Palestina Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Palestina Esperanto-Ligo
esperanto-organizaĵo
Komenco 1920-aj jaroj vd
Lando(j) Brita mandato Palestino vd
vdr

Palestina Esperanto-Ligo estis esperantista asocio kreita de cionismaj judoj en mandata Palestino en la 1920-aj jaroj. Ĝi estis la antaŭaĵo de la nuna Esperanto-Ligo en Israelo, kiu en la Jarlibro de UEA de 1950 aperas unuafoje sub la nuna nomo, ĝis inkluzive 1959 ankoraŭ kun la landonomo Izraelo, kaj akceptiĝis kiel landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en 1961.

Aparte grava motoro de la ligo estis la Tel-Aviva Esperanto-societo "Paca Stelo", fondita antaŭ 1924, en kiu aktive kunlaboris judaj kaj arabaj esperantistoj de la urbo.

En 1934 Tel-Avivo gastigis Mezorientan Esperantistan Konferencon kun 100 ĉeestantojn, inkluzive de multaj eksterlandaj gastoj, inter ili el Egiptio. La Mezorienta Esperantista Konferenco, aŭ 'Kongreso', kiel ĝi nomiĝas en la artikolo en Revuo Esperanto, okazis dum tri tagoj – de la 10-a ĝis la 12-a de majo 1934, kadre de la kvara Orienta Foiro en la juda urbo Tel-Avivo. Tiu Foiro estis internacia ekspozicio kaj ĉefa jara allogaĵo de la urbo. En la foirejo estis oficiala pavilono de Esperanto, kiu allogis multajn homojn. La estro de la Orienta Foiro kaj tiam konata poeto Imanuel Harusi, paroladis al la kongresanoj. La duan tagon tagmeze okazis la solena inaŭguro de strato Zamenhof, "La unua Zamenhof-strato en la Mezoriento", far la unua urbestro de la nova urbo Tel-Avivo, Meir Dizengof, kiu paroladis longe kaj tre pozitive pri Zamenhof. En la laborkunsido estis pritraktata la neceso kaj eblo de kunlaboro inter la esperantistaro de la Levanteniaj (Proksim-Orientaj) landoj.

Dek jarojn poste, en 1944, la judo Josef Kohen-Cedek estis elektita honora membro de la tiujare refondita Egipta Esperanto-Asocio, kaj denove egiptiaj esperantistoj gastis en la Palestina Esperanto-Kongreso, kiu okazis la 14-an de aprilo 1944 en Jerusalemo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]