - apterigedoj
Genro: Apteryx - apterigo, kivio
Specio: A. owenii - eta kivio
Apteryx owenii
Gould, J, 1847
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Distribuo de la eta kivio

Senpredantaj insuletoj:
# Kokinsulo
# Tiritiri Matangi
# Ruĝa Merkurio
# Insulo Motuihe
# Kapiti-Insulo
# Longinsulo
# Ankrinsulo
# Kretinsulo
Ĉefaj insuloj:
:A. Ŝekspira Regiona Parko
:B. Kabo Kidnappers Rezervejo
:C. Zealandia
:D. Brook Waimarama Rezervejo
:E. Adams Monto Sovaĝejo
Distribuo de la eta kivio
Subspecioj

Unutipa

Sinonimoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Ovena kivio[1], aŭ eta kivio[2] (latine Apteryx owenii) estas specio de kivio endemia de Novzelando. Kiel ĝia komunlingva nomo suggestas, la eta kivio estas la plej malgranda specio de kivio, nome ĉirkaŭ 0,9 al 1,9 kg, ĉirkaŭ la grando de nankoko.

En la pratempoj, la eta kivio troviĝis en ambaŭ ĉefaj insuloj, sed nun estas ĉefe limigita al kelkaj insuletoj kaj ĉefinsulaj rezervejoj protektitaj per bariloj kontraŭ damaĝaj bestoj.

La eta kivio preskaŭ formortis kiam konservada klopodo okazis antaŭ 100 jaroj. Kvin individuoj estis translokitaj de la Suda Insulo al Kapiti-Insulo por konservaj celoj. Hodiaŭ, la populacio de Kapiti-Insulo kreskis, kun ĉirkaŭ 1200 birdoj[3]. Ili estis konsiderataj formortintaj sur la ĉefinsuloj, sen ekvido de 1978, ĝis ilia remalkovro en la naturo en 2025[4].

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[5], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

Ĝia genra scienca nomo Apteryx signifas "sen flugiloj", kaj ĝia specia epiteto owenii estis donita honore al la angla biologo Richard Owen[6].

La eta kivio estis unuafoje priskribita kiel Apteryx owenii de John Gould, en 1847, baze sur specimeno el Novzelando[1].

Nun la specio estas konsiderata unutipa, sed ne agnoskita subspecio el la Norda Insulo, A. o. iredalei, estis priskribita en 1935 de la aŭstralia amatora ornitologo Gregory Mathews. Tiu malmulte konata kaj eĉ iom mistera subspecio, la nordinsula eta kivio, formortis fine de la 19-a jarcento[7].

Ilustraĵo

La eta kivio longas de 35 al 45 cm. Maskloj pezas de 0,9 al 1,3 kg kaj inoj de 1 al 1,9 kg. Tio igas ĝin la plej malgranda specio de kivio. Ĝiaj plumoj estas helmakule grizaj, kun fajna blanka makulado, kaj estas hirtecaspektaj[8]. La plumoj havas nek poŝtmudaĵojn nek barbiojn. Ili havas grandajn vibroharojn ĉirkaŭ la buŝtruo. Ili ne havas voston, sed nur malgrandan vostostumpon.[1] Ties beko estas ebureca kaj longa kaj ties kruroj estas helaj.[8]

Teritorio kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Post kiam ili estis liberigitaj en insulon Kapiti, ili moviĝis ankaŭ al la insuloj Ruĝa Merkurio, Kokinsulo, Tiritiri Matangi, kaj Longinsulo en la Rio Reĝino Karloto. En 2000, oni liberigis 20 etajn kiviojn en Zealandia iam nomata Naturrezervejo Karori. Tiu estis la unua fojo ekde ĉirkaŭ 1900 ke la eta kivio povus esti trovata en la ĉeftero de Novzelando. Studoj en insulo Kapiti montris, ke ili preferas praarbarojn kiaj de lino aŭ similaj. Oni trovas pli malaltajn nombrojn en aspraj herbejoj aŭ arbustaroj, indike, ke ili ĉu preferas aliajn habitatojn aŭ simple bezonas pli grandan teritorion por elteni sin en tiuj areoj.[8]

La etaj kivioj manĝas larvojn kaj aliajn malgrandajn insektojn kiuj troviĝas subgrunde, kaj foje ili manĝas ankaŭ berojn. Danke al la akraj kalkanumoj kaj longa beko, tiu kivio fosas engrunde per siaj kalkanumoj kaj ŝovas sian longan bekon en la milda arbara grundo. Ĉar ili ne povas flugi por kapti insektojn aŭ manĝi surarbe kaj ties vidkapablo ne bonas, ili dependas el forta flarkapablo, longa beko kaj kalkanumoj.[1]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Reprodukta populacio kaj tendencoj[8]
LokoPopulacioDatoTendenco
Kokinsulo502000Pliiĝanta
Insulo Kapiti1,0002000Stabila
Ruĝa Merkurio302000Pliiĝanta
Longinsulo102000Pliiĝanta
Tiritiri Matangi152000Pliiĝanta
Naturrezervejo Karori702008Pliiĝanta[9]
Insulo Motuihe9 [10]
Totalo (Novzelando)1,2002000Stabila

