Esperanto-asocio
Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto[mankas fonto]. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.
Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.
Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:
- laŭ geografia teritorio (ĉe loka, landa aŭ tutmonda nivelo);
- laŭ precipa celo kaj celata parto de socio (adeptoj de konkreta mondkoncepto/ideologio/religio, unuiĝoj laŭ profesioj aŭ ŝatokupoj) — fakaj Esperanto-asocioj (kutime ili funkcias tutmonde).
Tutmondaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]
La plej grandaj tutmondaj Esperanto-asocioj estas[mankas fonto] Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Landaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]
"Landa Asocio" en Esperanto-komunumo estas organizaĵo kiu kunigas esperantistojn en unu ŝtato.
Listoj de landaj Esperanto-asocioj:
- Listo de landaj Esperanto-asocioj en Afriko
- Listo de landaj Esperanto-asocioj en Ameriko
- Listo de landaj Esperanto-asocioj en Azio
- Listo de landaj Esperanto-asocioj en Eŭropo
Fakaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|