Péter Pál Bucsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Pál Bucsky
Persona informo
vdr

Péter Pál Bucsky [buĉki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bucsky Péter Pál estas hungara onkologo, imunologo, hematologo, infankuracisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Péter Pál Bucsky[1] naskiĝis la  22-an de junio 1946(nun 1946-06-22) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Pál Bucsky akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1971, patologian diplomon post 3 jaroj, pediatrian diplomon en 1983. Post la diplomo li instruis en la universitato ĝis 1984. Bucsky alvenis en Okcidentan Germanion en 1984 kaj esploris 2 jarojn en medicina Universitato de Ulm, poste li instruis 4 jarojn en Hanovro. Ekde 1990 li havis statuson en Medicina Universitato Lubeko kaj en 1994 li akiris sciencan gradon Ph.D. samloke. Li edziĝis en 1972, lia edzino naskis 3 geinfanojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.