Ili nestumas en elfosita nestotruo, fare de ambaŭ birdoj kaj foje la nesto estas kovrita el planta materialo. La ovokvanto estas de 1 aŭ 2 ovoj (15% havas 2), kaj estas kovata de la masklo dum periodo de 63–76 tagoj. Post eloviĝo la idoj restas ĉeneste dum 2–3 semajnoj kaj postulas nutradon dum 4 semajnoj.[1] La plej granda ovo kompare kun la grando de la birdo estas demetata de la eta kivio. Ties ovo egalas al 26 % el ties propra pezo— ekvivalento de virino naskante sesjaran idon.

Homa interagado

[redakti | redakti fonton]

La eta kivio estis unuafoje priskribita en 1847 de John Gould el specimeno akirita de F. Strang. La loko ne estis registrita sed ĝi probable venis el Nelson aŭ Marlborough. En 1873, Henry Potts publikigis informon pri ties kutimaro kaj ĉirkaŭ tiu tempo oni kolektis specimenojn en Suda Okcidentlando kaj estis senditaj al Anglio. Tiam la specio estis komuna en la okcidenta bordo de la Suda Insulo kaj en Marlborough. Poste oni organizis regulan komercon de haŭtaĵoj kaj oni kolektis multajn nombrojn por eŭropaj muzeoj. Plie pro la progreso de la eŭropa setlado, multaj birdoj estis mortigitaj de serĉistoj kaj aliaj por manĝo kaj krome ankaŭ hundoj kaj katoj faris siajn taskojn.

Konservado

[redakti | redakti fonton]
Apteryx owenii en Muzeo Senckenberg, Germanio

Kiel plej malgranda specio de kivio, la eta kivio estas tre vundebla al la ĉefaj kivipredantoj kiaj katoj, hundoj kaj ermenoj, tamen la eta kivio estas nune limigita al kelkaj ĉebordaj insulrezervejoj (ĉefe Insulo Kapiti). La konservostatuso de la eta kivio estas listita kiel 'Limigita Teritorio' (fare de 'Save The Kiwi'), kun kreskanta populacio. Iam klasita kiel Vundebla fare de la IUCN,[11] oni supozas nun, ke ĝi estas pli nombra ol ĝenerale supozite. Laŭ la pritaksado de la populacigrando, tiu specio estis taksita ĝuste, kaj sekve subenlistita al statuso Preskaŭ Minacata en 2008 ĉar, kvankam ne rara, ties malgranda teritorio metas ĝin en riskon. Manko de predantoj, krom la vekaralo (Gallirallus australis), gravas ties pliiĝantaj nombroj.[12] Ĝi havas loĝan teritorion de 31 km² kaj populacion de 1500 ĉirkaŭkalkulitaj en la jaro 2008.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 Davies, S. J. J. F. (2003)
  2. 1 2 Ornitologia taksonomio.
  3. ↑ (2013) “Genetic consequences of a century of protection: serial founder events and survival of the little spotted kiwi (Apteryx owenii)”, Proceedings. Biological Sciences 280 (1762). doi:10.1098/rspb.2013.0576.
  4. ↑ . Endangered little spotted kiwi seen on mainland for first time in decades (en-nz) (16 July 2025). Alirita 2025-07-18 .
  5. ↑ AviList v2025, konsultita la 10-an de jan. 2026.
  6. ↑ Gotch, A. F. (1995)
  7. ↑ Hume, J. P.. (2012) Extinct Birds. London: A & C Black, p. 23–24. ISBN 1-4081-5725-X.
  8. 1 2 3 4 BirdLife International (2008)(a)
  9. ↑ Save the Kiwi.org
  10. ↑ "Kiwi released onto Motuihe Island", 3 News, 21a Marto 2009. Kontrolita 15a de oktobro 2011. Arkivigite je 2012-02-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-24. Alirita 2013-09-15 .
  11. ↑ BirdLife International 2008(b)
  12. ↑ BirdLife International (2012). Apteryx owenii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  • BirdLife International (2008(a)). "Little Spotted Kiwi - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 06a Feb 2009.
  • BirdLife International (2008(b)). "What's New (2008)". IUCN RedList. Konsultita 04a Feb 2009.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Kiwis". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 89–90, 92–93. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A.F. (1995) [1979]. "Kiwis". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 181. ISBN 0-8160-3377-3.
  • "Little Spotted Kiwi". Kiwis for Kiwi. Konsultita 11a Decembro 2012.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]