Ildikó Pécsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pécsi Ildikó)
Ildikó Pécsi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1940 (1940-05-21)
en Polgár
Morto 5-an de decembro 2020 (2020-12-05) (80-jaraĝa)
en Gödöllő
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Lajos Szűcs
Infano 1
Okupo
Okupo politikistoaktoroteatra reĝisoro
vdr

Ildikó PÉCSI [pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi Ildikó estis hungara aktorino, voĉoaktoro, reĝisoro, parlamentano. Ŝia edzo estis Lajos Szűcs (defendisto).

Ildikó Pécsi en 2013

Ildikó Pécsi naskiĝis la 21-an de majo 1940 en Polgár, ŝi mortis la 5-an de decembro 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ildikó Pécsi frekventis Teatran Altlernejon inter 1958-1962 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Teatro Radnóti, Teatro József Attila. Baldaŭe ŝi edziniĝis, poste naskis filon. Ŝi ofte aranĝas spektaklojn pri hungaraj poetoj, ekzemple Sándor Petőfi, Endre Ady, Attila József, Miklós Radnóti kaj ŝi estis ankaŭ parlamentano. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi verkis 4 librojn kaj ankaŭ reĝisoradis.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1983 dum la 68-a UK en Budapeŝto estis surscenigita Leteroj prezentita de Ildikó Pécsi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]