Palaco Sándor (Esztergom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palaco Sándor [ŝAndor] (=Aleksandro) estas baroka historia monumento en Esztergom.

Palaco Sándor en Esztergom

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue János Bottyán (generalo) havis tie bierofarejon kaj drinkejon kun reĝa permeso en 1698. Bottyán aliĝis al liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, tial la reĝo forprenis la domon kaj donacis ĝin al fidela oficiro. Post jaroj pli nova domo estis konstruita en la sama loko, kiun grafa familio Sándor aĉetis en 1718. Post 5 jaroj denove pli nova domo konstruiĝis kaj en la 1740-aj jaroj ĝi estis trakonstruita. Post 3 jardekoj la domo estis pligrandigita kaj trakonstruita. En 1778 gastejo ekfunkciis en la plena domego. En 1806 ĝi estis vendita. Ankaŭ en la 19-a jarcento okazis trakonstruoj, tamen ne gravaj. En fino de la alo oni konstruis turon. Post jaroj en la korto oni konstruis pavilonon, kiu foje estis kapelo. Ekde 1905 diversaj ŝtataj oficejoj funkciis en la palaco. Post la 2-a mondmilito pro ŝtatiĝo la palaco iĝis ŝtata posedaĵo, en la alo oni loĝis simplaj homoj. Ekde 2002 la nova posedanto estas la municipo, tamen ĝi estas malplena kaj iom ruina.

Pordo de la palaco

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La etaĝa baroka palaco situas laŭ stratangulo. Ĝi formas brikon, sed kun la teretaĝaj aloj ĝi formas jam U-majusklon. En mezo de la simetria fasado estas la ĉefenirejo. Super la pordo inter stukoj troviĝas la ornama blazono de familio Sándor. Interne la pentraĵoj retis el la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La blazono