Pérotin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pérotin estis eŭropa komponisto, franca laŭ nia kredo, kiu vivis ĉirkaŭ la fino de la dekdua jarcento kaj komenco de la dektria. Li estis la plej fama ano de la polifonia skolo de Notre Dame.

La verkoj de Pérotin estas konservitaj en la Magnus Liber, la "Granda Libro" de frua polifonia preĝeja muziko, kiu apartenis al la kolekto de la katedralo de Notre Dame en Parizo. La Magnus Liber enhavas ankaŭ la verkojn de lia iomete pli frua samtempulo Léonin. Tamen, provoj de scienculoj loki Pérotin ĉe Notre Dame estas nekonkludigaj, ĉar ĉiuj indikoj estas cirkumstancaj, kaj tre malmulte estas sciata pri lia vivo. Liajn datojn de aktiveco ni povas proksimume determini per kelkaj ediktoj el la malfrua 12-a jarcento de la ekispoko de Parizo, Odo el Sully, kiuj mencias organumon trioblan kaj organumon kvaroblan, kaj liajn konatajn kunlaborojn kun poeto Philip la Kanceliero, kies Beata viscera li enmuzikigis ne antaŭ ĉirkaŭ 1220. La ediktoj de la episkopo estas tre specifaj, kaj sugestas, ke la organumo kvarobla de Pérotin Viderunt omnes estis verkita por Kristnasko 1198, kaj lia alia organumo kvarobla Sederunt Principes estis komponita por la tago de Sankta Stefeno (la 26-a de decembro, 1199), por la dediĉo de nova sekcio de la katedralo de Notre Dame. Lia muziko, kune kun tiu de Léonin kaj iliaj anonimaj samtempuloj, estas kungrupigitaj en la skolon de Notre Dame.

Pérotin komponis organumon, la plej fruan specon de polifonia muziko; antaŭa eŭropa muziko, kiel gregoria kaj alispecaj ĉantoj, estis monofonia. Li iniciatis la stilojn de organumo triobla kaj organumo kvarobla (tri- kaj kvarparta polifonio); efektive lia Sederunt principes kaj Viderunt omnes estas inter nur malmultaj konataj organumoj kvaroblaj. Li estis unu el la tre malmultaj komponistoj el sia tempo kies nomo estas konservita, kaj povas esti fidinde alligita al unuopaj komponaĵoj; tion ni dankas al la skriboj de anonima angla studento ĉe Notre Dame konata kiel Anonymous IV, kiu skribis pri li.

Unu elstara trajto de lia stilo de komponado estis la metodo preni simplan, bone konatan melodion kaj ĝin etendi laŭ tempo, tiel ke ĉiu silabo estis centojn da sekundoj longa, kaj tiam uzi ĉiun el tiuj tenataj notoj (la tenoron, latine "tenanto", aŭ kanton fiksan) kiel la fundamenton por ritme kompleksaj, interplektiĝantaj linioj super ĝi. Rezulte unu aŭ pluraj voĉaj partoj kantis liberajn, rapide moviĝantajn liniojn ("diskantojn") super la ĉanto malsupra, kio etendiĝis en malrapide moviĝantan burdon.

Lia muziko influis modernajn "minumumismajn" komponistojn kiel Steve Reich, kaj oni povas ja argumenti, ke Pérotin mem estis pra-minimumisto. Liaj verkoj inkludas la kvarvoĉajn Viderunt omnes kaj Sederunt principes; la trivoĉajn Alleluia, Posui adiutorium, Alleluia, Nativitas, kaj naŭ aliajn atribuitajn al li de nuntempaj scienculoj pro stilaj indikoj, ĉiujn en la stilo organumo; la duvoĉan Dum sigillum summi Patris, kaj la monofonian Beata viscera en la stilo konduktuso. (La konduktuso enmuzikigas riman latinan poemon nomatan sekvenco per ripeta melodio, tre simila al nuntempa himno.) Anonymous IV nomis lin "Pérotin Magister", kiu signifas Pérotin la majstro aŭ spertulo.

Referencoj kaj plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Pérotin", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Richard H. Hoppin, Medieval Music. New York, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0-393-09090-6
  • "Pérotin", Grove Music Online red. L. Macy (Legita [6 februaro 2005]), (abona aliro)
  • (1) Paul HILLIER, programnotoj por Perotin, CD ECM New 837-751-2

Registraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Perotin. The Hilliard Ensemble, CD ECM New Series, 837-751-2