Owerri
Owerri, laŭ loka lingvo Owèrrè estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato Imo Ŝtato, universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Niĝerio.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 05° 29′ N 07° 02′ O / 5.483 °N, 7.033 °O (mapo)Koordinatoj: 05° 29′ N 07° 02′ O / 5.483 °N, 7.033 °O (mapo)
- Areo: 104 km²
- Loĝantaro: 538.666 en 2012
- Supermara alteco: 158 m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 460...
- Telefonkodo: 083
Geografio
Owerri situas sur ebenaĵo en la sudorienta sekcio de la lando.
Historio
Owerri estis provizora ĉefurbo de Biafro en 1969.
Ekonomio
Ĉirkaŭaĵo de Owerri kultivas agrikulturajn produktojn, kiel ekzemple maniokojn, maizojn, kaŭĉukojn kaj palmogrenojn.
Klimato
Owerri situas en tropika klimato.
Trafiko
Owerri havas enlandan flughavenon kaj internacian kargoflughavenon. Ĉefvojoj kuras al Asaba, Port Harcourt kaj Aba (Niĝerio), krome estas 2 malpli gravaj vojoj al aliaj direktoj.
Vidindaĵoj
- katedralo
- beleckonkurso nomita "Miss Heartland"
Ĝemelurboj
Esperanto
En la urbo loĝas unu el gvidantoj de la Niĝeria esperanto-movado Prince Henry Ozoemena Ogúinye.