Panaitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Panaitio de Rodas
Nuremberga Kroniko

Panaitio (helene Παναίτιος, latine Panaetius ), (proksimume 185 a.K.– proksimume 109 a.K.), estis antikva greka filosofo, skolestro de lacentra Stoikismo.

Panaitios devenis el la urbo Lindos sur la insulo Rodoso. Edukiĝon akiris en Ateno, kie li estis disĉiplo de Diogeno el Seleŭkeio. Ĉirkaŭ la jaro 160 a.K. foriris en Romon, kie li per sia agado grave kontribuis al altiĝo de intereso de romiaj kontempluoj pri stoika filozofio. Li estis membro de la romia deputitaro al Egiptio en la jaro 139 a.K., kune kun Publio Cornelio Scipio Aemiliano, Spurio Mumiemo kaj Lucio Metelo. En la jaro 129 a.K. li foriris en Atenon, kie li transprenis estrecon de stoika skolo (inter liaj disĉiploj apartenis precipe unu el la plej universalaj viroj de la Malnovepoko, nome tutfakulo kaj stoika filozofo Poseidonios).

Panaitia filozofio estas eklektikisma. Panaitio en vico da pensoj lasis ortodoksan stoikismon, starigis kelkajn kompletaĵojn laŭ Platona kaj Aristotela spirito, etikon laŭigis al bezonoj de romia aristokratio. Kiel ununura el la stoikoj li stariĝis kritike al astrologio kaj al orakoloj, akcelis devon de individuo al la ŝtato kaj al la socio. Kune kun sia disĉiplo Poseidonios difinis ideon de humanismo (helene filanthrópiá, latine humanitas) enhavantan postulon, ke ĉiu individuo aktive evoluigu justecon kaj amon al la homoj kiel neskribitan regulon de la homa kunvivado. Lia verko Pri devoj (Περί τοΰ καθήκοντος) influis opiniojn kaj vivkonceptojn de multaj romiaj politikistoj kaj verkistoj ekzemple de Cicerono.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Panaitios en la ĉeĥa Vikipedio.