Pál Greguss (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Greguss
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1921 (1921-06-09)
en Budapeŝto
Morto 26-an de februaro 2003 (2003-02-26) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Pál Greguss (1899-1984)
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Pál Greguss [greguŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Greguss Pál estis hungara fizikisto, profesoro, biofizikisto, inventisto, instruisto. Lia patro estis Pál Greguss (botanikisto).

Pál Greguss [1] naskiĝis la 9-an de junio 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de februaro 2003 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Greguss lernis en Teknikuniversitato József, poste en Sciencuniversitato Horthy Miklós, kie li akiris kemian diplomon en 1943, en la sekva jaro pedagogian diplomon. En 1944 li edziĝis, post jaroj li havis 4 gefilojn. En la sama jaro li havis inĝenieran postenon en minejo de Tatabánya, inter 1946–1949 li instruis en gimnazio en la sama urbo. En 1949 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, samtempe li esploris en la universitata instituto. Inter 1956-1966 li estis laboratoriestro, poste li instruis en Barato, Novjorko kaj Darmstadt. Ekde 1976 li laboris en diversaj laboratorioj, institutoj. En 1980 li estis nomumita titulara profesoro en la Teknikuniversitato. En 1990 li pensiuliĝis, tamen poste li estis ĝismorte konsilisto de institutoj.

Li partoprenis en kreado de veturilo por Marso, li kreis la unuan ultrasonan hologramon, globpanoraman lenson. Li havis 20 patentojn, li ricevis ne nur hungarajn en premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ultra- és szuperhangok a kémiában (1951)
  • Elektroakusztikus berendezés tehervonatok kerekeinek ellenőrzésére. – Az ultrahang-kutatás és a vasút. – A hőnfutás indikálásának új módszeréről. (1959)
  • The Effect of Ultrasonic Irradiation on Electroluminescent Panels (1960)
  • Non-electromagnetic Holography and Its Impact on Bio-medical Research and Clinical Practice (1972)
  • Lézerspecifikus biostimuláció: valóság vagy placebó-hatás? (1984)
  • A holográfia hajnala és horizontja (1998)
  • Hajtogatott sugármenetű optika mesterséges hold meghatározásához és egyidejűleg a földfelszín fényképzéséhez (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.